Oleg Sencov estas liberigita (malkonfirmita)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 30-a de aŭgusto 2019

Oleg Sencov

La 30-an de aŭgusto la krimea reĝisoro Oleg Sencov, kondamnita de rusia juĝejo en 2015 je 20 jaroj da malliberigo pro akuzoj pri terorismo, estis liberigita kaj sendita al Ukrainio kadre de interŝanĝo de malliberuloj, okazinta inter tiu lando kaj Rusio.

Pri tio informis en sia Fejsbuk-paĝo Anna Islamova, kunlaboranto de la Verĥovna Rada: "La interŝanĝo finiĝis: la maristoj, [Oleg] Sencov, [Nikolaj] Karpjuk, [Vladimir] Baluĥ, [Pavel] Grib flugas hejmen". Tiun enskribon republikigis en sia Fejsbuk-paĝo la ĝenerala prokuroro de Ukrainio Ruslan Rjaboŝapka. La ĉefa redaktoro de la opozicia rusia radiostacio Eĥo de Moskvo Aleksej Venediktov sciigis, ke aviadilo kun la ukrainanoj alteriĝos en Kievo je la 5-a matene la 30-an de aŭgusto. Kelkaj aliaj opoziciaj fontoj konfirmis la interŝanĝon. Rusiaj oficialuloj ankoraŭ ne komentas la novaĵon.

Unuafoje oni sciigis pri la rilataj intertraktoj en aŭgusto, kiam kvin malliberigitaj ukrainoj estis translokitaj el punkolonioj al la prizono Lefortovo en Moskvo. Rusio kaj Ukrainio oficiale konfirmis ke la intertrakto okazas. Temis pri interŝanĝo po 33 ĝis 35 homoj, inkluzive de 12 rusianoj, akuzitaj en Rusio pri partopreno en bataloj flanke de separistoj en Donbaso aŭ pri la ŝtata perfido. Inter la ukrainoj plejmulton konsistigas maristoj, malliberigitaj post konfrontiĝo de rusiaj kaj ukrainaj ŝipoj en Kerĉa markolo okazinta la 25-an de novembro 2018.

Oleg Sencov estis la plej fama ukraina malliberulo en Rusio. Li konsideras sian areston kaj kondamnon kontraŭleĝaj kaj malsatstrikis en 2018, postulante liberigon de ĉiuj ukrainoj, kiujn li konsideras politikaj malliberuloj.

Post kelkaj horoj la oficejo de la prezidanto de Ukrainio refutis la novaĵon, dirinte ke la interŝanĝa procezo ankoraŭ ne finiĝis.

Fontoj