Saltu al enhavo

Ruslingva vikipedio: 2 000 000 artikoloj jam estas trapasitaj!

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 19-a de septembro 2024

Festa simbolo de ruslingva vikipedio
Festa simbolo de ruslingva vikipedio

La 18-an de septembro 2024 en 13:29 UTC en ruslingva vikipedio estis publikigita 2 000 000-a artikolo. La mejloŝtona artikolo temas pri raknto de fama rusdevena literaturisto Vladimir Nabokov «Muziko». La artikolon verkis rusia vikipediisto Nikolao Ejĥvald (en rusa Николай Эйхвальд).

La antaŭa ŝtupo - 1 000 000-a artikolo - estis trapasita la 11-an de majo 2013, kiam uzanto:UG72 publikigis artikolon «Life Extension Foundation». La miliona artikolo estis forigita la 27-an de marto 2014 post granda diskuto, kiun partoprenis 34 vikipediistoj.

La vican mejloŝtonan artikolon certe atendas pli longa vivo: laŭ reguloj de ruslingva vikipedio la temo de artikolo estas signifa, menciinda kaj la artikolo plenumas aliajn regulojn de ru-vikipedio. Krome, Nikolaj Ejĥvald, la aŭtoro de la artikolo, estas vaste konata pro sia granda kontribuo en ruslingva vikipedio. Li estas ĵurnalisto el urbo Omsko (ĉefurbo de Omska provinco, Rusio) kaj verkis grandan kvanton de elstaraj ruslingvaj vikiaj artikoloj. Verdire, listo de liaj vikipediaj honoraĵoj povas esti aparta vikipedia artikolo.

Ruslingva vikipedio nun okupas la sepan lokon laŭ kvanto de artikoloj. Tamen, necesas rimarki, ke en ru-vikipedio ekzistas sufiĉe striktaj reguloj pri menciindeco de artikolaj temoj, kio limigas kreskon de la vikia parto. Se el listo de diverslingvaj vikipedioj forigi botopediojn (vikipediojn, kiuj estas verkitaj per robotoj, kiel cebuasveda) la ruslingva moviĝos al la kvara loko post anglalingva, germanlingva kaj franclingva vikipedioj.

Vikipedio en Esperanto nun havas 358 873 artikolojn.

Fontoj

[redakti]
Originala raportaĵo
Ĉi-tiun artikolon verkis Вдадимир Перепелица (VladimirPF) speciale por Esperanto Vikinovaĵoj. Ĝi enhavas materialojn aŭ esplorojn, pli frue ne publikigitajn, kiun verkis la aŭtoro. Vi rajtas libere kaj sen pago kopii, disvastigi kaj korekti ĉi-tiun artikolon diverscele, ankaŭ por komerco, tamen vi nepre devas mencii la aŭtoron, ĉi-fonton kaj licencon. Ekzemple, tiel: Вдадимир Перепелица; Vikinovaĵoj; CC BY 2.5. Vi ankaŭ nepre devas indiki ŝanĝojn, se ili okazis. La licencon de la ilustraĵoj ĝustigu ĉe Komunejo.

Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q130323216Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo