Vojaĝo al milito aŭ Somero en Donbaso (VII)

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Kontraŭtankaj minoj TM62M ĉe militkontrolejo en Zaporoĵa provinco.

Vendredo, la 10-a de novembro 2023


Unua parto, Dua parto, Tria parto, Kvara parto, Kvina parto, Sesa parto

Nenio kaj neniam okazas laŭplane, speciale se temas pri milito. Tiutage niaj planoj fiakis komplete.

Neatendita krizo[redakti]

Unue ĉio pasis bone. Ĉe militkontrolejo la buboj renkontis amikojn, kun kiuj ili militservis aŭ renkontiĝis antaŭe. Ni faras fotojn sur la fono de blokoj, barantaj la vojon. Antaŭ ĉiu kuŝas po ses kontraŭtankaj minoj. "Ili ne estas aktivigitaj" aŭtomate rimarkigas Dima.

Ŝoseo al Energodaro.
Anseroj surstrate en vilaĝo de Zaporoĵa provinco.

Estas varmege, malantaŭ fenestro aperas kaj malaperas vilaĝetoj similaj unu al alia, lignaj dometoj kun ardezaj tegmentoj. Videblas ke lokanoj ne estas prosperaj, sed ankaŭ okultrafa mizero ne rimarkeblas. Surstrate ofte sin paŝtas anseroj, ien marŝas flegmaj bovinoj. Bariloj de iuj domoj estas farbitaj je koloroj de la rusia flago — evidente kiel distinga signo "la siaj". Mi ekpensas ke plejparto de lokanoj apenaŭ interesiĝas pri politiko kaj ĉio okazanta ekster ilia vilaĝo.

Ni elaŭtigas kargon en unu el tiaj vilaĝoj — soldatoj rapide transprenas ĉion, speciale bonvenigante teknikaĵojn. "Ĉu oni sendis ankaŭ manĝaĵojn? Nu, tion ni fordonos al lokanoj, ni havas ĉion". Sekva punkto estas Energodaro, sed atingi ĝin sukcesis ne ĉiuj. Sur pitoreska ŝoseo de kiu videblis belegaj sunsubiro kaj kampoj malantaŭ fervoja linio, Kostja ekaŭdis frapadon ĉe fronta rado. Supraĵa esplorado konfirmis la plej malbonajn supozojn — lagro estas detruita kaj Energodaron ni tute certe ne atingos.

Ni rapide translokas ĉion al la dua aŭto kaj la buboj daŭrigas la vojon. Ni turniĝas reen kaj je minimuma rapideco direktiĝas al Melitopolo. Ruĝa suno estas malaperanta post la horizonto, krepuskiĝas. Ni ne plu timas malamikajn flugrobotojn en ĉielo, kiuj ofte gvatas ĉi tie. La ĉefa minaco sur nokta vojo estas propraj militkontrolejoj, kie sentineloj streĉe rigardas mallumon, sciante ke el ĝi povas eliri danĝero.

Rusia kontraŭtanka defendolinio en Zaporoĵa provinco.
Sunsubiro super la kampo en Zaporoĵa provinco.

Malproksime eklumas forta lanterno. "Kontrolejo. Ili rimarkis nin je kilometra distanco!" konstatas Kostja, sed rideto tuj malaperas de sur lia vizaĝo. "Damne, ili direktis al ni verdan lumon. Tio estas kolimata celilo! Ili povus pafi... ĉu mi surprenu kirasveŝton?" Mi sugestas al li ŝalti averiajn lumojn. Tio estas parto de neformala rito funkcianta en la tuta Donbaso: necesas dufoje signali per lumiloj, poste malŝalti ilin, ŝalti la averiajn lumojn kaj nur poste malrapide engrimpi la kontrolejon.

Ni daŭrigas la vojon en mallumo, traborata nur de la ruĝaj averiaj lumoj. Feliĉe ĉio pasas bone — soldato venas al la aŭto, faras kelkajn demandojn kaj ni veturas plu. Kostja videble trankviliĝas: "Ĉu vi rimarkis ke kiam li venis, li malŝaltis sekurigilon de mitraleto?"

Tiel pasas kelkaj horoj. Frapado en la rado jen fortiĝas, jen preskaŭ malaperas, la vojo estas preskaŭ tute malplena. Estas profunda nokto kiam ni finfine enrampas Melitopolon. "Nun estas elirmalpermeso, sed ni ne povus nokti en kampo, do..." rezonas Kostja. Post unu minuto la vojon baras milita aŭto kaj viroj en uniformo kun batalpretaj mitraletoj — nokta patrolo. "Viajn dokumentojn. Dokumentojn de la aŭto. Kion vi transportas? Ĉu la flugroboto estas registrita? Kiel mi povas scii, eble vi lanĉos ĝin kaj komencos sendi koordinatojn al la ukrainoj..."

Umado en la paperoj kaj la kargujo daŭras nelonge. Post certiĝi ke ni estas ne malamikaj sabotistoj, sed ordinaraj volontuloj, la komandestro svingas la manon: "Bone, nur ne veturu plu — dekstre kaj maldekstre staras aliajn kontrolejoj. Turnu al la korto kaj atendu tie matenon". Ni haltas inter domoj kaj garaĝoj, etendiĝas laŭeble sur sidiloj de la kamioneto, kaj endormiĝas.

La turistoj estu for[redakti]

Strato Herooj de Ukrainio, Melitopolo.
la Tavrida Ŝtata Agriteknologia Universitato, Melitopolo.

Sekva tago pasas en serĉado de aŭtopartoj kaj aŭtoriparejo. Dum la buboj solvas tiujn ĉi problemojn, mi iras por esplori Melitopolon, kies historia centro situas apude. La sunoplena suda urbo sen iuj ajn signoj de la milito — nek detruoj, nek homoj en uniformo aŭ militveturiloj surstrate, eĉ pafado ne aŭdeblas kio post Donecko impresas strange. Lokanoj promenas senhaste, en multnombraj bazaroj bolas komerca vivo, okultrafas floroj, statuoj, puraj trotuaroj. Malkutime abundas nur reklamtabulegoj kun patriotisma agitado — en iuj stratoj ili viciĝas laŭlonge de la vojo, memorigante al la urbanoj pri heroaĵoj de la Dua Mondmilito, novaj ŝtataj programoj kaj ideoj de la rusia prezidanto.

Homoj tamen interesiĝas pri pli banalaj aferoj, kiuj evidente ne havas respondojn sur tiuj ĉi afiŝoj. Bazaj ŝtataj servoj iom post iom venas — apud la centro "Miaj Dokumentoj", ebliganta aranĝi plejparton de la oficialaj paperoj, amasiĝas homoj, en eksa aĉetcentro funkcias helpocentro de la partio Unueca Rusio.

Domo de Isaak Minaŝ en Melitopolo.jpg.
Reklamtabulegoj kun portretoj de herooj de la Dua mondmilito en Melitopolo.

Pli malfacile solveblas problemoj de la ĉiutaga vivo. Sur pordo de telefonvendejo Nofelet+, kies nomo aludas sovetian komedion "Kie troviĝas nofelet?" (do "telefono"), pendas afiŝo je humoro de romanoj de Ilf kaj Petrov: "Meti monon en la telefonon ne eblas. Novaj simkartoj (+7) mankas. La plej novaj simkartoj (+7) mankas. TUTE MANKAS. Kie preni ilin, ni ne scias. Kiam ekfunkcios KIEVSTAR, ankaŭ ne (☺bonan tagon). Demandi kie preni simkarton — 50 hrvn. 100 rub." Pankratov-Ĉornij, ludinta la ĉefan rolon en la menciita komedio, aprezus la ŝercon — feliĉe nun la aktoro, enlistigita inter sankciitaj personoj pro “subteno de la rusia agreso”, havas eblecon viziti la urbon.

Mi rimarkas interesan aferon — ĉiuj surskriboj sur la stratoj kaj en vendejoj estas faritaj ukraine, dum lokanoj mem parolas inter si ruse. Afiŝoj en etaj butikoj, preĝejoj kaj privataj anoncoj ankaŭ estas skribitaj ruse. Videblas ke la aŭtoritatoj penis per ĉiuj rimedoj elpeli la rusan el ĉiutaga vivo, sed fiaskis devigi la homojn rezigni je gepatra lingvo.

Afiŝo ĉe preĝejo de Sankta Tatiana de Romo, Melitopolo.
Ukrainlingva signo en necesejo, Melitopolo.

Malsukcesinte trovi la suvenirojn, mi demandas vendistinon en nutraĵvendejo. Ŝi nur disigas la manojn: "Ni eĉ antaŭe ne havis tion, nek turismon ĝenerale. Ĉi tie oni okupiĝas plejparte pri spekulado." Ĝenerala etoso memorigas Rusion antaŭ 20 jaroj — sennombraj butikoj, diversformaj afiŝoj, bazaroj.

Mi fotas ortodoksajn preĝejojn, renkontitajn surstrate. De unu el ili ekmarŝas al mi almozulo kun prognozebla peto. Post ricevi siajn groŝojn, li donas konsilon: "Prefere ne fotu denove la preĝejon — ĉe ni pro tio oni povus bati". Mi definitive komprenas ke oni ne ĝojas vidi turistojn ĉi tie kaj ekmarŝas reen.

Daŭrigo sekvos