Saltu al enhavo

Rusio registris rekordon pri gravaj kaj precipe gravaj krimoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 12-a de septembro 2024

Rusiaj policistoj
Rusiaj policistoj

La 11-an de septembro 2024 rusia interreta amaskomunikilo «Vjorstka», uzante statistikon de la Ministerio pri Internaj Aferoj, anoncis rekordan nombron de gravaj kaj precipe gravaj krimoj registritaj en Rusio de januaro ĝis aŭgusto 2024. La suma kvanto de tiuspecaj krimoj estas la plej granda dum lastaj 13 jaroj.

403 537 tiaj krimoj estis identigitaj (inkluzive Ukrainiajn teritoriojn kontrolitajn de Rusio). La plej granda kresko estis registrita en la Moskva provinco, Krasnodara regiono kaj Rostova provinco. En Krasnodara regiono dum 8 monatoj okazis 14 932 gravaj kaj precipe gravaj krimoj - estas rekordo dum 15 jaroj, en Rostova provinco 10 491 - rekordo dum 14 jaroj. En Moskva provinco 16 400 tiaj krimoj (en 2021 14 700).

Tamen la kresko rilatas al ĉiuj regionoj. Ekzemple en Brjanska provinco dum 8 monatoj okazis 2731 gravaj kaj precipe gravaj krimoj - tio estas la plej alta nivelo dum pasintaj 11 jaroj. En respubliko Adegeio dum la sama tempo de 2021 estis registritaj 673 tiaj krimoj, en 2024 - 1041 krimoj. «Vjorstka» rimarkas, ke Adegeio nek unu jaro havis pli ol mil tiaj krimoj.

La alta kresko de la krimoj estis antaŭvidita de Instituto de la Ministerio pri Internaj Aferoj. Fakuloj de la instituto eĉ atendis 15-jaran rekordon, montrante plurajn faktorojn influantajn la kreskon. Inter ili estas «akre konflikta cituacio en Ukrainio» (alivorte la invado de Rusio en Ukrainion kaj daŭra milito) kaj Proksima Oriento, terorismo, ekstremismo, malleĝa migrado, malriĉeco kaj kreditigo de ruslandanoj, inflacio, kresko de «nigra merkato» de armiloj, alta nivelo de alkoholismo, kaj reveno de la milito de eksaj prizonuloj.

Estas regulaj raportoj en amaskomunikiloj pri gravaj krimoj, inkluzive de murdo kaj seksperforto, faritaj de tiuj revenintoj de la milito kontraŭ Ukrainio. Centoj da tiaj kazoj jam estas konataj. La resono kaŭzita de ili devigis Kremlon rekomendi, ke kontrolitaj ĵurnalistoj ne publikigu informojn pri tiaj okazaĵoj.

En marto, la Rusia Ŝtata Dumao adoptis leĝproponon laŭ kiu tiuj, kiuj faris kontrakton por kontraŭukrainia milito, estos esceptitaj de krima respondeco pro negravaj krimoj kaj krimoj de meza danĝero. Antaŭe, militpartoprenantoj juĝitaj pro krimoj estis liberigitaj de puno per decidoj subskribitaj fare de la Prezidanto de Rusio Vladimir Putin.

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo