Konfrontiĝo de ukrainaj kaj rusiaj militŝipoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 26-a de novembro 2018

Ukraina patrolŝipo "Berdjansko"

Laŭ informoj de la Limgarda Servo de Rusio 25-an de novembro ĉirkaŭ la 7-a horo tri ŝipoj de la Militarmeo de Ukrainio kontraŭleĝe eniris la provizore fermitan akvejon de la teritoria maro de Rusio” en la Nigra maro, kio rompas artikolojn 19 kaj 21 de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro.

La Militarmeo de Ukrainio deklaris, ke du malgrandaj blendigitaj artileriaj patrolŝipoj “Berdjansko: kaj “Nikopolo” kaj trenŝipo “Jani Kapu” sekvis de haveno de Odeso al tiu de Mariupolo. Nokte al la rusiaj aŭtoritatoj estis senditaj avertaj informoj pri la marŝo, sed tiuj ne respondis, do la ukrainaj ŝipoj ekis al la marŝo.

Laŭ informoj de Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio, kiu gardas la limojn de Rusio, informis ke je 11:30 Ukrainio sendis el haveno de Berdjansko du pliajn blendigitajn artileriajn patrolŝipojn de la klaso “Gjurza”, kiuj je maksimuma rapideco impetas al la loko de la konfrontiĝo. Samtempe aperis informoj, ke Rusio sendis al la loko du batalajn helikopterojn Ka-52 kaj aviadilojn Su-25. Lokano rakontis la rusia televidkanalo NTV, ke la ukrainaj ŝipoj venis al la ponto ĉirkaŭ 13:00 (moskva tempo), haltis por duonhoro kaj foriris direkte al la Nigra maro.

Oni informas ke limgardaj ŝipoj de Rusio atakis la ukrainajn ŝipojn. La rusia limgarda patrolŝipo “Dono” ramis trenŝipon “Jani Kapu”, damaĝinte ĝian ĉefan motoron, ŝelon kaj savŝnuron. Vojo sub la Kerĉa ponto estis barita per civila kargoŝipo, kiun alportis trenŝipo kaj metis transe de la ponta ŝanelo. Krome, la ukraina armeo, informis, ke la rusiaj militŝipoj pafis kontraŭ tiuj ukrainaj, sekve de kio estis damaĝita patrolŝipo “Berdjansko", kiu devis malrapidiĝi. Poste ĉiuj tri ŝipoj estis kaptitaj de rusiaj specialaj trupoj kaj transportitaj al Kerĉo. Oni informas pri 24 kaptitaj ukrainaj maristoj, el kiuj tri (laŭ ukrainaj aŭtoritatoj 6) estas ne danĝere (laŭ ukrainaj informoj — grave) vunditaj. La ukraina ministro pri internaj aferoj Arsen Avakov publikigis en sia Tvitero-konto filmeton, en kiu la rusia ŝipo ramas tiun ukrainan.

La prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko vokis kunsidon de la milita ministraro kaj subskribis la 26-an de novembro dekreton pri enkonduko de militstato por 60 tagoj — ekde la 14a horo de la 26-a de novembro ĝis la 25-a de januaro. Laŭ liaj vortoj, tio ne signifas ke Ukrainio «okazigos iujn batalagojn». Li aldonis ke «Ukrainio okazigos sole agojn pri defendado de si teritorio, protektado kaj sekurigado de siaj civitanoj». La militstato interalie signifas ke dum tiu ĉi periodo en Ukrainio estos malpermesitaj iuj ajn manifestacioj kaj la prezidanto ne povas lasi sian postenon. La ukraina armeo estas ricevis ordonon pri batalpreta stato, la ukraina polico transiris al plifortigita deĵoro.

La ukrainaj aŭtoritatoj komencis enketadon de la kazo laŭ la 2a parto de la 437a artikolo 437 de la Kriminala Kodekso (planado, preparado, komenco kaj okazigo de agresa milito), la 2a parto de la 15 artikolo (murdoatenco), la 1a punkto de la 2a parto de la 115 artikolo (celkonscia murdo).

Ambaŭ flankoj kulpigis unu la alian pri rompo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro, kaj postulis urĝan kunsidon de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio esprimis decideman proteston, dirinte interalie:

Rusio plurfoje avertis la ukrainan reĝimon kaj ĝiajn okcidentajn aŭspiciantojn pri danĝereco de la artefarita pliigado de histerio ĉirkaŭ la Azova maro kaj la Kerĉa markolo. Evidentas skrupule pripensita kaj planita laŭ loko kaj formo provoko, celanta ekbruligon de plia streĉloko en tiu ĉi regiono, kreado de preteksto por pliigado de la sankcioj kontraŭ Rusio. Ĉio ĉi evidente estis direktita al deflankigo de atento de internaj politikaj problemoj de Ukrainio mem. Konfirmis tion la intenco de Kievo enkonduki en la lando militstaton, kio konsiderante la okazontajn printempe 2019 prezidentajn balotojn, aspektas sufiĉe antipatie.
La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio

Eŭropa Unio deklaris: “”Ni esperas ke Rusio restarigos liberan trairon en la Kerĉa markolo kaj alvokas konduti maksimume sobre por tuja trankviligo de la situacio”. La Ministerio pri eksteraj aferoj de Francio deklaris, ke «nenio pravigas» aplikon de la forto fare de Rusio en la Kerĉa markolo. «Mi alvokas Rusion laŭeble plej rapide liberigi la kaptitajn ukrainajn maristojn kaj la ŝipojn». La germana ministro pri eksteraj aferoj Heiko Maas deklaris dum gazetarkonferenco en Madrido, ke Germanio pretas esti peranto en tiu ĉi konflikto.

Reagoj de la plej influaj amaskomunikiloj tutmonde estas miksita. Simon Jenkins en The Guardian memorigas, ke provokoj de etaj ŝtatoj kun espero, ke pli grandaj aliancanoj protektos ilin, ekis plurajn grandajn militojn. Li rimarkigas ankaŭ, ke la milistato enkondukita de Petro Poroŝenko influis rezulton de la venonta prezidanta balotado en Ukrainio kaj ke sankcioj kontraŭ Rusio nur firmigis la reĝimon de Vladimir Putin. The Independent atentigas, ke la konflikto okazis ĝuste nun, antaŭ la prezidenta balotado en Ukrainio dum antaŭmonate ukrainaj ŝipoj senprobleme sekvis similan itineron. La aŭtoro konkludas ke la prezidantoj de ambaŭ landoj profitos el tiu incidento.

Nokte de la 25-a al la 26-a de novembro ĉe la ambasadorejo de Rusio en Kievo kaj ĝeneralaj konsulejoj en Lvivo, Ĥarkivo kaj Odeso amasiĝis aktivuloj, kiuj bruligis pneŭojn kaj ĵetis fumbombojn.

Fontoj

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo: