Monda Organizaĵo pri Sano deklaras la finon de la ebolo-krizo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 2-a de aprilo 2016

La ebolo-krizo infektiĝis 28 637 personoj kaj forprenis la vivon de almenaŭ 11 315, laŭ informoj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Malgraŭ tio kaj kvankam la epidemio en Okcidenta Afriko ankoraŭ ne tute finiĝas, la dissemado de la viruso kaj ne plu estas internacia sana krizo.

La doktorino Margater Chan, Ĝenerala Direktoro de MOS, deklaris pasintmarde ke la komitato asesora pri la krizo konsideras ke la viruso ne plu reprezentas tutmondan krizon. Kvankam tio, Gvineo, unu el la landaj plej afektataj de ebolo, restas ankoraŭ en alarmo-stato pro freŝdata manifestiĝo kun kvin konfirmitaj kazoj.

MOS ankoraŭ atendas malgrandajn manifestiĝojn de ebolo, sed opinias ke la san-agentejoj de la tri landoj en Okcidenta Afriko (Gvineo, Siera-Leono kaj Liberio), kie la ebolo-apero estis plej forta, kapablas respondi antaŭ la urĝon, kaj ke ili ne bezonis eksteran helpon dum la pasintaj du manifestiĝoj de la viruso.

Tiu ĉi estis la plej mortiga manifestiĝo de ebolo. Kvankam la viruso ĉefe atakis la afrikajn landojn, ĝi sukcesis preterpasi landlimojn kaj kelkaj kazoj okazis en Eŭropo kaj Usono.

Rilataj novaĵoj

Fontoj