Sieraleono fermas landlimojn pro ebolo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 12-a de junio 2014

Merkredo la 11-an de junio 2014 Sieraleono fermis siajn landlimojn koncerne la komercan trafikon kun Gvineo kaj Liberio por kontraŭi disvastigon de la mortiga ebola viruso.

Ene de landlimoregionoj lernejoj, kinejoj kaj noktokluboj restu fermitaj.

Ĝis hodiaŭ en Sieraleono mortis dek ses homoj pro ebolo, kio jam dum monatoj rondovagas en Okcidentafriko kaj nome en Gvineo. La nombro da mortoj en Sieraleono duobliĝis la pasintajn semajnojn. Laŭ Monda Organizaĵo pri Sano oni registris la pasintajn monatojn 328 kazojn de ebolo kaj 208 homoj forpasis.

Fontoj