Kolombio aprobas la samseksan geedziĝon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 10-a de aprilo 2016

La Konstitucia Kortumo de Kolombio aprobis la samseksajn geedziĝojn post rezulto de ses voĉdonoj poraj kaj tri kontraŭaj. Post la rifuzo al la projekto fare de la Nacia Kongreso, tiu revenis al la jura organismo, kiu jam agnoskis la civilajn unuiĝojn en 2007 kaj instigis al la leĝodona organizo leĝi favore al egaleco kaj protektado de la seksaj minoritatoj en la lando. Tiel, Kolombio iĝas la kvara sudamerika nacio, post Argentino, Brazilo kaj Urugvajo, permesi tiajn geedziĝojn en la tuta lando, kaj la 20-a en la tuta mondo, agnoskante ankaŭ la geja-patrecon.

Ĝis aprilo de 2016, la agnosko de samseksaj unuiĝoj en Sudameriko pere de civilaj kontraktoj (permesataj en Ĉilio kaj Ekvadoro, kaj la egaleca matrimonio, laŭleĝa en la antaŭe menciitaj landoj, okazas en ses el la suverenaj landoj plus la regiono de Franca Gviano, kiu de 2013 permesas la samseksan geedziĝon, atingante tiel 80% el la tuta loĝantaro sudamerika.

Fontoj