Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Mapo de tertremo. (Fonte: USGS)

Sabato, la 27-a de februaro 2010

Estas almenaŭ 47 mortintoj pro forta tertremo, kun magnitudo 8,8 Mw, kiu trafis Ĉilion je la 7:34 CET (3:34, laŭ loka horo).

La sismo generis cunamon potenciale detruan, pro kiu estis deklarita alarmo de la aŭtoritatoj por la bordoj de Ĉilio, Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Panamo, Kostariko kaj ankaŭ de Japanio, kiu situas sur la alia flanko de la Pacifika Oceano. La giganta ondo koliziis la insularon Juan Fernández, pli ol preskaŭ 700 km el la kontinenta bordo.

Eksteraj ligiloj

Fontoj