Kolombio aprobas la samseksan geedziĝon
|
|
Dimanĉo, la 10-a de aprilo 2016
La Konstitucia Kortumo de Kolombio aprobis la samseksajn geedziĝojn post rezulto de ses voĉdonoj poraj kaj tri kontraŭaj. Post la rifuzo al la projekto fare de la Nacia Kongreso, tiu revenis al la jura organismo, kiu jam agnoskis la civilajn unuiĝojn en 2007 kaj instigis al la leĝodona organizo leĝi favore al egaleco kaj protektado de la seksaj minoritatoj en la lando. Tiel, Kolombio iĝas la kvara sudamerika nacio, post Argentino, Brazilo kaj Urugvajo, permesi tiajn geedziĝojn en la tuta lando, kaj la 20-a en la tuta mondo, agnoskante ankaŭ la geja-patrecon.
Ĝis aprilo de 2016, la agnosko de samseksaj unuiĝoj en Sudameriko pere de civilaj kontraktoj (permesataj en Ĉilio kaj Ekvadoro, kaj la egaleca matrimonio, laŭleĝa en la antaŭe menciitaj landoj, okazas en ses el la suverenaj landoj plus la regiono de Franca Gviano, kiu de 2013 permesas la samseksan geedziĝon, atingante tiel 80% el la tuta loĝantaro sudamerika.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Colombia se convierte en el cuarto país de Sudamérica en aprobar el matrimonio gay, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(hispana) Paŭla Durán «Colombia aprueba el matrimonio gay» – The New York Times, 07-04-2016 (arkivita [ ]) (hispana) «Histórico: Colombia tiene matrimonio homosexual» – El Tiempo, 07-04-2016 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |