DCRI minacas administranton de Vikipedio por forigi artikolon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto


Dimanĉo, la 7-a de aprilo 2013

La "Direction centrale du Renseignement intérieur" (DCRI), la internafera informservo de Francio, obtenis de bonvola kontribuanto al franclingva Vikipedio ke li forigu artikolon kies enhavo minacus sekreton de nacia defendo.

Komence de marto, DCRI kontaktis Fondaĵon Vikimedio, la ne-profitcela organizaĵo kiu gastigas la enciklopedion Vikipedio, koncerne artikolon publikigitan en la franca versio de Vikipedio pri franca milita instalaĵo. DCRI opiniis, ke tiu ĉi artikolo minacis sekreton de nacia defendo kaj postulis la tujan forigon de la artikolo. Fondaĵo Vikimedio petis al DCRI precizigi kiu(j)n parto(j)n de la artikolo kaŭzis problemon iliaflanke. DCRI ne donis tiujn detalojn, kaj ripetis sian peton de tuja forigo de la artikolo. Fondaĵo Vikimedio rifuzis la postulon de DCRI, konsiderante ke en la stato de informoj kiuj estis havigitaj al ĝi, nenio ebligis determini la kontesteblan econ de koncerna artikolo.

Malkontenta pro tiu ĉi decido, DCRI kunvokis en sian sidejon, jaŭdon la 4-an de aprilo 2013, bonvolan kontribuanton de enciklopedio Vikipedio en la franca, kiu havas aliron al iloj de forigo de paĝoj en la enciklopedio kaj estas prezidanto de asocio « Wikimédia France ». Tiu bonvolulo estis firme instigita forigi la koncernan artikolon antaŭ agentoj, sub minaco de tuja aresto kaj poste de prijuĝado, malgraŭ liaj klarigoj pri la funkciado de la reta enciklopedio. Fronte al faritaj premoj, li elektis obei kaj averti ceterajn administrantojn ke ili riskis la saman traktadon en kazo de rekreado de la artikolo.

La asocio "Wikimédia France" precizigas ke koncerna bonvolulo havas neniun rilaton kun koncerna artikolo: li ne estas la aŭtoro de la enhavo de koncerna artikolo kaj malkovris ĝian ekziston en la sidejo de DCRI.

Koncerna artikolo temas pri "Armea radiostacio en Pierre-sur-Haute", milita ejo « dediĉita al francaj interarmeaj komunikoj ». Radiostacio France Inter substrekas ke la enhavo ne ŝajnas aparte tikla unuavide.

Krome, TTT-ejo Rue89 substrekas, ke la informservo ne komunikis precizigojn pri eco de koncerna informo nek pri ties grado de konfidenco. Nu, por franca leĝo, ne estas koncepteble postuli forigon de klasifikita informo, se oni ne donas pruvon pri ties klasifiko.

Post forigo, la artikolo estis rapide rekreita, danke la atenton de ceteraj kontribuantoj de Vikipedio. Tiu provo de forigo ŝanĝis la opinion de TTT kontraŭ DCRI. La artikolo estis kopiita, disdonita, tradukita al alilingvaj versioj de Vikipedio. Tiun posttagmezon, temis pri la plej vizitita artikolo de la franca Vikipedio, antaŭ la informo pri "Jérôme Cahuzac". Tion oni nomas Streisand-efiko.

Estiĝas dua Streisand-efiko: pluraj alilandaj amasmedioj alproprigas al si la aferon kaj eĉ parolas pri provo de « cenzuro » fare de Francio rilate al la kunlabora enciklopedio. Estas tre malbona publico, pro la multa legantaro de la Vikipedia retejo.

En ĉi tiu kazo, estas tria Streisand-efiko. Por eviti ĉiun novan provon de fortimigo, kvar el la administrantoj de franca Vikipedio aparte ekspoziciataj petis ke siaj ratoj al forigo de artikoloj estu prokrastitaj. Ĉu ili estas minacataj aŭ ne, ili do ne plu povas obei al eblaj novaj petoj de DCRI.

Fontoj