Armenio kaj Azerbajĝano interkonsentis pri pafĉesigo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Armena artilerio en Montara Karabaĥo.

Sabato, la 10-a de oktobro 2020

Kaŭkazo
Wikinews-Asia-logo.svg

Pli pri Kaŭkazo
AfrikoAmerikoAzioEŭropoOceanio


Armenio kaj Azerbajĝano proklamis humanitaran pafĉesigon en Montara Karabaĥo ekde la 12-a horo de la 10-a de oktobro. Tio estas rezulto de intertrakto inter ministroj pri eksteraj aferoj de Armenio, Azerbajĝano kaj Rusio, kiu komenciĝis hieraŭ en Moskvo kaj daŭris dek horojn, ĝis la 3-a nokte.

Intertrakto en Moskvo[redakti]

La flankoj interŝanĝos militkaptitojn kaj mortigitojn laŭe al la normoj de la Internacia Ruĝa Kruco. Pliaj detaloj de la pafĉesigo estos anoncitaj poste. Krome la landoj relanĉos intertraktojn pri la kerno de la konflikto kun perado de la Minska Grupo de OSKE en la sama formato kiel antaŭe. Tion signifas ke Rusio, Usono kaj Francio plu estos kunprezidantoj dum Turkio plu estos nura partoprenanto.

La renkontiĝo okazis post kiam prezidanto de Rusio Vladimir Putin telefonis antaŭtage prezidanton de Armenio Nikol Paŝinjan kaj lian azeran kolegon Ilham Alijev kaj proponis al ili intertrakti en la rusia ĉefurbo. Je 16:30 ministro pri eksteraj aferoj de Rusio Sergej Lavrov, lia armena kolego Zograb Mnacakanjan kaj tiu azera Ĝejĥun Bajramov renkontiĝis en la Domo de la Akceptoj de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio. Malsame ol kutime ne okazis oficiala filmado kaj la intertraktoj komenciĝis tuj, sen ĉeesto de ĵurnalistoj.

Antaŭaj preparoj[redakti]

La 8-an de oktobro Ĝejĥun Bajramov flugis al Ĝenevo, kie li renkontiĝis kun kunprezidantoj de la Minska Grupo de OSKE. La intertrakto okazis tute sekrete, ne estis anoncita eĉ loko kaj tempo de ĝia komenco, nek ĝia agendo. Samtage vespere prezidanto de Francio Emmanuel Macron intertraktis kun Nikol Paŝinjan kaj sekvan tagon matene kun Ilham Alijev. Poste li diris ke la intertraktado estis koordinata de la rusia flanko kaj aldonis: "Ni kalkulas pri pafĉesigo vendrede vespere aŭ en sabato". Emmanuel Macron kaj Vladimir Putin diris, ke la ĉefa celo nun estas haltigi la bataladon kaj interŝanĝi la militkaptitojn kaj mortigitojn.

Ilham Alijev en sia alparolo al la nacio atentigis ke la situacio ŝanĝiĝis kaj nun ne plu eblas diri ke tiu problemo ne havas militan solvon.

Cquote1.svg De perantoj kaj estroj de kelkaj internaciaj organizaĵoj aŭdiĝis deklaroj, ke mankas milita solvo de la Karabaĥa konflikto. Mi estis malaprobanta tiun tezon kaj evidentiĝis esti prava. Dum 30 jaroj okazis intertraktoj kaj la afero ne ekmoviĝis, oni donis al ni eĉ ne centimetron de la okupita tero. Oni ne povis igi la agresoron forlasi niajn terojn kaj plenumi rezoluciojn de la Unuiĝintaj Nacioj. Nun la konflikto estas solvata milite, poste — politike. Mi ŝanĝis status quo, sur batalkampo. Ĝi ne ekzistas. Linio de intertuŝiĝo? Ĝi ne ekzistas. Ni trarompis kaj ekstermis ĝin. Cquote2.svg
Ilham Alijev, prezidanto de Azerbajĝano.

Li aldonis ke la azera armeo okupis pliajn naŭ setlejojn en Montara Karabaĥo, inkluzive vilaĝon Gadrut. Gazetarservisto de la Ministerio pri defendo de Armenio Arcrun Ovannisjan respondis al tio: "Mi nun estas en Gadrut kaj ial vidas nur armenojn".

Parolante pri la intertrakto, komenciĝinta en Moskvo, la azera prezidanto alparolis la armenan flankon kaj diris ke li donas al ĝi "la lastan ŝancon".

Cquote1.svg Forkonduku la trupojn, revenu al la intertraktoj, prenu sindevigojn. Ni donas ŝancon foriri de niaj teritorioj pace. Ni nepre revenigos tiujn teritoriojn kaj restarigos nian teritorian tutecon. Ni ne volas sangoverŝadon, sed ni volas niajn teritoriojn kaj ili [armenoj] prefere ne perdu tiun ŝancon. Cquote2.svg
Ilham Alijev, prezidanto de Azerbajĝano.

Prezidanto de la neagnoskita Respubliko Montara Karabaĥo Araik Arutjunjan diris ke li okazigos gazetaran konferencon je la 10-a matene (Moskva horo).

La milito eksplodis la 27-an de septembro, kiam Azerbajĝano komencis ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo. Dum du semajnoj la azera armeo okupis dek setlejojn, ĉefe en la sua parto de la regiono, kiu ĝis disfalo de Sovetunio estis parto de Azerbajĝana SSR kaj estis okupita de armenaj trupoj rezulte de la milito en 1992-1994. Ambaŭ flankoj raportis pri miloj da pereintoj.

Rusio, same kiel Francio kaj Usono, plurfoje alvokis ambaŭ flankojn ĉesigi la bataladon kaj reveni al intertraktoj, sed Azerbajĝano dum longa tempo rifuzis tion, deklarante ke ĝi havas rajton liberigi sian teritorion okupitan de "armenaj invadintoj". Emmanuel Macron akuzis Azerbajĝanon je uzado de islamistaj gerilanoj, transportitaj el Sirio. Prezidanto de Azerbajĝano Ilham Alijev neis tion kaj postulis ke la franca prezidanto pardonpetu. Turkio ekde la unua konfrontiĝo en julio 2020, montris kompletan subtenon de Azerbajĝano, grandparte uzanta turkajn spavojn kaj, laŭ iuj datumoj, ankaŭ fakulojn.

Fontoj[redakti]