Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Turkaj militistoj en Afganio. 2010.

Ĵaŭdo, la 30-a de julio 2020


La 29-an de julio en Azerbajĝano komenciĝis militekzerco, kiun partoprenas trupoj venintaj el Turkio. Ili okazos ĝis la 10-a de aŭgusto sur la tuta teritorio de la lando, inkluzive Naĥiĉevanon — azeran enklavon en Armenio — kaj regionojn laŭlonge de limo kun la neagnoskita Respubliko Montara Karabaĥo. La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano asertas, ke la dato kaj lokoj de la ekzercoj estis elektitaj antaŭjare kaj havas nenian rilaton al interpafado ĉe la limo kun Armenio, eksplodinta la 12-an de julio.

Oni ne informas pri nombro de venintaj turkaj trupoj, sed laŭ prezentitaj videoregistraĵoj observantoj konkludis ke temas pri kelkcent soldatoj, deko da kirasveturiloj kaj unu aŭ du batalhelikopteroj T-129 ATAK. Batalaviado ekzercos kaj pafos per batalobusoj ĉe Bakuo, Naĥiĉevano, Ganĝa, Kjurdamir kaj Jevlaĥ. Tertrupoj ekzercos apud Bakuo kaj en Naĥiĉevano de la 1-a ĝis la 5-a de aŭgusto. Rimarkindas ke la urboj Ganĝa, Kjurdamir kaj Jevlaĥ situas laŭlonge de la limo kun Respubliko Montara Karabaĥo, kiun Azerbajĝano konsideras sia teritorio, okupita de armenoj. Distanco inter Ganĝa kaj pozicioj de armenaj militistoj estas 40-50 km kaj nur 70 km estas de Ganĝa ĝis Tovuza distrikto, kie plu okazas la interpafado. Laŭ oficialaj datumoj, prezentitaj de ambaŭ flankoj, de la 12-a ĝis la 29-a de julio pereis 6 armenaj militistoj kaj estis vunditaj 35 militistoj, unu civilulo kaj du policanoj dum de la azera flanko pereis 12 militistoj kaj unu civilulo, kvar militistoj estis vunditaj. Ambaŭ flankoj akuzas unu la alian pri ĉiutaga rompo de pafĉesigo. La konflikto kaŭiz konfrontiĝon de la armena kaj azera diasporoj tutmonde.

Laŭ raportoj de azeraj gazetoj, al Naĥiĉevano tra pasejo Araks venis 11 mil turkaj militistoj kun kirasveturiloj kaj artilerio. Tamen observantoj opinias ke temas pri maksimume mil militistoj en Naĥiĉevano kaj po 30-50 militistoj en aliaj menciitaj lokoj. Tio estas la plej granda azero-turka ekzerco dum la tuta historio.

Armenio kondamnis la ekzercon kiel provokon, des pli danĝeran ke okazantan tuj post la pereo de la armena soldato Aŝot Mikaelan, mortigita laŭdire fare de azera lertpafisto ĉe la nord-orienta parto de la landlimo, do proksime al la lasta batalejo. La armena prezidanto Nikol Paŝinjan diris, ke tio montras ke Turkio, daŭriganta politikon de la armena genocido, plu revas regi la tutan Sudan Kaŭkazon.

Rusiaj trupoj en Armenio.

Dum la konflikto kontraŭ Armenio la prezidanto Recep Tayyip Erdoğan akuzis Armenion kiel ĝian iniciatinton kaj deklaris ke Turkio komplete subtenas Azerbajĝanon. La Konsilio pri Nacia Sekureco de Turkio aprobis deklaron, en kiu ĝi substrekis ke "Turkio subtenos iun ajn decidon, kiun la frata azera popolo faros en sia justa lukto". La turka ministro pri defendo Hulusi Akar promesis fari "ĉion necesan" por helpi al Azerbajĝano rebati la armenajn atakojn. Azerbajĝano tamen asertas, ke ĝi ne bezonas ies militsubtenon, ĉar kapablas memstare defendi sin. La azera ministro pri defendo Zakir Gasanov diris antaŭ unu monato, resumante lokan militekzercon, ke "la azera armeo pretas plenumi la taskon pri liberigo de la teritorioj, perditaj dum la Karabaĥa konflikto" kaj ke la ĉefa celo de la ekzerco estas preparado de la militistoj por plenumo de tiu ĉi tasko.

Rimarkindas, ke la 17-an de julio la rusia prezidanto kaj ĉefkomandestro Vladimir Putin ordonis subitan revizion de la batalpreteco de la rusiaj trupoj en Norda Kaŭkazo, kiu finiĝis la 21-an de julio. Dum tiu periodo okazis pli ol 50 ekzercoj en 35 ekzercejoj surtere kaj 17 en la Nigra kaj Kaspia maroj, kiujn partoprenis ĉirkaŭ 150 mil militistoj, pli ol 400 flugaparatoj, pli ol 26 mil bataliloj kaj veturiloj, pli ol 100 ŝipoj.

La 23-an de julio en Armenio okazis manovroj kun partopreno de rusiaj militistoj. Interalie oni ekzercis pri kontraŭaviadila defendo, kiun Rusio kaj Armenio administras kune. La militistoj trejnis sin interalie kontraŭstari al skoltaj kaj batalaj spavoj. Fine de aŭgusto — komence de septembro komenciĝos la militekzerco "Kaŭkazo-2020", kiun Rusio parte okazigos sur la teritorio de Armenio. Nun prepare al ĝi pli ol 5000 rusiaj militistoj jam ekzercas en Dagestano, Nord-Osetio kaj en rusiaj militbazoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio.

Rusio estas oficiala aliancano de Armenio kadre de la Organizaĵo de la Traktato pri Komuna Defendo, kiun partoprenas ankaŭ Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En Armenio troviĝas divizio de la Armitaj Fortoj de Rusio, kvartiranta en la urboj Gjumri kaj Erevano en la 102-a rusia militbazo. Tamen en sia ekstera politiko Rusio klopodas gardi neŭtralan pozicion, samtempe interpacigante ambaŭ landojn kaj liverante armilojn al ili.

Fontoj