Armenio kaj Azerbajĝano raportas pri miloj da mortigitoj en Montara Karabaĥo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Armenaj specialaj trupoj.

Ĵaŭdo, la 1-a de oktobro 2020


Azerbajĝano raportis pri mortigo de pli ol 2000 armenaj militistoj dum ĝia ofensivo en Montara Karabaĥo. Aŭtoritatoj de la neagnoskita respubliko respondis ke tiuj ciferoj spegulas proprajn perdojn de la azera flanko.

Batalraportoj

Armenio asertas ke la azera armeo perdis jam 790 mortigitojn kaj 1900 vunditojn. Estas detruitaj 137 azeraj tankoj, 72 spavoj, sep helikopteroj kaj unu aviadilo Antonov An-2. Azerbajĝano diras ke la armena flanko jam perdis ĝis 2300 mortigitoj kaj vunditoj, ĉirkaŭ 130 tankojn kaj blendveturilojn, pli ol 200 kanonojn, ĉirkaŭ 25 kontraŭaviadilaj sistemoj, ses komandejojn kaj kvin stokejojn de municioj.

Respubliko Montara Karabaĥo raportis ke ĝis la 29-a de septembro pereis 84 kaj estis vunditaj pli ol 200 ĝiaj militistoj. Dum lasta tago pereis 23 armenaj soldatoj. Ĝi rakontis pri 130 mortigitaj kaj 200 vunditaj azeraj militistoj, detruado de reakciaj sistemoj de salvopafado Smerĉ (Kirloŝtormo) kaj Uragan (Uragano), du pezaj fajropafaj sistemoj TOS-1A Solncepjok (Sunvarmego), tri infanteriaj batalveturiloj, ses blendtransportiloj, 11 tankoj kaj 11 spavoj. Ĝi asertas ke dum kvar tagoj Azerbajĝano perdis 83 spavojn, sep helikopterojn, 166 tankojn kaj blendveturilojn, unu aviadilon, tri pezajn fajroĵetajn sistemojn kaj 920 militistojn. La Ministerio pri defendo de Respubliko Montara Karabaĥo asertas ke ĝia trupo paffaligis apud la monto Leletepe azeran milithelikopteron, kiu falis sur teritorion de la apuda Irano. La azera flanko neas tion.

Azerbajĝano raportis ke hodiaŭ de la armena flanko estis pripafita la urbo Terter, pro kio pereis unu viro (n. 1982). Oni pripafis ankaŭ la urbon Goradiz kaj kelkajn vilaĝojn. Sume en Azerbajĝano pro armena pafado pereis jam 16 kaj estas vunditaj 55 homoj, diris la azeraj aŭtoritatoj. La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano raportis pri "kompleta frakaso" de la 3-a motorpafista regimento de la armenaj separistoj. La armena flanko respondis ke tiu deklaro estas neprofesia fantaziaĵo kaj diris ke perdoj de la azera flanko grave superas tiujn de la armenaj trupoj.

Civilaj viktimoj

Mapo de la regiono.

Viktimoj de artileria pafado kaj bombardado iĝas hazardaj civiluloj. Azerbajĝano asertas ke ekde la 27-a de septembro pro pafado fare de la armenaj trupoj pereis jam 16 kaj estis vunditaj 55 loĝantoj de azeraj setlejoj. La 28-an de septembro Armenio raportis pri la unua civilulo, pereinta en Vardenisa distrikto, do ekster Montara Karabaĥo, pro azera pafado. La azera flanko asertas ke inverse armenaj trupoj el Vardenisa distrikto pripafis setlejojn en Daŝkesana distrikto de Azerbajĝano.

Aŭtoritatoj de Montara Karabaĥo diras ke jam pereis 9 kaj estas vunditaj pli ol 30 loĝantoj, tri el kiuj pereis dum aviada atako kontraŭ la urbo Martakert (azere: Agdere), okazinta la 30-an de septembro kaj ripetiĝinta hodiaŭ. Temas pri du virinoj (n. 1957 kaj 1959) kaj viro (n. 1955). Bombardado okazis per aviadiloj kaj reakciaj sistemoj de salvopafado Smerĉ. Tio estis la unua aviada atako kontraŭ la urbo ekde 1992. Ekde la 27-a de septembro Martakert estas pripafata ĉiutage.

Du ĵurnalistoj de la franca ĵurnalo Le Monde estis vunditaj hodiaŭ dum bombardado de la urbo Martuni (azere: Ĥoĝavend). Krom ili estis vunditaj kameraisto de televidkanalo Armenio Aram Grigorjan kaj raportisto de la armena retejo 24news.am. Aliaj ĵurnalistoj, inkluzive viculon de ĉefredaktoro de la rusia opozicia televidkanalo Doĵd (Pluvo) Dmitrij Jelovskij, sukcesis sin kaŝi en apuda terkelo, kiam kelkdek metrojn for eksplodis bomboj. Aŭtoritatoj de Montara Karabaĥo diris ke 1500 loĝantoj de la neagnoskita respublika estis evakuitaj en profundaj regionoj for de la bombardataj areoj. Viroj de rekruta aĝo ne rajtas forlasi la respublikon. Busa trafiko kun Armenio oficiale estas ĉesigita, sed foje venas privataj busoj aŭ busetoj, kiuj prenas virinojn, infanojn kaj aĝulojn, transportante ilin senpage kaj proprainiciate.

Akuzoj kaj deklaroj

Prezidanto de Azerbajĝano Ilham Alijev rifuzis proponojn unue haltigi la bataladon kaj nur poste priparoli la packondiĉojn.

Ĉefministro de Armenio Nikol Paŝinjan starigis sep kondiĉojn, kiujn mi rifuzis. Ni havas unu kondiĉon — ili devas senkondiĉe, komplete kaj tuj forlasi niajn terojn. Tiu kondiĉo validas kaj se la registaro de Armenio plenumos ĝin, la bataloj haltos, ne plu verŝiĝos la sango.
Ilham Alijev, prezidanto de Azerbajĝano

Ĉefministro de Armenio Nikol Paŝinjan siavice nomis partoprenon de Turkio en la konflikto pruvita fakto kaj diris, ke turkaj aŭtoritatoj nur serĉas pretekston por enigi siajn trupojn en Naĥiĉevanan Aŭtonoman Respublikon — azeran enklavon disigitan de Azerbajĝano per armenaj terenoj. Li diras ke certaj turkaj trupoj restis en Azerbajĝano post la fino de azero-turkaj militekzercoj, okazintaj en julio 2020, dum la antaŭa konfrontiĝo en Montara Karabaĥo.

Rolo de Turkio

La 29-an de septembro Armenio deklaris ke armena aviadilo Su-25 estis paffaligita de la turka ĉasaviadilo F-16 super la armena teritorio. Laŭdire ĝi ekflugis el aerodromo en la urbo Ganĝa (Azerbajĝano), penetris je 60 km en la armenan teritorion kaj "asistis atakojn" kontraŭ la urbo Vardenis kaj vilaĝoj Mec-Masrik kaj Sotk, kiujn plenumis azeraj Su-25 kaj turkaj spavoj Bayraktar. Poste oni eĉ prezentis rompaĵojn de la aviadilo kaj nomon de la pereinta piloto — Valerij Danelin. La azera flanko refutas tion, dirante ke efektive falis ne unu, sed du armenaj aviadiloj, tamen ili estis ne pafitaj, sed koliziis kontraŭ roko kaj eksplodis.

Turkio plu neas ajnan partoprenon en la konflikto, samtempe esprimante kompletan solidarecon kun Azerbajĝano je ties "restarigo de suvereneco super siaj teroj". La armena flanko diras ankaŭ ke koordinado de agado de la azera aviado okazas el komandejo E7-T en areo KarsErzurum (Turkio) kaj ke nun turkaj aviadiloj F-16 plu atakas Montaran Karabaĥon. Turkio kaj Azerbajĝano neas tion. La azeraj aŭtoritatoj asertas, ke partopreno de turkaj trupoj ne necesas kaj ke Azerbajĝano mem ne havas F-16, do temas pri nuraj elpensaĵoj.

Turka ministro pri eksteraj aferoj Mevlüt Çavuşoğlu diris, ke prezidanto Recep Tayyip Erdoğan proponis al sia rusia kolego Vladimir Putin pacigan planon "laŭ ekzemplo de komuna laboro en Sirio", sed la propono estis rifuzita.

Diasporoj

La konflikto jam influis najbarajn landojn. Armenoj amase loĝantaj en la regiono Samcĥe-Javaĥeti en Kartvelio nokte al la 1-a de oktobro blokis ŝoseon, irantan tra limkontrolejo Karcaĥ ĉe la kartvelo-turka limo. Ili skandis "Armenio" kaj "Arcaĥ" (armena nomo de Montara Karabaĥo). Ili asertas ke laŭ tiu ĉi ŝoseo tra la kartvela teritorio al Azerbajĝano estas liverataj turkaj armiloj. La samajn akuzojn ili prezentas rilate fervojon BakuoTbilisoKarsoIstanbulo, kiu en Kartvelio sekvas tra areoj, enloĝataj de armenoj. La protestantoj esprimis indignon pro tio, ke kartvelaj aŭtoritatoj ne lasis tra sia teritorio humanitaran kargon al Armenio reference al limigoj, kaŭzitaj de la kronvirusa pandemio.

La armena diasporo jam sendis al Montara Karabaĥo 10,5 milionojn da dolaroj. Al Armenio venis 130 kamionoj kun manĝaĵoj, distribuotaj inter loĝantoj de trafitaj vilaĝoj kaj evakuitoj. Gvidantoj de la armenaj kaj azeraj komunumoj kaj societoj en Rusio alvokis siajn samgentanojn esti toleremaj kaj paciencaj, ne reagi al eventualaj provokoj kaj ne transloki la konflikton al la teritorio de Rusio, kie ambaŭ popoloj vivas pace kaj konkorde.

Internacia reago

Nikol Paŝinjan diris ke Armenio ankoraŭ ne planas peti militan helpon de Rusio por sia defendado, nek pripensas venigon de internaciaj trupoj en la regionon.

Franca prezidanto Emmanuel Macron ĉiam pli inklinas al subteno de Armenio kaj anoncis siajn intertraktojn pri tiu ĉi afero kun rusia prezidanto Vladimir Putin kaj usona prezidanto Donald Trump.

Ĉar jam estas konfirmite, ke pafado okazis flanke de Azerbajĝano, mi postulis ke tiu ĉi ofensivo estu ĉesigita, kaj tute klare kondamnis tiujn ĉi agojn, kiujn ni konsideras kiel neproprociaj eĉ malgraŭ tio ke okazis konfrontiĝoj ĉe la limo kaj en la regiono.
Emmanuel Macron, prezidanto de Francio.

Hodiaŭ posttagmeze prezidantoj de Rusio, Usono kaj Francio kiel kunprezidantoj de la Minska grupo de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) publikigis komunan deklaron, en kiu ili esprimis kondolencojn al ĉiuj viktimoj de la konflikto, alvokis tuj ĉesigi la bataladon kaj alvokis ŝtatestrojn de Armenio kaj Azerbajĝano tuj kaj senkondiĉe akcepti sindevigojn pri honeste kaj sen antaŭaj kondiĉoj relanĉi intertraktojn pri solvo de la konflikto kun perado de la kunprezidantoj de OSKE.

Fontoj