Konfrontiĝo inter Armenio kaj Azerbajĝano minacas per nova milito

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 14-a de julio 2020

Loko de la konfrontiĝo surmape.

Ĉe landlimo inter Armenio kaj Azerbajĝano ekde la 12-a de julio okazas bataloj, en kiuj jam pereis ĉirkaŭ 20 homoj.

Kroniko de la eventoj

La 12-an de julio lime de Tovuza distrikto (Azerbajĝano) kaj la Tavuŝa provinco (Armenio) okazis batalo, en kiu du azeraj soldatoj pereis kaj kvin estis vunditaj, el kiuj unu poste mortis. La azera flanko asertas, ke ĝi estis senkaŭze atakita, dum la armena flanko diras ke ĝi pripafis la ĵipon UAZ, en kiu azeraj militistoj penetris en la armenan teritorion. La pripafitoj fuĝis, sed post unu horo bombardis per 82 mm bombokanonoj kaj artilerio la armenajn poziciojn kaj denove provis okupi armenan apogpunkton, sed estis rebatitaj, perdinte mortigitojn kaj vunditojn. Serĝento Vugar Latif ogli Sadigov kaj supera soldato Elŝad Djonmez ogli Mamedov pereis surloke, soldato Ĥajam Magomed ogli Daŝdemirov mortis en hospitalo. En la urbo Tovuz ilin renkontis centoj da azeroj, kiuj skandis patriotismajn sloganojn kaj postulis venĝon. Laŭ iuj datumoj, antaŭtage armenaj militistoj okupis forlasitan azeran pozicion, do la azeraj militistoj veturintaj en la ĵipo, ne sciis ke ili povos alfronti malamikajn soldatojn.

Specialaj fortoj de Armenio.

La 13-an de julio azeraj trupoj pripafis la armenan flankon, post kio tri armenaj soldatoj estis hospitaligitaj kun splitvundoj. Oni raportis ke estis pripafita vilaĝo Ĉinari (Tavuŝa provinco). Azeraj militistoj asertis ke vespere armenoj pripafis la vilaĝojn Agdam kaj Dondar Guŝĉu (Tovuza distrikto), do ili nur respondis al tiuj atakoj. Nombro de vunditoj post dutaga konfrontiĝo atingis 13 homojn ambaŭflanke.

Samtage la junulara partio Unueca Civitana Alianco en Armenio anoncis en sia Fejsbuk-paĝo rekrutadon de volontuloj por sendado al Tavuŝa provinco, al kio reagis ĉirkaŭ 200 junuloj, jam servintaj en la armeo. La aŭtoritatoj diris, ke alveno de la volontuloj ankoraŭ ne necesas, do ĉio limiĝis je ilia listigado. Loĝantoj de la pripafataj armenaj vilaĝoj rifuzas evakuiĝi, ĉar ankoraŭ neniu el ili estis vundita kaj dum lastaj jaroj en tiuj lokoj ne okazis seriozaj bataloj aŭ pafadoj.

Specialaj fortoj de Azerbajĝano.

Nokte de la 13-a al la 14-a de julio okazis plia batalado. La Ministerio pri defendo de Azerbajĝano raportis pri pliaj bataloj kaj morto de la kvara soldato. Poste ĝi raportis ankaŭ pri pereo de sep militistoj, inkluzive de kolonelo Ilgar Mirzajev kaj generalo-majoro Polad Gaŝimov. Krome pereis 76-jara loĝanto de la vilaĝo Agdam.

Armenio sciigis, ke pro azera pafado en Tavuŝa provinco pereis majoro Garuŝ Ambarcumjan (n. 1989) kaj kapitano Sos Elbakjan (n. 1992). Kontraŭaviadilaj trupoj paffaligis azeran batalan spavon. Estis pripafita la urbo Berd, inkluzive per batalspavoj. Oni diris, ke la azera flanko pafas kun intervalo 15-20 minutoj. Armenaj militistoj asertas ke ili responde pripafas ne vilaĝojn, sed nur militajn objektojn.

Azerbajĝano siavice diris, ke nur hodiaŭ la armena flanko 74 fojojn pripafis ĝian teritorion kaj ke ĝi faligis kelkajn armenajn spavojn. La prezidanto Ilham Alijev substrekis ke armenaj militistoj ne sukcesis antaŭeniĝi "eĉ por kelkaj centimetroj" en la azeran teritorion kaj ke la malamiko estis "severe punita". La asistanto de la prezidanto de Azerbajĝano Ĥikmet Gadĵijev kulpigis pri ĉio la armenajn aŭtoritatojn, kiuj strebas forlogi tiel atenton de sia popolo de la propraj fuŝoj.

Tio estas la disvastiĝo de COVID-19, kies kialo estis la detruiga politiko de la gvidantaro de la lando. Kreado de la streĉiteco ĉe la landlimo forlogos de la internaj problemoj. Nia ja lando estas kontraŭ la kreado de la streĉiteco ĉe la landlimo. Kaj niaj landlimgardaj servoj kaj armitaj fortoj estis fortigitaj por preventado de la provokoj.
Ĥikmet Gadĵijev, asistanto de la prezidanto de Azerbajĝano.

La prezidanto de Armenio Nikol Paŝinjan akuzis pri la sama strategio la azerajn aŭtoritatojn.

Eble ni alfrontas stilon de la milito-politika gvidantaro de Azerbajĝano, kiu ŝovas al la dua vico la internajn problemojn per akrigo de la situacio ĉe la landlimo. Tiel ĝi neglektas homajn vivojn, inkluzive la vivojn de la azeraj soldatoj, kiujn oni sendas al plenumado de senperspektivaj agoj.
Nikol Paŝinjan, prezidanto de Armenio.

La ministerio pri defendo de Montara Karabaĥo raportas, ke ĝia landlimo kun Azerbajĝano plu restas trankvila.

Internacia reago

La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres alvokis ambaŭ landojn haltigi la bataladon. La Usona Departemento de Ŝtato kondamnis la perforton ĉe la armeno-azera landlimo kaj alvokis al ĝia ĉesigo. La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio alvokis ambaŭ flankojn ĉesigi la bataladon kaj proponis sian helpon pri malstreĉigo de la situacio.

Fakuloj atentigas ke dum pluraj jaroj ambaŭ flankoj ne pafis unu kontraŭ alia per tankoj kaj pezaj kanonoj, do temas pri serioza kresko de la streĉiteco, kiu povas kaŭzi novan militon. Ĉiuj rimarkas ke ambaŭ landoj spertis gravajn ekonomiajn perdojn pro la kronvirusa pandemio, kio interalie streĉigis politikan situacion.

Oni raportis ankaŭ ke azeraj kodemuloj rompis retejojn de la armena registaro kaj prezidanto.

Aresto en Bakuo

Ragim Gazijev.

La 13-an de julio ĉirkaŭ la 10-a matene apud sia domo estis arestita Ragim Gazijev, eksa ministro pri defendo de Azerbajĝano en 1992-1993. En 1993 li jam estis arestita kadre de enketado pri okupado de la urboj Ŝuŝo kaj Laĉin en Montara Karabaĥo fare de armenaj en majo 1992. En septembro 1996 li fuĝis el enketejo kaj ĝis 1996 sin kaŝis en Rusio. En 1995 li estis malĉeeste mortkondamnita, sed poste oni ŝanĝis la punon al la dumviva malliberigo. En 1996 rusia polico arestis lin en Moskvo kaj transdonis al la azeraj kolegoj. Li estis malliberigita, sed en 2005 pardonita kaj liberigita.

Nun oni akuzis lin pri disvastigado de la malveraj informoj, alvokoj al "tumultoj kaj perforta kaptado de la potenco". Komenciĝis enketado pri la krimoj, priskribitaj en la artikoloj 281 (publikaj alvokoj kontraŭ la ŝtato) kaj 282 (sabotado) dela Krima Kodekso de Azerbajĝano.

Ragim Gazijev estis detenita hodiaŭ pro suspekto pri tio, ke li la 12-an kaj 13-an de julio dum batalado kaŭzita de malamikaj provokoj ĉe la azero-armena landlimo celkonscie divsatigadis tra sociaj retoj malkongruajn al la vero informojn pri la senco de la eventoj, farante tiele agojn, direktitajn al malfortigo de la defendokapablo de Azerbajĝana Respubliko.
La Servo pri la Ŝtata Sekureco kaj la Ĝenerala Prokurorejo de Azerbajĝano.

Konciza antaŭhistorio

La konflikto inter la armenoj kaj la azeroj daŭras pli ol jarcenton. Konfrontiĝo inter Armena SSR kaj Azerbajĝana SSR komenciĝis jam fine de la 1980-aj jaroj. Dum la armena pogromo en Bakuo en 1990 estis murditaj ĝis 90 (laŭ iuj informoj — ĝis 300) armenoj, post kio la azeran ĉefurbon eniris la sovetia armeo, kio kaŭzis plian konfrontiĝon kaj pereon ĝis 27 militistoj kaj ĝis 170 azeraj civiluloj. Post la disfalo de Sovetunio la armena enklavo Montara Karabaĥo, lokita en Azerbajĝano proksime al la landlimo kun Armenio, proklamis sendependecon. Sekvis milito, dum kiu la nova respubliko, helpata de armenaj volontuloj el la tuta mondo sukcesis defendi sian sendependecon. Ekde 1994 la konflikto estas frostigita, sed de tempo al tempo ĉe landlimo okazas malgravaj konfrontiĝoj.

Fontoj