Almenaŭ 50 studentoj forpasis en universitato de Niĝerio pro atako de islama sekto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 29-a de septembro 2013

Atako de la islama sekto Boko Haram en Niĝerio postlasis almenaŭ 50 universitatajn studentojn mortintaj. La atako okazis, en la Agrikultura Fako de la Universitato de la ŝtato de Yobe, dum la junuloj dormadis en siaj ĉambroj kaj estis mortigitaj. Almenaŭ 1000 studentoj eskapis el la atako. La supervivantoj certigis ke la grupo de homoj eniris la ĉambrojn kaj ekpafis al iu ajn persono.

La grupo Boko Haram, arabe "La okcidenta edukado estas peko", luktas de kelkaj jaroj por altrudi la kodon de islamo en la 36 ŝtatoj de la lando. Nuntempe ili regas la nordon de Niĝerio kaj daŭre atakas por disvastiĝi al aliaj ŝtatoj.


Fontoj