Almenaŭ 50 studentoj forpasis en universitato de Niĝerio pro atako de islama sekto
|
Pli pri Afriko |
Dimanĉo, la 29-a de septembro 2013
Atako de la islama sekto Boko Haram en Niĝerio postlasis almenaŭ 50 universitatajn studentojn mortintaj. La atako okazis, en la Agrikultura Fako de la Universitato de la ŝtato de Yobe, dum la junuloj dormadis en siaj ĉambroj kaj estis mortigitaj. Almenaŭ 1000 studentoj eskapis el la atako. La supervivantoj certigis ke la grupo de homoj eniris la ĉambrojn kaj ekpafis al iu ajn persono.
La grupo Boko Haram, arabe "La okcidenta edukado estas peko", luktas de kelkaj jaroj por altrudi la kodon de islamo en la 36 ŝtatoj de la lando. Nuntempe ili regas la nordon de Niĝerio kaj daŭre atakas por disvastiĝi al aliaj ŝtatoj.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Al menos 50 estudiantes muertos en una universidad de Nigeria por ataque de la secta Boko Haram, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(es) «Al menos 40 muertos en un ataque contra una universidad de Nigeria» – Europa Press, 29-a de septembro 2013 (arkivita [ ]) (es) «Atacan Universidad en Nigeria» – El Universal, 29-a de septembro 2013 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |