Francoj balotas malgraŭ la koronviruso
Dimanĉo, la 15-a de marto 2020
Pro la pandemio de COVID-19, kiu rapide disvolviĝas, la franca prezidanto Emmanuel Makron anoncis la 12-an de marto fermadon de ĉiuj infanvartejoj, lernejoj ka universitatoj "ĝis nova ordono", kaj ankaŭ donis sekvendajn konsilojn por lukti kontraŭ la viruso.
Li precizigis, ke aŭdinte la opiniojn de nenomitaj sciencistoj kaj de la politikaj partioj, la municipaj balotadoj, planitaj por ĉi tiu dimanĉo okazos.
Hieraŭ vespere, la ĉefministro Édouard Philippe subite faris novan oficialan anoncon: Francio de nun estas en stato 3-a de epidemio, kaj ekde noktomezo, ĉiuj trinkejoj, restoracioj, muzeoj, kinejoj kaj komercejoj devas fermiĝi, krom apotekoj, nutraĵvendejoj, bankoj, tabakejoj, kaj benzinejoj. Li eĉ aludis la neseriozecon de la francoj, kiuj ne sekvis la rekomendojn de la prezidanto.
Li tamen konfirmis, ke la municipaj balotadoj okazos. Multaj politikistoj, de ĉiuj kampoj, kaj ĉefkuracistoj, tiam miris en amaskomunikiloj pri tiu konfirmo, substrekante la malkoherecon de tiu sinteno. Ili ankaŭ esprimis dubojn pri la sincereco de la balotado, kiam iuj, aparte la maljunuloj, kiuj estas la plej vundeblaj, ne povas voĉdoni pro la epidemio.
La balotejoj malfermiĝis je la 8-a, kiel kutime, kaj la partoprena procento je la 11-a estas 18,4%, kontraŭ 23,1% en 2014. Nun la demando estas, ĉu same okazos la dua raŭndo de la balotado, la venontan dimanĉon. Sed la balota leĝo estas klara, se la dua raŭndo ne okazas pro ia ajn kialo, la unua raŭndo estas nuligita.
Fontoj
- (fr) «Édouard Philippe anoncas la fermon de ĉiuj neesencaj publikaj lokoj» – Le Monde, 14-03-2020 (arkivita [ ])
- (fr) «Voĉoj petas la prokrastigon de la unua raŭdo de la municipaj balotadoj» – Le Monde, 14-03-2014 (arkivita [ ])
- (en) «Francio fermas la neesencajn publikajn lokojn» – The Guardian, 14-03-2014 (arkivita [ ])
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|