La kamikazoj el la Moskva metroo estis identigitaj
Mardo, la 30-a de marto 2010
Estis identigitaj la kadavroj de la du kamikazinoj, kiuj la 29-an de marto eksplodigis sin en la Moskva metroo.[1] La bomboj estis fiksitaj ĉe iliaj korpoj je alteco ĉ. 120 cm, do la vizaĝoj restis nedamaĝitaj.[2]
Stiristo de interurba buso rekonis ilin kaj rakontis, ke ili alveturis per tiu buso en Moskvon matene la 29-an de marto, eliris ĉe la olimpika komplekso "Luĵniki" kaj supreniris al la metrostacio "Vorobjovi gori" (eo: Montoj de Vorobjov). Ilin akompanis altstatura viro de kaŭkaza aspekto.[1]
Je la nokto al la 30-a de marto la kvanto de pereintoj atingis 38, ĉar en malsanulejo forpasis morte vundita virino.[3] Entute estis enmalsanulejigitaj 85 homoj, el kiuj ĝis nun 2 forpasis kaj 10 eliris malsanulejojn.[4]
La 30-a de marto estis deklarita en Moskvo funebra tago.[5]
La gvidanto de la Federacia servo pri sekureco Aleksandr Bortnikov diris, ke teroristoj uzis RDX: ĉ. 4 kg je TNT-ekvivalento en la metrostacio de Lubjanka kaj ĉ. 1,5 kg je TNT-ekvivalento en la metrostacio de Park Kulturi.[6]
Iuj fakuloj diris, ke la terora ago povas esti venĝo pro antaŭnelonga likvido de kelkaj kaŭkazaj batalantoj fare de rusiaj sekretservoj.[7]
Vidu ankaŭ
- «Rusio: Kamikazoj eksplodiĝis en Kizlar» - 31-a de marto 2010
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Водитель междугороднего автобуса опознал террористок ruse
- ↑ Московские милиционеры не получали фотографий сообщников террористок ruse
- ↑ Скончалась 39-я пострадавшая в результате терактов в Москве ruse
- ↑ В МЧС привели новые данные о пострадавших в московском метро ruse
- ↑ 30 марта объявлено в Москве днем траура ruse
- ↑ Поезда московского метро взорвали гексогеном ruse
- ↑ Ответственность за теракты в метро взяли на себя чеченские террористы ruse
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |