Rusio: Kamikazoj eksplodiĝis en Kizlar

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 31-a de marto 2010

La blazono de la urbo Kizlar

Matene en la centro de la dagestana urbo Kizlar (Rusio), proksime al la domoj de lokaj fakoj de la Ministerio pri internaj aferoj kaj la Federacia servo pri sekureco, milicanoj haltigis aŭton "Niva", kiu veturis laŭ la strato Moskovskaja. Sed stiristo de tiu faris eksplodon, kio okazis je 08:45 (loka horo). La povo de la eksplodo egalis al ĉ. 200 kg je TNT-ekvivalento. Rezulte de tio pereis du milicanoj kaj virino, hazarde preteririnta.[1]

Post 20 minutoj, kiam ĉe la loko jam laboris milicanoj, savistoj kaj fajrbrigadanoj, tien aliris dua kamikazo, vestita kiel milicano, kaj faris la novan eksplodon. La povo de tiu estis ĉ. 1,5 kg da TNT-ekvivalento. Rezulte de la dua terora ago 12 homoj pereis (el ili 9 estis milicanoj) kaj estis vunditaj inter 23 kaj 29.[1] Inter mortigitaj estis ankaŭ la gvidanto de la loka milicejo Vitalij Vedernikov (ruse: Виталий Ведерников).[2] Eksplodondo forbatis vitrojn en apudaj domoj, inkluzive de gimnazio. La kamikazo estis samtage identigita — tiu evidentiĝis esti la loka loĝanto Daŭd Ĝabrailov (ruse: Дауд Джабраилов).[3]

La rusia ĉefministro Vladimir Putin deklaris, ke terorajn agojn en Moskvo kaj Kizlar tion povus fari sama grupaĉo. "Ni deiras de tio, ke tio estas krimo kontraŭ Rusio", — diris li. Sian samopinion esprimis la dagestana prezidanto Magomedsalim Magomedov (ruse: Магомедсалим Магомедов).[4]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Мощность бомбы в Кизляре оценили в 200 килограммов тротила ruse
  2. Число погибших при теракте в Кизляре выросло до 12 человек ruse
  3. Установлена личность кизлярского террориста-смертника ruse
  4. Путин увидел связь между терактами в Москве и Дагестане ruse