Rusio: duobla atenco en metroo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 29-a de marto 2010

Ĉi matene, Moskvo vekiĝis sub duobla atenco en metroo. Estas almenaŭ 38 mortintoj kaj 64 vunditoj. Pli malfrue oni sciigis, ke je 21:30 (loka horo) en malsanulejoj troviĝis 72 homoj, el kiuj 5 estis en ege malbona stato, 27 - en tiu malbona, 34 - en tiu meza kaj unu vundita virino ricevis traŭmojn, kijun ne permesas vivi.[1]

La unua eksplodo estas farita de kamikazo en la metrostacio de Lubjanka (ruse: Лубянка), sub la ĉefstabejo de FSB, je la 07:56 (loka horo). La alia deflagraciis en la metrostacio de Park Kulturi (ruse: Парк культуры) ĉe Sokolniĉeskaja (ruĝa) linio, ĉirkaŭ 40 minutoj post la unua atenco. La povo de bomboj, farĉitaj per boltoj kaj armatureroj, konsistigis de 1,5 ĝis 4 kg je TNT-ekvivalento. Oni sciigis, ke en vagono de la vagonaro ĉe Park Kulturi estis trovita neeksplodinta zono kun eksplodaĵo,[2] sed poste tiu informo estis refutita.[3]

La lasta metroatenco okazis la 31-an de aŭgusto 2004 (antaŭ la ostaĝigo en Beslano), kiam kamikaza virino eksplodiĝis ekster la stacidomo Riĵskaja, kaj 10 personoj mortis.

Samtage la rusio novaĵagentejo Interfaks sciigis, referencinte siajn fontojn, ke la moskva milico komencis serĉi viron, kiu estas supozata helpanto de kamikazoj; lia rekonstruita per komputilo foto estis disdonita al milicanoj. Pli frue oni sciigis pri du helpantinoj de la kamikazoj, kiuj akompanis ilin ĝis la metrostacio Sud-okcidenta (stacio de Moskva metroo) (ruse Юго-Западная).[2]

La ĉefministro Putin, troviĝinta en Krasnojarsk, diris dum gazetar-konferenco: "Mi certas, ke rajtgardantaj organoj faros ĉion por eltrovi kaj puni la krimulojn. La teroristoj estos ekstermitaj".[4]

Ankaŭ estis anoncite, ke la vunditoj kaj la familioj de pereintaj ricevos kompenson: po 1 miliono da rubloj oni pagos al tiuj de mortigitaj, po 400 miloj da rubloj al grave kaj meze vunditaj, po 200 miloj da rubloj al malgrave vunditaj.[5] 1 rublo egalis tiumomente al 0,033882 usona dolaro.[6]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Уничтожить всех зверей дотла ruse
  2. 2,0 2,1 Составлен фоторобот сообщника взорвавших поезда террористок (29.03.2010, 17:00:57) ruse
  3. В правоохранительных органах опровергли находку несработавшей бомбы ruse
  4. Путин: террористы, совершившие теракты в метро, будут уничтожены ruse
  5. Семьям жертв терактов в метро будет выделено по миллиону рублей ruse
  6. Valuta kurzo en Rusio ruse

Fontoj