Vladimir Putin publikigis artikolon pri la Dua mondmilito

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lundo, la 22-a de junio 2020

Rusujo
Russia in its region.svg

Pli pri Rusio
Azio Orienta Eŭropo

Vladimir Putin.

La 18-an de junio 2020 en la usona magazino The National Interest, posedata de la usonano Dimitri Simes, elmigrinta en 1977 el Sovetunio, aperis artikolo de la rusia prezidanto Vladimir Putin "Realaj lecionoj de la 75-a datreveno de la Dua mondmilito". Sekvan tagon ĝi estis publika en la oficiala prezidanta retejo sub la nomo "75 jaroj de la Granda Venko: komuna respondeco antaŭ la historio kaj estonteco".

La aŭtoro meditas pri la kaŭzoj, okazaĵoj kaj sekvoj de la Dua mondmilito kaj memorigas pri ĝia lecionoj, speciale aktualaj dum la kuranta epoko de la tutmonda malstabileco. Ni prezentas kompletan tradukon de la rusa versio de la artikolo, publikigita sub libera licenco.

75 jaroj de la Granda Venko: komuna respondeco antaŭ la historio kaj estonteco

75 jaroj pasis post la fino de la Granda Patriota milito. Dum tiuj ĉi jaroj kreskis kelkaj generacioj. Ŝanĝiĝis la politika mapo de la planedo. Ne plu ekzistas Sovetia Unio, kiu faris grandegan, definitivan venkon super la naziismo, savis la tutan mondon. Kaj ankaŭ la eventoj mem de tiu milito eĉ por ĝiaj partoprenintoj estas fora pasinteco. Sed kial en Rusio la 9-a de majo estas festata kiel la plej grava festo, kaj la 22-an de junio la vivo kvazaŭ haltas kaj la bulo ŝtoniĝas en la gorĝo?

Oni kutimas diri: la milito lasis profundan spuron en historio de ĉiu familio. Malantaŭ tiuj ĉi vortoj estas sortoj de milionoj da homoj, iliaj suferoj kaj doloro de la perdoj. Fiero, vero kaj memoro.

Por miaj gepatroj la milito estas teruraj suferoj de la blokita Leningrado, kie mortis mia dujara frato Vitja, kie mirakle saviĝis mia patrino. La patro, kvankam protektita de rekrutiĝo, foriris kiel volontulo por defendi la gepatran urbon — li faris same kiel milionoj da sovetiaj civitanoj. Li batalis ĉe tereno “Nevskij terpeceto”, estis grave vundita. Kaj ju pli malproksime estas tiuj ĉi jaroj, des pli granda estas bezono konversacii kun la gepatroj, ekscii pli detale pri la milita periodo de ilia vivo. Sed jam ne eblas ion demandi, do mi zorgeme konservas en la koro interparolojn kun la patro kaj patrino pri tiu ĉi temo, iliajn malabundajn emociojn.

Por mi kaj miaj samaĝuloj gravas ke niaj infanoj, genepoj, pragenepoj komprenu, tra kiuj elprovoj kaj turmentoj trapasis iliaj prauloj. Kiel, kial ili sukcesis elteni kaj venki? De kie aperis ilia efektive fera forto de spirito, kiu mirigis kaj fascinis la tutan mondon? Jes, ili defendis siajn hejmon, infanojn, proksimulojn, familion. Sed ĉiujn unuigis la amo al la Patrujo, al la gepatra lando. Tiu profunda, persona sento en sia tuta pleneco spegulas la esencon de nia popolo kaj iĝis unu el la determinaj en ĝia heroa, sinofera lukto kontraŭ la nazioj.

Ofte oni faras demandon: kiel la nuna generacio kondutos, kiel agos en cirkonstancoj de kriza situacio? Antaŭ miaj okuloj estas junaj kuracistoj, flegistinoj, foje hieraŭaj studentoj, kiuj hodiaŭ iras al la “ruĝa zono” por savi homojn. Niaj militistoj dum la lukto kontraŭ la internacia terorismo en Norda Kaŭkazo, en Sirio starintaj ĝismorte, estas tre junaj buboj! Multaj batalantoj de la legendeca, senmorta sesa paraŝutista roto havis 19-20 jarojn. Sed ĉiuj ili montris, ke ili estas decaj je la heroeco de la batalantoj de nia Patrujo, kiuj defendis ĝin dum la Granda Patriota milito.

Do mi estas konvinkita, ke en karaktero de la popoloj de Rusio estas plenumi sian devon, ne kompati sin, se tion postulas cirkonstancoj. Abnegacio, patriotismo, amo al la gepatra hejmo, al sia familio, al la Patrujo — tiuj ĉi valoroj ankaŭ nun estas por la rusia socio fundamentaj, aksaj. Sur ili fakte grandparte teniĝas suvereneco de nia lando.

Nun ĉe ni aperis novaj tradicioj, naskitaj de la popolo, kiel la “Senmorta Regimento”. Tio estas marŝo de nia dankema memoro, sangoparenca, viva ligo inter generacioj. Milionoj da homoj eliras al marŝoj kun fotoj de siaj parencoj, defendintaj la Patrujon kaj definitive venkintaj la faŝismon. Tio signifas ke iliaj vivo, elprovoj kaj oferoj, la Venko, kiun ili transdonis al ni, neniam estos forgesitaj.

Nia respondeco antaŭ pasinteco kaj estonteco — fari ĉion por malebligi ripetiĝon de la teruraj tragedioj. Do mi konsideris mia devo elpaŝi kun artikolo pri la Dua monda kaj la Granda Patriota militoj. Mi plurfoje priparolis tiun ĉi ideon en konversacioj kun mondgvidantoj, renkontis ilian komprenon. Fine de la lasta jaro en pintkunveno de la gvidantoj de la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, ni ĉiuj estis unuecaj: gravas transdoni al posteuloj memoron pri tio, ke la venko super la faŝismo estis farita unuavice de la sovetia popolo, ke en tiu ĉi heroa lukto — en fronto kaj en ariero, ŝultron ĉe ŝultro — staris reprezentantoj de ĉiuj respublikoj de Soveta Unio. Samtempe mi interparolis kun kolegoj ankaŭ pri la malfacila antaŭmilita periodo.

Tiu ĉi konversacio kaŭzis grandan reagon en Eŭropo kaj la mondo. Tio signifas ke sinturno al la lecionoj de la pasinteco efektive estas necesa kaj aktuala. Samtempe estis multe da emocioj, malfacile kaŝitaj kompleksoj, bruaj akuzoj. Iuj politikistoj kutime hastis deklari, ke Rusio klopodas reskribi la historion. Tamen ĉe tio ili ne sukcesis kontesti eĉ unu fakton, eĉ unu prezentitan argumenton. Kompreneble malfacilas kaj eĉ ne eblas diskuti kun veraj dokumentoj, kiuj cetere estas konservataj ne nur en la rusiaj, sed ankaŭ en la eksterlandaj arkivoj.

Do ekzistas bezono daŭrigi analizon de la kaŭzoj, kiuj sekvigis la mondmiliton, mediti pri ĝiaj komplikaj eventoj, tragedioj kaj venkoj, pri ĝiaj lecionoj — por nia lando kaj la tuta mondo. Kaj ĉi tie, mi ripetas, principe gravas sin apogi nur sur la arkivajn materialojn, atestojn de samtempuloj, ekskludi iujn ajn ideologiajn kaj politizitajn elpensaĵojn.

La Versajla traktato.

Ankoraŭfoje mi memorigos evidentan aferon: profundaj kaŭzoj de la Dua mondmilito grandparte sekvas el decidoj, faritaj post la fino de la Unua mondmilito. La Versajla traktato iĝis por Germanio simbolo de profunda maljusteco. Fakte temis pri rabado de la lando, kiu devis pagi al la okcidentaj aliancanoj grandegajn reparaciojn, konsumiĝintajn ĝian ekonomion. La ĉefkomandestro de la aliancanaj trupoj franca marŝalo Ferdinand Foch profete karakterizis la Versajlon: “Tio estas ne paco, tio estas pafĉesigo por dudek jaroj”.

Nome la nacia humiligo formis nutran medion por tiuj radikalaj kaj revenĝismaj humoroj en Germanio. La nazioj lerte ludis je tiuj ĉi sentoj, konstruis sian propagandon, promesante senigi Germanion de la “heredaĵo de la Versajlo”, restarigi ĝian iaman povegon, kaj fakte puŝis la germanan popolon al la nova milito. Paradokse, sed al tio rekte aŭ malrekte kontribuis la okcidentaj ŝtatoj, unuavice Britio kaj Usono. Iliaj financaj kaj industriaj rondoj sufiĉe aktive investis kapitalojn en germanajn fabrikojn kaj uzinojn, produktantajn militaĵojn. Kaj inter aristokratio kaj politika elito estis nemalmulte subtenantoj de radikalaj, ekstreme dekstraj, naciismaj movadoj, poviĝintaj kaj en Germanio, kaj en Eŭropo.

La Versajla “mondaranĝo” naskis multnombrajn kaŝitajn kontraŭdirojn kaj evidentajn konfliktojn. En ilia fundamento kuŝis arbitre formitaj de la venkintoj en la Unua mondmilito limoj de la novaj eŭropaj ŝtatoj. Preskaŭ tuj post ilia apero sur la mapo komenciĝis teritoriaj disputoj kaj reciprokaj pretendoj, kiuj transformiĝis en la minoj kun prokrastita ekfunkciado. Unu el plej gravaj rezultoj de la Unua mondmilito iĝis kreado de la Ligo de Nacioj. Al tiu ĉi internacia organizaĵo oni atribuis grandajn esperojn pri garantiado de longdaŭra paco, kolektiva sekureco. Tio estis progresiva ideo, kies sinsekva daŭrigo sen troigo povus preventi ripetiĝon de la teruraĵoj de la tutmonda milito.

Tamen la Ligo de Nacioj, en kiu dominis ŝtategoj-venkintoj — Britio kaj Francio, montris sian neefikecon kaj simple dronis en malplenaj interparoloj. En la Ligo de Nacioj kaj ankaŭ en la eŭropa kontinento ne estis aŭditaj plurfojaj alvokoj de Sovetia Unio formi egalrajtan sistemon de kolektiva sekureco. Interalie subskribi orienteŭropan kaj pacifikan paktojn, kiuj povus starigi baron al la agreso. Tiuj proponoj estis ignoritaj.

La Ligo de Nacioj malsukcesis preventi ankaŭ konfliktojn en diversaj partoj de la mondo, kiel atakon de Italio kontraŭ Etiopio, la enlanda milito en Hispanio, agreso de Japanio kontraŭ Ĉinio, anekso de Aŭstrio. Kaj kaze de la Munkena komploto, en kiu krom Hitler kaj Mussolini partoprenis gvidantoj de Britio kaj Francio, kun plena aprobo de la Konsilio de la Ligo de Nacioj, okazis dispartigo de Ĉeĥoslovakio. Mi rimarkigu lige al tio, ke malsame ol pluraj tiamaj gvidantoj de Eŭropo, Stalin ne makulis sin per persona renkontiĝo kun Hitler, kiu estis konsiderata en la okcidentaj rondoj kiel sufiĉe respektinda politikisto, estis dezirinda gasto en la eŭropaj ĉefurboj.

Okupaciado de la Sudetoj. 1938.

En la dispartigo de Ĉeĥoslovakio kune kun Germanio agadis ankaŭ Pollando. Ili anticipe kaj kune estis decidantaj kiu ricevos kiajn ĉeĥoslovakiajn terojn. La 20-an de septembro 1938 ambasadoro de Pollando en Germanio Józef Lipski informis la ministron pri eksteraj aferoj de Pollando Józef Beck pri jenaj promesoj de Hitler: “...Kaze se inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio la afero transformiĝos je konflikto pro la polaj interesoj en Cieszyn [germane: Teschen; ĉeĥe: Těšín], Reich estos ĉe la nia [pola] flanko”. La ĉefo de la nazioj eĉ sugestis, konsilis ke la komenco de la pola aktivado “okazu... nur post okupo fare de la germanoj de la Sudeta montaro”.

En Pollando oni estis komprenantaj, ke sen Hitlera subteno onia okupacianta plano neeviteble fiaskos. Ĉi tie mi citu registraĵon de la konversacio de germana ambasadoro en Varsovio Hans-Adolf von Moltke kun Józef Beck la 1-an de oktobro 1938 pri la polo-ĉeĥaj rilatoj kaj pozicio de USSR pri tiu ĉi afero. Jen kio tie estas skribite: “...S-ro Beck... esprimis grandan dankemon pro lojala traktado de la polaj interesoj en la Munkena konferenco, kaj ankaŭ pro sincereco de la rilatoj dum la ĉeĥa konflikto. La registaro kaj socio [de Pollando] komplete estimas la pozicion de la Führer kaj Reichskanzler”.

La dispartigo de Ĉeĥoslovakio estis kruela kaj cinika. La Munkeno detruis eĉ tiujn formalajn fragilajn garantiojn, kiuj restis en la kontinento, montris ke reciprokaj interkonsentoj kostas nenion. Nome la Munkena komploto servis kiel la ellasilo, post kiu la granda milito en Eŭropo iĝis neevitebla. Hodiaŭ eŭropaj politikistoj, unuavice la polaj gvidantoj, volus “prisilentigi” la Munkenon. Kial? Ne nur pro tio, ke iliaj landoj tiam perfidis siajn sindevigojn, subtenis la Munkenan komploton, kaj iuj eĉ partoprenis en kundivido de la ĉasaĵo, sed ankaŭ pro tio, ke estas iom malkomforte rememori, ke en tiuj dramaj tagoj de la 1938-a jaro nur USSR defendis Ĉeĥoslovakion.

Sovetia Unio, laŭe al siaj internaciaj sindevigoj, interalie pro la interkonsentoj kun Francio kaj Ĉeĥoslovakio, penis preventi la tragedion. Pollando ja, sekvante siajn interesojn, tutforte obstakligis kreadon de la sistemo de la kolektiva sekureco en Eŭropo. Pola ministro pri eksteraj aferoj Beck la 19-an de septembro 1938 rekte skribis pri tio al la jam menciita ambasadoro Józef Lipski antaŭ lia renkontiĝo kun Hitler: “...Dum la antaŭa jaro la pola registaro kvar fojojn rifuzis proponon aliĝi al internacia enmiksiĝo por defendi Ĉeĥoslovakion”.

Britio, kaj ankaŭ Francio, kiu estis tiam la ĉefa aliancano de la ĉeĥoj kaj slovakoj, preferis rezigni je siaj garantioj kaj lasi al disŝirado tiun ĉi orienteŭropan landon. Ne simple lasi, sed direkti strebojn de la nazioj al oriento kun celo ke Germanio kaj Sovetia Unio neeviteble konfrontiĝu kaj sensangigu unu la alian.

Nome en tio ĉi konsistis la okcidenta politiko de “pacigo”. Kaj ne nur rilate la Trian Regnon, sed ankaŭ rilate aliajn partoprenintojn de la tiel nomata Kontraŭkominterna pakto — la faŝisma Italio kaj la militisma Japanio. Ĝia kulmino en Fora Oriento iĝis la anglo-japana interkonsento somere de la 1939-a jaro, doninta al Tokio liberecon de la manoj en Ĉinio. La gvidantaj eŭropaj ŝtategoj ne volis agnoski, kia morta danĝero por la tuta mondo eliras de Germanio kaj ĝiaj aliancanoj, ili kalkulis ke la milito ilin mem preteriros.

La Munkena komploto montris al Sovetia Unio, ke la okcidentaj landoj estos decidantaj aferojn pri sekureco sen konsideri ĝiajn interesojn, kaj kaze de ebleco povos formi kontraŭsovetian fronton.

Chamberlain salutas Hitleron. 1938.

Tamen Sovetia Unio gis lasta ebleco klopodis uzi ĉian ŝancon por kreado de la kontraŭ-Hitlera koalicio, mi ripetas, malgraŭ la hipokritan pozicion de la landoj de la Okcidento. Tiel, per sekretaj servoj la sovetia gvidantaro ricevadis detalajn informojn pri kaŝitaj anglo-germanaj kontaktoj somere de la 1939-a jaro. Mi atentigas: ili okazis sufiĉe intense, kaj preskaŭ samtempe kun triflanka intertraktado de reprezentantoj de Francio, Britio kaj USSR, kiun la okcidentaj partneroj kontraŭe konscie longiĝis. Mi citos tiurilate dokumenton el britaj arkivoj — tio estas instrukcio de la brita milita misio, kiu venis al Moskvo en aŭgusto de la 1939-a jaro. En ĝi estas rekte dirite, ke la delegacio devas “intertrakti tre malrapide”; ke “la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando ne pretas preni je si detale priskribitajn sindevigojn, kiuj povos limigi nian liberecon de agoj ĉe iuj ajn cirkonstancoj”. Mi rimarkigos ankaŭ: malsame ol la angloj kaj francoj, la sovetian delegacion estris la superaj gvidantoj de la Ruĝa Armeo, kiuj havis ĉiujn necesajn rajtojn “subskribi militan konvencion pri organizado de milita defendo de Anglio, Francio kaj USSR kontraŭ agreso en Eŭropo”.

Sian rolon en fiasko de la intertrakto ludis Pollando kiu deziris neniun sindevigojn antaŭ la sovetia flanko. Eĉ sub premo de la okcidentaj aliancanoj la pola gvidantaro rifuzis komunan agadon kun la Ruĝa Armeo en kontraŭstaro al Wehrmacht. Kaj nur kiam iĝis konate pri alflugo de Ribbentrop al Moskvo, Józef Beck nevole, malrekte, pere de francaj diplomatoj sciigis la sovetian flankon: “...Kaze de komuna agado kontraŭ la germana agreso kunlaboro inter Pollando kaj USSR, ĉe teknikaj kondiĉoj, kiujn necesos difini, estas ne ekskludita”. Samtempe al siaj kolegoj li klarigis: “...Mi ne kontraŭas tiun ĉi vortigon nur cele faciligi taktikon, kaj nia principa vidpunkto rilate USSR estas definitiva kaj restas sen ŝanĝoj”.

En la formiĝintaj cirkonstancoj Sovetia Unio subskribis la Kontrakton pri neagreso kun Germanio, fakte ĝi faris tion la lasta el landoj de Eŭropo. Kaj sur fono de reala danĝero alfronti militon je du frontoj — kontraŭ Germanio en okcidento kaj kontraŭ Japanio en oriento, kie jam okazis intensa batalado ĉe rivero Halhin Gol.

Stalin kaj lia ĉirkaŭo meritas multajn justajn akuzojn. Ni memoras kaj pri krimoj de la reĝimo kontraŭ propra popolo, kaj pri la teruraĵoj de la amasaj reprezalioj. Mi ripetas, la sovetiajn gvidantojn oni povas riproĉi pri multo, sed ne pri manko de kompreno de karaktero de la eksteraj minacoj. Ili vidis ke Sovetian Union oni klopodas lasi sola kontraŭ Germanio kaj ĝiaj aliancanoj, kaj ili agadis, konsciante tiun ĉi realan danĝeron por gajni valoregan tempon por fortigi defendon de la lando.

Pola armeo eniras Zaolzie en Ĉeĥoslovakio. 1938.

Pri la subskribita tiam Kontrakto pri neagreso nun estas multe da paroloj kaj pretendoj nome kontraŭ la nuntempa Rusio. Jes, Rusio estas heredanto de USSR, kaj la sovetia periodo kun ĉiuj ĝiaj triumfoj kaj tragedioj estas neapartigebla parto de nia miljara historio. Sed mi memorigu ankaŭ, ke Sovetia Unio donis la juran kaj moralan takson al la tiel nomata Pakto de Molotov-Ribbentrop. En la ordono de la Supera Konsilio la 24-an de decembro 1989 estis oficiale kondamnitaj la sekretaj protokoloj kiel “akto de persona potenco”, neniel spegulanta “volon de la sovetia popolo, kiu ne respondecas pri tiu ĉi komploto”.

Dume aliaj ŝtatoj preferas ne rememori pri kontraktoj, kie staras subskriboj de nazioj kaj okcidentaj politikistoj. Jam sen paroli pri la jura aŭ politika taksoj de tia kunlaboro, inkluzive de silenta konsento de iuj eŭropaj agantoj kun barbaraj planoj de la nazioj ĝis ilia rekta laŭdo. Kion kostas cinika frazo de ambasadoro de Pollando en Germanio Józef Lipski, elbuŝigita dum konversacio kun Hitler la 20-an de septembro 1938: “...Pro solvo de la juda demando ni [poloj] starigos al li... belegan monumenton en Varsovio”.

Ni ankaŭ ne scias, ĉu ekzistis iuj “sekretaj protokoloj” kaj suplementoj al kontraktoj de pluraj landoj kun la nazioj. Restas nur “kredi je la vorto”. Interalie ĝis nun estas ne malsekretigitaj materialoj pri sekretaj anglo-germanaj intertraktoj. Do ni alvokas ĉiujn ŝtatojn aktivigi procezon de malfermo de iliaj arkivoj, publikigon de antaŭe nekonataj dokumentoj de la antaŭmilita kaj milita periodoj — tiel, kiel tion faras Rusio en lastaj jaroj. Ni pretas ĉi tie al vasta kunlaboro, al komunaj esploraj projektoj de sciencistoj-historiistoj.

Sed ni revenu al la eventoj, tuj antaŭ la Dua mondmilito. Estus naive kredi, ke venkinte Ĉeĥoslovakion, Hitlero ne prezentos pliajn teritoriajn pretendojn. Sed ĉi-foje al sia antaŭnelonga kompliculo en la dispartigo de Ĉeĥoslovakio — al Pollando. Kiel preteksto ĉi tie cetere ankaŭ servis la heredaĵo de la Versajlo — la sorto de la tiel nomata Danziga koridoro. Sekvinta tragedio de Pollando estas komplete sur la konscienco de la tiama pola gvidantaro, kiu malhelpis al la kreado de la anglo-franco-sovetia milita alianco kaj esperis pri helpo de la okcidentaj partneroj, metis sian popolon sub rulpremilon de la Hitlera maŝino de ekstermado.

La germana ofensivo evoluis strikte laŭe al la Blitzkrieg-doktrino. Malgraŭ fortega, heroa rezistado de la pola armeo jam unu semajnon post komenco de la milito, la 8-an de septembro 1939 la germanaj trupoj estis apud Varsovio. Kaj la milito-politika gvidantaro de Pollando ĝis la 17-a de septembro fuĝis al teritorio de Rumanio, perfidinte sian popolon, kiu plu luktis kontraŭ la invadintoj.

La okcidentaj aliancanoj ne pravigis la polajn esperojn. Post anonco de la milito kontraŭ Germanio, la francaj trupoj marŝis nur kelkdek kilometrojn en la germanan teritorion. Ĉio ĉi aspektis kiel nura demonstrado de aktiva agado. Eĉ pli, la anglo-franca Supera Milita Konsilio, unuafoje kunveninta la 12-an de septembro 1939 en la franca Abbeville, faris decidon komplete ĉesigi la ofensivon pro rapida disvolviĝo de la eventoj en Pollando. Komenciĝis la fifama “stranga milito”. Evidentas rekta perfido flanke de Francio kaj Anglio de siaj sindevigoj rilate Pollandon.

Germanaj soldatoj rompas landlimajn barojn en Sopot. La 1-a de septembro 1939.

Poste, dum la Nurenberga proceso, germanaj generaloj estis tiel klarigantaj sian rapidan sukceson en la oriento, eksa stabestro de la operacia gvidantaro de la Supera Komandestraro de la Armitaj Fortoj de Germanio generalo Alfred Jodl agnoskis: “...Se ni ankoraŭ en la 1939-a jaro ne suferis malvenkon, do nur pro tio, ke proksimume 110 francaj kaj anglaj divizioj, starintaj dum nia milito kontraŭ Pollando en la okcidento kontraŭ 23 germanaj divizioj, restis tute senmovaj”.

Mi petis levi al arkivoj la tutan masivon de la materialoj, ligitaj al kontaktoj de USSR kaj Germanio en la dramaj tagoj de aŭgusto kaj septembro 1939. Kiel atestas la dokumentoj, punkto 2 de la Sekreta Protokolo ĉe la Kontrakto pri neagreso inter Germanio kaj USSR de la 23-a de aŭgusto 1939, tekstis, ke kaze de teritorio-politika rearanĝo de areoj, konsistigantaj la Polan ŝtaton, limo de sferoj de interesoj de la du landoj devos “proksimume iri laŭ linio de riveroj Narevo, Vistulo kaj Sano". Alivorte, en la sovetian sferon de influo eniris ne nur teritorioj, en kiuj loĝis plejparte ukraina kaj belorusa loĝantaro, sed ankaŭ historiaj polaj teroj de interriverejo de Bugo kaj Vistulo. Pri tiu ĉi fakto tute ne ĉiuj nun scias.

Same kiel pri tio, ke tuj post la atako kontraŭ Pollando en la unuaj septembraj tagoj de la 1939-a jaro, Berlino persiste kaj plurfoje alvokis Moskvon aliĝi al la militado. Tamen la sovetia gvidantaro tiajn alvokojn ignoris kaj engaĝiĝi en la drame evoluantajn eventojn ne planis ĝis lasta ebleco. Nur kiam iĝis definitive klare, ke Britio kaj Francio ne strebas helpi al sia aliancano, kaj Wehrmacht kapablas rapide okupi la tutan Pollandon kaj aliri fakte al areo apud Minsko, estis farita decido enkonduki matene la 17-an de septembro armeajn unuojn de la Ruĝa Armeo en la tiel nomatajn Orientajn Limregionojn — nun tio estas partoj de la teritorioj de Belorusio, Ukrainio kaj Litovio.

Evidente ke aliaj variantoj ne plu haveblis. Alikaze riskoj por USSR kreskus plurfoje, ĉar, mi ripetas, la malnova sovetio-pola landlimo iris nurajn kelkdek kilometrojn for de Minsko kaj neevitebla milito kontraŭla nazioj komenciĝus por la lando en ege malbonaj strategiaj pozicioj. Kaj milionoj da homoj de diversaj etnoj, inkluzive de judoj loĝintaj apud Bresto kaj Grodno, Przemyśl, Lvivo kaj Vilno, estus forlasitaj al ekstermado fare de la nazioj kaj iliaj lokaj helpantoj — antisemitoj kaj radikalaj naciistoj.

Jozef Stalin kaj Joachim von Ribbentrop. La 23-a de aŭgusto 1939.

Nome tiu ĉi fakto, ke Sovetia Unio ĝis lasta ebleco strebis eviti partoprenon en la ekflamiĝanta konflikto kaj ne volis ludi flanke de Germanio, kondukis al tio, ke reala renkontiĝo de la sovetiaj kaj germanaj trupoj okazis oble pli oriente de la priskribitaj en la sekreta protokolo limoj. Ne laŭ Vistulo, sed proksimume laŭ la tiel nomata Curzon-linio, kiu ankoraŭ en 1919 estis rekomendita de la Triopa Entento kiel la orienta limo de Pollando.

Kiel sciate, subjunktivo malfacile aplikeblas al la jam okazintaj eventoj. Mi diru nur, ke en septembro de la 1939-a jaro la sovetia gvidantaro havis eblecon ŝovi la okcidentajn limojn de USSR eĉ pli okcidenten, ĝis Varsovio, sed decidis ne fari tion.

La germanoj proponis registri la novan status quo. La 28-an de septembro 1939 en Moskvo Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov subskribis la Kontrakton pri amikeco kaj limo inter USSR kaj Germanio, kaj ankaŭ sekretan protokolon pri la ŝanĝo de la ŝtata landlimo, kia estis agnoskita la demarkacia linio, kie de facto staris la du armeoj.

Aŭtune de 1939, solvante siajn milito-strategiajn, defendajn taskojn, Sovetia Unio komencis enkorpigon de Latvio, Litovio kaj Estonio. Ilia aliĝo al USSR estis realigita sur la kontrakta bazo, ĉe konsento de elektitaj aŭtoritatoj. Tio kongruis al la normoj de la internacia kaj ŝtata juro de tiu tempo. Krome, al Litovio en oktobro 1939 estis redonitaj la urbo Vilno kaj apuda areo, antaŭe estintaj parto de Pollando. La baltaj respublikoj en konsisto de USSR konservis siajn organojn de la potenco, lingvojn, havis reprezentadon en la sovetiaj superaj ŝtataj strukturoj.

Dum ĉiuj tiuj monatoj ne ĉesis nevidebla al ekstera rigardo diplomatia kaj milito-politika lukto, laboro de la spiona servo. En Moskvo oni estis komprenantaj, ke antaŭ oni estas la nepacigebla kaj kruela malamiko, ke la kaŝita milito kontraŭ la naziismo jam okazas. Kaj mankas iuj ajn fundamentoj por konsideri oficialajn deklarojn, formalajn protokolajn anoncojn de tiuj jaroj kiel pruvon de “amikeco” inter USSR kaj Germanio. Aktivajn komercajn kaj teknikajn kontaktojn USSR havis ne nur kun Germanio, sed ankaŭ kun aliaj landoj. Ĉe tio Hitler jen kaj jen penis engaĝi USSR en kontraŭstaron kontraŭ Britio, tamen la sovetia gvidantaro ne cedis al tiuj admonoj.

Lastan provon stimuli Sovetian Union al la komuna agado Hitler entreprenis dum la vizito de Molotov al Berlino en novembro 1940. Sed Molotov precize plenumis ordonojn de Stalin, sin limiginte per ĝeneralaj paroloj pri ideo de la germanoj riate aliĝon de USSR al la Pakto de Tri — unio de Germanio, Italio kaj Japanio — subskribita en septembro 1940 kaj direktita kontraŭ Britio kaj Usono. Ne hazarde jam la 17-an de novembro Molotov instrukciis la troviĝantan en Londono sovetian plenrajtan reprezentanton Ivan Majskij tiamaniere: “Por via orientiĝo... Nenu kontrakto en Berlino estis subskribita kaj ne estis planite tion fari. La afero en Berlino limiĝis je... interŝanĝo de opinioj... La germanoj kaj japanoj evidente tre volus puŝi nin direkte al la Persa golfo kaj Hindio. Ni rifuzis priparolon de tiu ĉi afero, ĉar opinias tiajn konsilojn flanke de Germanio malkonvenaj”. Kaj la 25-an de novembro la sovetia gvidantaro eĉ definitive metis tie la punkton: ĝi oficiale prezentis al Berlino neakcepteblajn por la nazioj kondiĉojn, inkluzive de foriro de la germanaj trupoj el Finnlando, kontrakto pri reciproka helpo inter USSR kaj Bulgario kaj kelkaj aliaj, tiel konscie ekskludinte por si iujn ajn eblecojn aliĝi al la Pakto. Tia pozicio fine fortigis la Führer en lia intenco komenci militon kontraŭ USSR. Kaj jam en decembro, forĵetinte flanken ĉiujn avertojn de siaj strategoj pri katastrofa danĝero de la milito je du frontoj, Hitler aprobis la planon “Barbarossa”. Li faris tion, komprenante ke nome Sovetia Unio estas la ĉefa forto, kiu kontraŭstaras lin en Eŭropo, kaj la venonta batalo en la oriento decidos la rezulton de la mondmilito. Kaj pri tio, ke la marŝo al Moskvo estos rapida kaj sukcesa, li estis konvinkita.

Kion mi volus speciale rimarkigi: la okcidentaj landoj fakte konsentis tiam pri la sovetiaj agoj, agnoskis strebon de Sovetia Unio garantii sian sekurecon. Tiel ankoraŭ la 1-an de oktobro 1939 estinta en tiu momento la ĉefo de la brita Admiraltejo Winston Churchill en elpaŝo ĉe radio diris: “Rusio realigas malvarman politikon de propraj interesoj... Por defendo de Rusio de la naizia danĝero klare necesis, ke la rusaj armeoj staru sur tiu ĉi linio [la nova okcidenta limo]”. La 4-an de oktobro 1939 en la Ĉambro de Lordoj ministro pri eksteraj aferoj de Britio Edward Halifax deklaris: “...Necesas memorigi, ke la agoj de la sovetia registaro konsistis en transloko de la landlimo fakte ĝis tiu linio, kiu estis rekomendita dum la Versajla konferenco de lordo Curzon... Mi nur prezentas historiajn faktojn kaj opinias ke ili estas nediskuteblaj”. La konata brita politika kaj ŝtata aganto David Lloyd George substrekis: “La rusaj armeoj okupis teritoriojn, kiuj ne estas polaj kaj kiuj estis perforte okupitaj de Pollando post la Unua mondmilito... Estus ago de la krima frenezo starigi la rusan antaŭeniĝon sur la saman tabulon kun la antaŭeniĝo de la germanoj”.

Kaj en neformalaj konversacioj kun sovetia plenrajta reprezentanto Ivan Majskij anglaj altrangaj politikistoj kaj diplomatoj diris pli sincere. Vic-ministro pri eksteraj aferoj de Britio Rab Butler la 17-an de oktobro 1939 kundividis: “...En anglaj registaraj rondoj oni opinias, ke ne eblos eĉ paroli pri redono al Pollando de Okcidentaj Ukrainio kaj Belorusio. Se eblus krei la etnan Pollandon de modesta grandeco kun garantioj de ne nur USSR kaj Germanio, sed ankaŭ de Anglio kaj Francio, do la brita registaro konsiderus sin sufiĉe kontentigita”. La 27-an de oktobro 1939 la ĉefa konsilisto de Neville Chamberlain, Horace Wilson diris: “Pollando devas... esti restarigita kiel memstara ŝtato sur sia etnografia bazo, sed sen Okcidenta Ukrainio kaj Belorusio”.

Rimarkindas, ke dum tiuj konversacioj estis sondata grundo ankaŭ por plibonigo de la sovetio-britaj rilatoj. Tiuj ĉi kontaktoj grandparte kreis fundamenton de la venonta alianco kaj la kontraŭ-Hitlera koalicio. Inter respondecaj longvidaj politikistoj elstaris Winston Churchill, kiu malgraŭ certa antipatio al USSR, eĉ pli frue subtenis kunlaboron kun ĝi. Ankoraŭ en majo 1939 en la Ĉambro de Komunuloj li deklaris: “Ni trafos mortan danĝeron, se ne sukcesos krei grandegan union kontraŭ la agreso. Estus grandega stulteco, se ni rifuzus naturan kunlaboron kun Sovetia Rusio”. Kaj jam post la komenco de la batalado en Eŭropo — en renkontiĝo kun Ivan Majskij la 6-an de oktobro 1939 — li konfidence diris: “...Inter Britio kaj USSR mankas iuj seriozaj kontraŭdiroj, kaj do mankas fundamentoj por streĉaj kaj malkontentigaj rilatoj. La brita registaro... volus evoluigi... komercajn rilatojn. Ĝi pretus ankaŭ priparoli diversajn aliajn rimedojn, kapablajn kontribui al plibonigo de la rilatoj”.

La Dua mondmilito ne okazis en unu horo, nek komenciĝis neatendite, subite. Kaj la agreso de Germanio kontraŭ Pollando ne estis subita. Ĝi estis rezulto de multaj tendencoj kaj faktoroj en la monda politiko de tiu periodo. Ĉiuj antaŭmilitaj eventoj viciĝis en unu fatala ĉeno. Sed sendube la ĉefa kio antaŭdestinis la plej grandan tragedion en la historio de la homaro, estis la ŝtata egoismo, malkuraĝo, pardonemo de la fortiĝanta agresanto, malpreteco de la politikaj elitoj al serĉado de komporomiso.

Do estus malhoneste aserti, ke dutaga vizito al Moskvo de la nazia ministro pri eksteraj aferoj Ribbentrop estis la ĉefa kaŭzo, naskinta la Duan mondmiliton. Ĉiuj gvidantaj landoj en tiu aŭ alia grado portas sian parton de la kulpo pri ĝia komenco. Ĉiu el ili faris nekorekteblajn erarojn, memfide opiniante, ke eblas superruzi la aliajn, garantii al si unuflankajn avantaĝojn aŭ resti for de la proksimiĝanta tutmonda katastrofo. Kaj tiun mallongvidecon, rifuzon de la kreado de la sistmeo de la kolektiva sekureco oni devis pagi per milionoj da vivoj, kolosaj perdoj.

Mi skribas pri tio sen plej eta intenco preni al mi rolon de juĝisto, iun akuzi aŭ pravigi, des pli iniciati plian ŝtupon de la internacia informa kontraŭstaro sur la historia kampo, kiu povas konfrontigi inter si la ŝtatojn kaj popolojn. Mi opinias, ke pri serĉado de prudentaj pritaksoj de la pasintaj eventoj devas okupiĝi la akademia scienco kun vasta reprezentado de la aŭtoritataj sciencistoj el diversaj landoj. Ni ĉiuj bezonas veron kaj objektivecon. De mia flanko mi ĉiam alvokis kaj alvokas kolegojn al kvieta, malferma, konfidema dialogo, al memkritika, senantaŭjuĝa rigardo al la komuna pasinteco. Tia aliro ebligos ne ripeti faritajn tiam erarojn kaj garantii pacan kaj bonstatan evoluon por longaj sekvontaj jaroj.

La efektiva divido de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio laŭ la Pakto pri paco kaj landlimoj de la 28-a de septembro 1939.

Tamen multaj niaj partneroj ankoraŭ ne pretas al komuna laboro. Kontraŭe, sekvante siajn celojn, ili kreskigas kontraŭ nia lando nombron kaj skalon de informaj atakoj, volas igi pravigi sin, sperti kulposenton, aprobas komplete hipokritajn politikigitajn deklaraciojn. Tiel ekzemple la aprobita la 19-an de septembro 2019 de la Eŭropa parlamento rezolucio “Pri graveco de konservado de la historia memoro por la estonteco de Eŭropo”, rekte akuzis USSR — kune kun la Nazia Germanio — pri la eko de la Dua mondmilito. Kompreneble iuj ajn mencioj pri la Munkeno tie mankas.

Mi opinias, ke similaj “paperoj”, mi ne povas nomi tiun ĉi rezolucion dokumento, ĉe sia evidenta kalkulo pri skandalo portas realajn danĝerajn minacojn. Ja ĝin aprobis sufiĉe estimata organo. Kaj kion ĝi montris? Kiom ajn tio ne estus domaĝe, sed — konscian politikon pri detruado de la postmilita mondaranĝo, kies kreado estis la afero de honoro kaj respondeco de la landoj, kelkaj reprezentantoj de kiuj voĉdonis hodiaŭ por tiu ĉi mensoga deklaracio. Kaj tiamaniere ili levis la manon kontraŭ la konkludoj de la Nurenberga tribunalo, kontraŭ klopodoj de la monda komunumo, kreinta post la venka 1945-a jaro universalajn internaciajn instituciojn. Mi memorigas rilate al tio, ke la procezo mem de la eŭropa integrado, kadre de kiu estis kreitaj respektivaj strukturoj, inkluzive de la Eŭropa parlamento, iĝis ebla nur danke al lecionoj, eltiritaj el la pasinteco, ĝiaj klaraj juraj kaj politikaj pritaksoj. Kaj tiuj, kiuj konscie dubigas tiun ĉi interkonsenton, detruas la fundamentojn de la tuta postmilita Eŭropo.

Krom minaco al la fundamentaj principoj de la monda ordo, haveblas ĉi tie ankaŭ morala, etika flanko. Mokado, humiligado de la memoro estas malhonoro. La malhonoro povas esti intenca, hipokrita, sufiĉe konscia, kiam en deklaroj pri la 75-a datreveno de la fino de la Dua mondmilito estas listigataj ĉiuj partoprenintoj de la kontraŭ-Hitlera koalicio, krom USSR. La malhonoro povas esti malkuraĝa, kiam oni detruas monumentojn, starigitajn omaĝe al batalantoj kontraŭ la naziismo, pravigante la hontindajn agojn per falsaj sloganoj pri lukto kontraŭ nedezirinda ideologio kaj kvazaŭa okupacio. La malhonoro povas esti sangoverŝa, kiam tiujn, kiuj elpaŝas kontraŭ la novnazioj kaj heredantoj de la banderanoj, oni murdas kaj bruligas. Mi ripetas, la malhonoro rivelas sin diversmaniere, sed pro tio ĝi ne ĉesas esti abomena.

Forgeso de la lecionoj de la historio neeviteble sekvigas pezan pagon. Ni estos firme defendantaj la veron, bazitan sur la dokumente konfirmitaj historiaj faktoj, daŭrigos honeste kaj senpartie rakonti pri la eventoj de la Dua mondmilito. Tion interalie celas grandskala projekto pri kreado en Rusio de la grandega kolekto de arkivaj dokumentoj, kinaj kaj fotaj materialoj pri la historio de la Dua mondmilito, la antaŭmilita periodo.

Tia laboro jam okazas. Multajn novajn, antaŭnelonge trovitajn, malsekretigitajn materialojn mi uzis dum pretigado de tiu ĉi artikolo. Kaj pro tio mi povas respondece deklari, ke ne ekzistas arkivaj dokumentoj, kiuj konfirmus la version pri intenco de USSR komenci preventan militon kontraŭ Germanio. Jes, la sovetia milita gvidantaro sekvis doktrinon, ke kaze de la agreso la Ruĝa Armeo rapide rebatos la malamikon, transiros al ofensivo kaj estos militanta en teritorio de la malamiko. Tamen tiaj strategiaj planoj tute ne signifis intencon la unuaj ataki Germanion.

Certe hodiaŭ je dispono de la historiistoj estas dokumentoj de la milita planado, direktivoj de la sovetia kaj germana staboj. Finfine, ni scias kiel efektive evoluis la eventoj. De sur alteco de tiu ĉi scio multaj pripensas agojn, erarojn, miskalkulojn de la milito-politika gvidantaro de la lando. Mi diros rilate al tio nur unu aferon: kune kun grandega fluo de diversaj misinformoj la sovetiaj gvidantoj ricevadis ankau realajn informojn pri la preparanta agreso de la nazioj. Kaj en la antaumilitaj monatoj ili entreprenis paŝojn, direktitajn al altigo de batalpreteco de la lando, inkluzive de kaŝita rekrutado de la parto de la potencialaj rekrutoj por trejnado, relokado de la trupoj kaj rezervoj el internaj militdistriktoj al la okcidentaj landlimoj.

La milito ne estis subita, oni atendis ĝin, oni estis preparantaj sin al ĝi. Sed la bato de la nazioj havis vere senprecedencan en la historio detruan povon. La 22-an de junio 1941 Sovetia Unio alfrontis la plej fortan, mobilizitan kaj trejnitan armeon de la mondo, por kiu laboris la industria, ekonomia, milita potencialo de la preskaŭ tuta Eŭropo. En tiu ĉi mortiga invado partoprenis ne nur Wehrmacht, sed ankaŭ satelitoj de Germanio, militaj unuoj de pluraj aliaj ŝtatoj de la eŭropa kontinento.

La pezegaj militaj malvenkoj de la 1941-a jaro metis la landon rande de katastrofo. Restarigi batalpretecon, regeblon oni devis per ekstremaj metodoj, la totala mobilizado, streĉiĝo de ĉiuj fortoj de la ŝtato kaj la popolo. Jam somere de la 41-a jaro sub pafado de la malamiko komenciĝis evakuado al oriento de la lando de milionoj da civitanoj, centoj da fabrikoj kaj produktejoj. En plej mallongan tempon en la ariero estis aranĝita fabrikado de la armiloj kaj munucioj, kiuj ekvenis al la fronto en la unuan militan vintron, kaj ĝis la 1943-a jaro estis superitaj indicoj de la militfabrikado de Germanio kaj ĝiaj aliancanoj. En unu jaron kaj duonon la sovetianoj faris tion, kio ŝajnis neebla, kaj en la fronto, kaj en la ariero. Kaj ĝis nun malfacilas konscii, kompreni, imagi, kiajn neimageblajn penojn, kuraĝon, abnegacion postulis tiuj ĉi grandegaj atingoj.

Kontraŭ la povega, abunde armita, malvarmsanga okupacia maŝino de la nazioj leviĝis la giganta forto de la sovetia socio, unuigita per strebo defendi la gepatran teron, venĝi al la malamiko, rompinta, distretinta la pacan vivon, ĝiajn planojn kaj esperojn.

Krozŝipo "Kirov" ŝirmata de fumnebulo. Aŭgusto 1941.

Certe dum la periodo de tiu ĉi terura, sangoverŝa milito iujn homojn ekregis timo, embaraso, despero. Foje okazis perfido kaj dizerto. Memorigis pri si kruelaj fendiĝoj, naskitaj de la revolucio kaj la Enlanda milito, nihilismo, humiliga traktado de la naciaj historio, tradicioj, kredo, kiujn penis trudi la bolŝevistoj, speciale en la unuaj jaroj post la enpotenciĝo. Sed la komuna humoro de la sovetiaj civitanoj kaj de niaj sampatrujanoj, troviĝintaj eksterlande, estis alia — defendi, savi la Patrujon. Tio estis la vera, nedetenbla impeto. Homoj serĉis apogon en la veraj patriotaj valoroj.

La naziaj “strategoj” estis konvinkitaj, ke la grandegan pluretnan ŝtaton eblos facile submeti. Oni kalkulis, ke la subita milito, ĝia senkompateco kaj neelteneblaj malfacilaĵoj neeviteble akrigos la interetnajn rilatojn kaj la landon eblos dispecigi je partojn. Hitler rekte deklaris: “Nia politiko rilate la popolojn, loĝantajn en la vastaj areoj de Rusio, devas konsisti en stimulado de iuj ajn formoj de malkonsentoj kaj fendiĝo”.

Sed ekde la unuaj tagoj iĝis klare, ke tiu ĉi plano de la nazioj fiaskis. La Brestan fortikaĵon ĝis lasta sangoguto defendis batalantoj de pli ol tridek etnoj. Dum la tuta daŭro de la milito — kaj en grandaj decidaj bataloj, kaj en defendo de ĉiu avangarda tereno, ĉiu metro de la gepatra tero — ni vidas ekzemplojn de tia unueco.

Por milionoj da evakuitoj gepatra hejmo iĝis Volgio kaj Uralo, Siberio kaj Fora Oriento, respublikoj de Meza Azio kaj Transkaŭkazio. Iliaj loĝantoj kundividis la lastan, subtenadis per ĉio laŭeble. Amikeco de la popoloj, ilia reciproka helpo iĝis por la malamiko vera nevenkebla fortikaĵo.

En la frakaso de la naziismo — kion ajn oni klopodu nun pruvi — la ĉefan, decidan kontribuon faris Sovetia Unio, la Ruĝa Armeo. Herooj, kiuj ĝis la fino batalis ĉirkaŭitaj ĉe Bjalistoko kaj Mahilovo, Umano kaj Kievo, Vjazmo kaj Ĥarkovo. Ili iris al atako ĉe Moskvo kaj Stalingrado, Sebastopolo kaj Odeso, Kursko kaj Smolensko. Ili liberigadis Varsovion, Beogradon, Vienon kaj Pragon. Ili sturmis Kenigsbergon kaj Berlinon.

Ni defendas la veran, ne glatigitan aŭ lakitan, veron pri la milito. Tiun popolan, homan veron — severan, amaran kaj senkompatan — grandparte transdonis al ni verkistoj kaj poetoj, trairintaj pafadon kaj inferon de frontaj elprovoj. Por mia, same kiel por la aliaj, generacioj, iliaj honestaj, profundaj noveloj, romanoj, akresona “leŭtenanta prozo” kaj poemoj por ĉiam lasis spuron en la animo, iĝis testamento — estimi la veteranojn, farintajn por la Venko ĉion, kion ili povis, memori pri tiuj, kiuj restis sur la batalkampoj.

Kaj hodiaŭ ŝokas simplaj kaj grandegaj laŭ sia esenco alineoj de la poemo de Aleksandr Tvardovskij “Mi estas mortigita ĉe Rĵevo...”, dediĉita al partoprenintoj de la sangoverŝa batalo de la Granda Patriota milito en la centra parto de la sovetio-germana fronto. Nur dum la bataloj ĉe la urbo Rĵevo kaj Rĵeva elstaraĵo de oktobro 1941 ĝis marto 1943 la Ruĝa Armeo perdis, inkluzive de vunditoj kaj malaperintoj, 1 milionon 342 milojn 888 homojn. Mi nomas tiujn, kolektitajn el arkivaj fontoj, terurajn, tragikajn, ankoraŭ eĉ proksime ne kompletajn ciferojn — unuafoje, pagante tributon de la memoro al la heroaĵo de la konataj kaj nekonataj herooj, pri kiuj en la postmilitaj jaroj pro diversaj kialoj oni parolis malestime, maljuste malmulte aŭ tute silentis.

Mi citu plian dokumenton. Tio estas raporto de la Internacia Komisiono pri Reparacioj de Germanio subestre de Ivan Majskij, preparita en februaro 1945. Inter la taskoj de la komisiono estis difini formulon, laŭ kiu la venkita Germanio devos rekompenci la damaĝon al la landoj-venkintoj. La komisiono venis al la jena konkludo: “Nombro de elspezitaj de Germanio en la sovetia fronto homo-tagoj superas la saman nombron en ĉiuj aliaj aliancanaj frontoj almenaŭ 10-oble. La sovetia fronto altiris ankaŭ kvar el kvin germanaj tankoj kaj ĉirkaŭ du trionojn de la germanaj aviadiloj”. Sume al USSR apartenis ĉirkaŭ 75 procentoj de ĉiuj militpovoj de la kontraŭ-Hitlera koalicio. La Ruĝa Armeo en la jaroj de la milito “muelis” 626 diviziojn de la landoj de la “akso”, el kiuj 508 — germanaj.

La 28-an de aprilo 1942 Roosevelt en sia alparolo al la usona nacio deklaris: “La rusaj trupoj ekstermis kaj plu ekstermas pli da vivaj fortoj, aviadiloj, tankoj kaj kanonoj de nia komuna malamiko ol ĉiuj aliaj unuiĝintaj nacioj kune”. Churchill en sia mesaĝo al Stalin la 27-an de septembro 1944 skribis, ke “nome la rusa armeo elŝiris intestojn de la germana milita maŝino...”.

Tia pritakso trovis reagon en la tuta mondo. Ĉar en tiuj ĉi vortoj estas tiu grandga vero, kiun neniu pridubis. Preskaŭ 27 milionoj da sovetiaj civitanoj pereis en la frontoj, en la germana kaptiteco, mortis pro la malsatego kaj bombardado, en getoj kaj fornoj de la nazioj mortotendaroj. USSR perdis ĉiun sepan el siaj civitanoj, Britio — unu el 127, kaj Usono — unu el 320 homoj. Bedaŭrinde tiu nombro de pezegaj, nekompenseblaj perdoj de Sovetia Unio estas ne definitiva. Necesos daŭrigi skrupulan laboron pri restarigo de la nomoj kaj sortoj de ĉiuj pereintaj batalantoj de la Ruĝa Armeo, partizanoj, subteranoj, militkaptitoj kaj malliberuloj de koncentrejoj, pacaj civiluloj, ekstermitaj de punsoldatoj. Tio estas nia devo. Kaj ĉi tie speciala rolo apartenas al la partoprenintoj de la serĉista movado, milito-patriotaj kaj volontulaj unuiĝoj, tiaj projektoj kiel la elektronika datumbazo “Memoro de la popolo”, bazita sur la arkivaj dokumentoj. Kaj certe en plenumado de tiu ĝenerala humanitara tasko necesas proksima internacia kunlaboro.

Surŝipigo de britaj tankoj sendotaj al Sovetunio. Oktobro 1941.

Al la venko kondukis penoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, kiuj luktis kontraŭ la komuna malamiko. La brita armeo defendis sian patrujon de invado, militis kontraŭ la nazioj kaj iliaj satelitoj en la Mediteranea maro, en Nord-Afriko. La usonaj kaj britaj trupoj estis liberigantaj Italion, malfermantaj la Duan fronton. Usono faris fortegajn, frakasajn batojn kontraŭ la agresinto en la Pacifiko. Ni memoras kolosajn oferojn de la ĉina popolo kaj ĝian grandegan rolon en la frakaso de la japanaj militistoj. Ni ne forgesos la batalantojn de la “Libera Francio”, kiuj ne agnoskis la malhonoran kapitulacon kaj daŭrigis lukton kontraŭ la nazioj.

Ni ankaŭ estos ĉiam dankemaj pro la helpo, kiun faris la aliancanoj, provizante la Ruĝan Armeon per municioj, krudaĵoj, nutraĵoj, tekniko. Kaj ĝi estis signifa — ĉirkaŭ sep procentoj de la komuna volumeno de la milita produktado de Sovetia Unio.

Nukleo de la kontraŭ-Hitlera koalicio komencis formiĝi tuj post la atako kontraŭ Sovetia Unio, kiam Usono kaj Britio sendispute subtenis ĝin en la lukto kontraŭ la hitlera Germanio. Dum la Teherana konferenco de la 1943-a jaro Stalin, Roosevelt kaj Churchill formis la aliancon de la ŝtategoj, interkonsentis pri ellaborado de la koalicia diplomatio, komuna strategio en la lukto kontraŭ la komuna morta danĝero. La gvidantoj de la Granda Triopo havis klaran komprenon, ke unuiĝo de la industriaj, resursaj kaj militaj potencialoj de USSR, Usono, Britio kreos nediskuteblan avantaĝon antaŭ la malamiko.

Sovetia Unio plenforte plenumadis siajn sindevigojn rilate la aliancanojn, ĉiam etendis la helpomanon. Tiel per la grandskala operaco “Bagration” en Belorusio la Ruĝa Armeo subtenis surbordiĝon de la anglo-usonaj trupoj en Normandio. En januaro 1945, atinginte Odron, niaj batalantoj fiaskigis la lastan povan ofensivon de Wehrmacht en la Ardenoj. Kaj tri monatojn post la venko super Germanio, USSR laŭe al la Jalta interkonsento deklaris militon kontraŭ Japanio kaj venkis la milionkapan Kwantung-armeon.

Ankoraŭ en julio 1941 la sovetia gvidantaro deklaris, ke “celo de la milito kontraŭ la faŝismaj subpremantoj estas ne nur likvido de la minaco, ekpendinta super nia lando, sed ankaŭ helpo al ĉiuj popoloj de Eŭropo, ĝemantaj sub la jugo de la germana faŝismo”. Ĝis la mezo de 1944 la malamiko estis forpelita de la preskaŭ tuta sovetia teritorio. Sed ĝin necesis finbati en ĝia kuŝejo. Kaj la Ruĝa Armeo komencis liberigan mision en Eŭropo, savis de la ekstermado kaj sklavigado, de la teruro de Holokaŭsto tutajn popolojn. Ĝi savis koste de vivoj de centoj da miloj da sovetiaj soldatoj.

Gravas ankaŭ ne forgesi pri tiu granda materiala helpo, kiun USSR donis al la liberigitaj landoj por likvidado de minaco de malsatego, pri rekonstruado de la ekonomio kaj infrastrukturo. Ĝi faris tion en la tempo, kiam en miloj da verstoj de Bresto ĝis Moskvo kaj Volgo etendiĝis sole cindrejoj. Tiel ekzemple en majo 1945 la registaro de Aŭstrio sin turnis kun peto al USSR helpi pri nutraĵoj, ĉar ĝi “ne sciis kiel nutri sian loĝantaron sekvontajn sep semajnojn, ĝis la nova rikolto”. Konsenton de la sovetia gvidantaro sendi nutraĵojn la ŝtata kanceliero de la provizora registaro de Aŭstria respubliko Karl Renner karakterizis kiel “savan agon...”, kiun “la aŭstroj neniam forgesos”.

La aliancanoj kune establis la Internacian Militan Tribunalon, destinitan puni la naziajn politikajn kaj militajn krimulojn. En ĝiaj decidoj estis donita klara jura kvalifiko de tiaj krimoj kontraŭ la homeco kiel genocido, etnaj kaj religiaj purigadoj, antisemitismo kaj ksenofobio. Rekte kaj nedusence la Nurenberga tribunalo kondamnis kaj helpanojn de la nazioj, kunlaborulojn de diversaj tipoj.

Tiu malhonora fenomeno okazis en ĉiuj ŝtatoj de Eŭropo. Tiaj “agantoj” kiel Pétain, Quisling, Vlasov, Bandera, iliaj asistantoj kaj sekvantoj, kvankam vestiĝis en la vestoj de luktantoj por la nacia sendependeco aŭ libereco de komunismo, estas perfiduloj kaj ekzekutistoj. En senhomeco ili ofte superadis siajn mastrojn. Penante esti laŭdataj, kadre de specialaj pungrupoj ili volonte plenumadis la plej kanibalajn ordonojn. Faro de iliaj sangomakulitaj manoj — mortpafadoj en Babij Jar, la Volinia masakro, la bruligita Ĥatin, agoj pri ekstermado de la judoj en Litovio kaj Latvio.

Polaj viktimoj de la Volinia masakro fare de la Ukraina Ribela Armeo.

Kaj hodiaŭ nia pozicio restas senŝanĝa: por krimaj agoj de la helpantoj de la nazioj ne povas esti pravigo, por ili ne ekzistas tempolimo. Do elvokas malkomprenon, kiam en iuj landoj tiuj, kiuj makulis sin per kunlaboro kun la nazioj, subite estas egaligataj al la veteranoj de la Dua mondmilito. Mi konsideras ne allasebla meti egalsignon inter la liberigantoj kaj la okupaciantoj. Kaj heroigon de la helpantoj de la nazioj mi povas trakti nur kiel perfidon de la memoro de niaj patroj kaj avoj. La perfidon de tiuj idealoj, kiuj unigis la popolojn en la lukto kontraŭ la naziismo.

Tiam antaŭ la gvidantoj de USSR, Usono kaj Britio staris sen troigo historia tasko. Stalin, Roosevelt kaj Churchill reprezentis landojn kun malsamaj ideologioj, ŝtataj streboj, interesoj, kulturoj, sed ili montris grandegan politikan volon, leviĝis super kontraŭdiroj kaj preferoj kaj metis en la plej gravan lokon la verajn interesojn de la mondo. Rezulte de tio ili sukcesis atingi interkonsenton kaj fari decidojn, de kiuj gajnis la tuta homaro. La ŝtategoj-venkintoj lasis por ni sistemon, kiu iĝis kvintesenco de intelektaj kaj politikaj serĉadoj de kelkaj jarcentoj. Serio da konferencoj — la Teherana, Jalta, San-Franciska, Pocdama — metis fundamenton de tio, ke la mondo jam 75 jarojn, malgraŭ akregaj kontraŭdiroj, vivas sen la tutmonda milito.

La historia reviziismo, kies elmontrojn ni observas nun en la Okcidento, kaj precipe rilate la temon de la Dua mondmilito kaj ĝiaj rezultoj, estas danĝera pro tio, ke ĝi krude, cinike distordas komprenon de la principoj de la paca evoluo, ellaboritaj en la 1945-a jaro de la Jalta kaj San-Franciska konferencoj. La ĉefa historia atingo de la Jalto kaj de aliaj decidoj de tiu tempo konsistas en konsento krei mekanismon, kiu ebligus al la gvidantaj ŝtategoj resti kadre de diplomatio dum solvado de aperantaj inter ili kontraŭdiroj.

La 20-a jarcento alportis totalajn kaj universalajn mondajn konfliktojn kaj en la 1945-a jaro sur arenon eliris ankaŭ la nuklea armilo, kapabla fizike neniigi la Teron. Alivorte reguligado de la diskutoj per perfortaj metodoj iĝis ekstreme danĝera. Kaj la venkintoj en la Dua mondmilito tion komprenis. Ili komprenis kaj konsciis propran respondecon antaŭ la homaro.

La bedaŭrindan sperton de la Ligo de Nacioj oni memoris en la 1945-a. Strukturo de la Konsilio pri Sekureco de UN estis ellaborita tiamaniere por fari garantiojn de paco maksimume konkretaj kaj efikaj. Tiel aperis la institucio de la konstantaj anoj de la Konsilio pri Sekureco kaj vetorajto kiel ilia privilegio kaj respondeco.

Kio estas la vetorajto en la Konsilio pri Sekureco de UN? Rekte dirite, tio estas la sola racia alternativo de la rekta konfrontiĝo de la plej grandaj landoj. Tio estas deklaro de unu el la kvn ŝtategoj, ke tiu aŭ alia decido por ĝi estas neakceptebla, kontraŭas ĝiajn interesojn kaj imagojn pri ĝusta aliro. Kaj la aliaj landoj, eĉ se ili makonsentas pri tio, akceptas tian pozicion kiel realon, rezignante je la provoj realigi siajn unuflankajn strebojn. Do tiel aŭ aliel, sed necesas serĉi kompromisojn.

Nova tutmonda kontraŭstaro komenciĝis preskaŭ tuj post la fino de la Dua mondmilito kaj havis foje tre streĉan karakteron. Kaj tio ke la malvarma milito ne transformiĝis je la tria mondmilito, konvinke pruvas efikecon de la interkonsentoj, faritaj de la Granda Triopo. Kondutreguloj, interkonsentitaj dum la kreado de UN, ebligis poste minimumigi riskojn kaj teni la kontraŭstaron sub kontrolo.

Kunvenejo de la Konsilio pri Sekureco de UN.

Certe ni vidas ke la sistemo de UN funkcias nun streĉe kaj ne tiom efike, kiel ĝi povus. Sed sian ĉefan funkcion UN plu plenumas. La agadprincipoj de la Konsilio pri Sekureco de UN estas unika mekanismo de preventado de granda milito aŭ tutmonda konflikto.

Aperantaj sufiĉe ofte en lastaj jaroj alvokoj nuligi la vetorajton, nuligi specialajn eblecojn de la konstantaj anoj de la Konsilio pri Sekureco, efektive estas senrespondecaj. Ja se tio okazos, la Unuiĝintaj Nacioj fakte transformiĝos je la menciita Ligo de Nacioj — kunveno por malplenaj interparoloj, sena je iuj ajn leviloj por influi la mondajn procezojn; kiel ĉio finiĝis, estas bone konate. Nome pro tio la ŝtategoj-venkintoj aliris formadon de la nova sistemo de la monda ordo kun ekstrema seriozeco por ne ripeti erarojn de la ataŭuloj.

La kreado de la nuntempa sistemo de la internaciaj rilatoj estas unu el plej gravaj rezultoj de la Dua mondmilito. Eĉ la plej nepacigeblaj kontraŭdiroj — la geopolitikaj, ideologiaj, ekonomiaj — ne malhelpas trovi formojn de la paca kunekzistado kaj interagado, se por tio haveblas deziro kaj volo. Hodiaŭ la mondo travivas ne tre trankvilajn tempojn. Ŝanĝiĝas ĉio: de la tutmonda dispozicio de la fortoj kaj influo ĝis la socialaj, ekonomiaj kaj teknologiaj fundamentoj de la vivo de la socioj, ŝtatoj, eĉ kontinentoj. En la pasintaj epokoj ŝanĝoj de tia skalo fakte neniam okazis sen grandaj militaj konfliktoj, sen povbatalo por konstruado de nova tutmonda ĥierarĥio. Danke al saĝeco kaj longvideco de la politikaj agantoj de la aliancanaj ŝtategoj oni sukcesis krei la sistemon, kiu detenas de ekstremaj elmontroj de tia objektiva, historie propra al la monda evoluo konkurado.

Nia devo — de ĉiuj tiuj, kiuj prenas sur sin politikan respondecon, unuavice de reprezentantoj de la ŝtategoj-venkintoj en la Dua mondmilito estas garantii, ke tiu ĉi sistemo konserviĝu kaj perfektiĝu. Hodiaŭ, same kiel en la 1945-a jaro, gravas montri la politikan volon kaj kune priparoli la estontecon. Niaj kolegoj — sinjoroj Xí Jìnpíng, Macron, Trump, Johnson — subtenis la proponitan rusian iniciaton aranĝi renkontiĝon de la gvidantoj de la kvin nukleaj ŝtatoj — konstantaj membroj de la Konsilio pri Sekureco. Ni dankas ilin pro tio kaj kalkulas, ke tia ĉeesta renkontiĝo povo okazi ĉe la unua ebleco.

Kia ni vidas agendon de la venonta pintkunveno? Unuavice, laŭ nia opinio, necesas priparoli paŝojn pri evoluigo de kolektivaj principoj en la mondaj aferoj, sincere priparoli la demandojn de packonservado, fortikigo de la tutmonda kaj regiona sekurecoj, kontrolado de la strategiaj armiloj, komunaj klopodoj pri kontraŭstaro al terorismo, ekstremismo, aliaj aktualaj defioj kaj minacoj.

Aparta temo de la agendo de la pintkunveno estas situacio en la tutmonda ekonomio, unuavice superado de la ekonomia krizo, kaŭzita de la pandemio de la kronviruso. Niaj landoj aplikas senprecedencajn rimedojn por protektado de sano kaj vivo de la homoj, subteno de la civitanoj, okazintaj en malfacila viva situacio. Sed kiom pezaj estos sekvoj de la pandemio, kiom rapide la tutmonda ekonomio superos la recesion — tio dependas de nia kapablo labori kune kaj interkonsente, kiel veraj partneroj. Des pli ne allaseblas transformi la ekonomion je instrumento de premado kaj kontraŭstarado. Inter aktualaj temoj estas la protektado de natura medio kaj lukto kontraŭ ŝanĝo de la klimato, kaj ankaŭ garantiado de sekureco de la tutmonda informa spaco.

La proponata de Rusio agendo de la venonta pintkunveno de la “kvinopo” estas escepte grava kaj aktuala same por niaj landoj kaj por la tuta mondo. Kaj laŭ ĉiuj punktoj ni havas konkretajn ideojn kaj iniciatojn.

Ne povas esti duboj, ke la pintkunveno de Rusio, Ĉinio, Francio, Usono kaj Britio ludos gravan rolon en serĉado de komunaj respondoj al nuntempaj defioj kaj minacoj kaj montros komunan fidelecon al la spirito de la alianceco, al tiuj altaj humanismaj idealoj kaj valoroj, por kiuj ŝultron ĉe ŝultro batalis niaj patroj kaj avoj.

Sin apogante sur la komunan historian memoron, ni povas kaj devas fidi unu al alia. Tio servos kiel fortika bazo por sukcesaj intertraktoj kaj interkonsentitaj agoj por fortikigo de stabileco kaj sekureco sur la planedo, por prospero kaj bonfarto de ĉiuj ŝtatoj. Sen troigo, en tio konsistas niaj komunaj devo kaj respondecoj antaŭ la tuta mondo, antaŭ la nuntempa kaj estonta generacioj.

Fontoj[redakti]