Sekve de interpuŝiĝoj en Odeso pereis 46 homoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 3-a de majo 2014

La tendaro de porrusiaj aktivuloj en Kulikova kampo.

La 2-an de majo 46 homoj pereis en Odeso (Ukrainio) sekve de interpuŝiĝoj inter la subtenantoj kaj oponantoj de la nuna kieva registaro.

La stratbatalo komenciĝis dumtage en la Sobornaja placo (Katedrala placo), kie kolektiĝis zelotoj de la futbalteamoj “Ĉernomorec” (Odeso) kaj “Metalist” (Ĥarkiv). Alvenis ankaŭ aliaj urbanoj, aktivuloj de la Dekstra Sektoro, de la “Memdefendo”, majdananoj. Ili planis aranĝi marŝon “Por unueco de Ukrainio” al la Centra Parko de Kulturo kaj Ripozo de Taraso Ŝevĉenko, kie estis okazonta la maĉo. Renkonte al ili iris aktivuloj de la organizaĵo “Kulikova kampo”, kiuj subtenas la federaciigon de la lando. Komenciĝis interbatalo, en kiu estis uzataj ŝtonoj, batiloj kaj brulboteloj.

Post la kvarhora interbatiĝo la “majdananoj” alvenis al la Kulikova kampo kaj bruligis la opozician tendaron. Opoziciuloj fuĝis de tie al la Domo de Sindikatoj kaj de tie atakis la “majdananojn”. Brulbotelo bruligis la konstruaĵon kaj kelkaj etaĝoj ekbrulis. Homoj saltis el fenestroj kaj kelkaj pro tio pereis. Plejmulto sufokiĝis pro karbondioksido. La stratbatalo daŭris en la Kulikova kampo.

Laŭ la datumoj de la provinca prokurorejo pereis 46 homoj. Al malsanulejoj turnis sin 174 homoj, el kiuj 25 estas en tre malbona stato. Entute estis vunditaj 200 homoj, inkluzive de 14 (laŭ la milico 22) milicanoj kaj 3 ĵurnalistoj.

Milico kaptis pli ol 150 aktivajn batalantojn kaj komencis 10 krimesplorojn. En la urbo estis deklarita tritaga funebro. La provizora prezidanto Aleksandro Turĉinov deklaris la tutnacian dutagan funebron honore al "herooj, kiuj pereis dum la kontraŭterorisma operaco, kaj al pereintoj dum la tragikaj eventoj en Odeso".

Fontoj