Venonta malsatego en okcidenta Afriko minacas 17 milionojn da homoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 5-a de aprilo 2020


Nova raporto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la nutrada situacio en 17 okcidentafrikaj landoj avertas ke pli ol 19 milionoj da homoj en tiu regiono ekmalsatos dum la venonta malfekunda sezono inter junio kaj septembro pro elĉerpotaj nutraĵrezervoj. Temas pri pliiĝo je 77 elcentoj kompare kun la pasinta jaro. La situacio ankoraŭ pli malboniĝos pro la pandemio de COVID-19.

La Monda Nutra Programo nomas senprecedenca tiun ĉi grandegan pliiĝon je la nombro da malsantantoj. Laŭ la raporto, tiuj kiuj alfrontas la plej grandan riskon logâs en la centra Sahela regiono, kiu konsistas el Burkino, Malio, kaj Nigero.

Laŭ Eric Branckaert, altranga analizisto pri vundebleco ĉe la Monda Nutra Programo, la malsekureco estas grava faktoro malantaŭ la humanitara krizo kiu trafas centran Sahelon. «La sekurecaj okazintaĵoj, plioftiĝintaj dum la pasintaj jaroj, daŭre pli oftas ĉi-jare. Ĉi tio kaŭzas gravan homan translokiĝon kaj migradon de enlandaj rifuĝintoj ... krome, oni devos kompreneble alfronti la venontan pandemion de COVID-19», li diris.

Branckaert rimarkigas ke la nutraĵa raporto ne priparolas la efikon de COVID-19 sur la nutra sekureco de tiu regiono.

Lia kolego Alexander Le Cuziat, altranga konsilisto pri regiona kriza preparado kaj helpo, diras ke COVID-19 verŝajne forte trafos la vivkondiĉojn de la tieaj homoj kaj minacos 12 milionojn da akre subnutrataj infanoj.

Unu ĉefa zorgo estas ke COVID-19 rompos la tutmondan provizoĉenon, kiu regas la importadon de nepraj provizaĵoj, inkluzive de kromaj nutraj varoj, kiujn oni bezonas por kuraci subnutritajn infanojn.

«Iuj el la plej grandaj firmaoj kaj, fakte, la ĉefaj tutmondaj provizantoj, troviĝas en landoj kiuj nuntempe multe malpli produktas pro striktaj kvarantenoj», diris Le Cuziat. «Multajn el la nutraj varoj oni produktas ekzemple en Barato kaj Francio, kie la fabrikoj estis devigitaj malpliigi sian produktadon aŭ fermiĝi. Ni tre malkvietiĝas pri tio».

La Monda Organizaĵo pri Sano raportis pli ol 6000 konfirmitajn kazojn en Afriko, kio minacas la malfortikajn sansistemojn en tiu kontinento. Ties plej nova raporto taksas la nombron da kazoj sole en Burkino je pli ol 260, inkluzive de 14 mortintoj.

La Monda Nutra Programo urĝe petas pli ol 208 milionojn da dolaroj por provizi 3 milionojn da homoj en centra Sahelo per vivsubtena helpo dum la venontaj ses monatoj.

Fontoj