Uzanto-Diskuto:RG72
Aldoni temonBonvenon!
[redakti]Saluton, RG72, bonvenon al Vikinovaĵoj | |||
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon aŭ | |||
Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian paĝon de uzanto la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}. | |||
Kiel skribi artikolon | Provejo | ||
Vikinovaĵoj bezonas vin | Fontoj de novaĵoj | ||
Helpu diskonigi la projekton! | Diskutejo | ||
[de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language. [es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue. [nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal. |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi AVRS 14:35, 26. Jan 2011 (UTC)
Interwiki
[redakti]Now we link news through Wikidata. See: d:Q17904929 for Okazis telefona interparolo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko pri la situacio en Ukrainio and d:Wikidata talk:Wikinews#instance of (P31). --sasha (krassotkin) 15:55, 4 Sep. 2014 (UTC)
- Sorry, I dont knew that it already functions in this project.--RG72 (diskuto) 15:58, 4 Sep. 2014 (UTC)
Pri ĉefnovaĵaj ŝablonoj
[redakti]Saluton kara RG72! Mi volus rimarki, ke post freŝigo de la ĉefnovaĵaj ŝablonoj, la cifero en la linio «id = » en la viki-kodo devus ĉiam korespondi al la cifero en la ŝablono-nomo. Alie, la ligiloj al redaktado fariĝas fuŝaj. Mi ne scias, ĉu ekzistas pli facila metodo ĝisdatigi la ŝablonojn ol permana redaktado de ĉiu ŝablono unuope. Aŭdrea (diskuto) 21:40, 14 sep. 2019 (UTC)
- Saluton kara! Ĉu? Ufff... Mi tute stultas pri teknikaj aferoj, do post longa serĉado trovis tiujn ŝablonojn kaj komprenis, ke sola vojo estas ĉiufoje ŝanĝi ĉiujn kvin ĉefnovaĵojn. Bedaŭrinde mankas nun spertuloj pri tio kaj administrantoj. Necesas restarigi la teamon kaj rearanĝi ĉion.
- Problemo estas ke la infrastrukturo pri (interalie) ŝablonoj kaj kodo ankoraŭ ne estas tralaborita kaj aŭtomatigita. Ĉu estas eble ekinteresi iun de Vikipedio? Ni bezonas minimume 3-4 aktivajn uzantojn por teni la paĝaron freŝa. Aŭdrea (diskuto) 20:17, 15 sep. 2019 (UTC)
- Vi pravas. Mi sugestas serĉi la interesitojn inter aktivuloj de Vikipedio, speciale inter kontribuantoj al la sekcio Aktualaĵoj. Fakte ĝi devas esti montrofenestro de Vikinovaĵoj.--RG72 (diskuto) 07:29, 16 sep. 2019 (UTC)
- Problemo estas ke la infrastrukturo pri (interalie) ŝablonoj kaj kodo ankoraŭ ne estas tralaborita kaj aŭtomatigita. Ĉu estas eble ekinteresi iun de Vikipedio? Ni bezonas minimume 3-4 aktivajn uzantojn por teni la paĝaron freŝa. Aŭdrea (diskuto) 20:17, 15 sep. 2019 (UTC)
Dankon
[redakti]Dankon, Stano, por la korektado de miaj artikoloj. Ĝuste pro tio mi skribas ĉi tie, por ke oni korektu min, ĉar mi volas plibonigi mian lingvopovon. Daniel (diskuto) 15:05, 17 sep. 2019 (UTC)
- Ne dankinde, kara! Mi mem ekvikipediumis tiucele antaŭ dek jaroj. Sukceson!
Gratulojn
[redakti]Stano mi gratulas vin pro via laboro en vikinovaĵoj! Mi ĉiam ricevas informojn pri ili pere de la telegrama kanalo, bedaŭrinde mi ne scias kiel aboni ilin retpoŝte (kion mi pli ofte kaj facile legas). Mi deziras al vi sukcesojn kaj esperas ke pli da esperantistoj daŭrigu vian laboron ĉi tie. Kvankam politike ni malkonsentas mi rimarkas ke novaĵojn ĉi tie estas neŭtralaj kaj ĝenerale gravaj/legindaj. JabieroKubo (diskuto) 21:56, 3 feb. 2020 (UTC)
- Dankon pro via subteno, kara! Malsameco de la opinioj estas bona afero, ĉar pensa entropio estus same mortiga kiel tiu fizika. Ni legu pri la faktoj kaj pensu memstare, tio plej gravas. --RG72 (diskuto) 02:19, 4 feb. 2020 (UTC)
Ora medalo «10 jaroj de Vikinovaĵoj» | |
Pro grava kontribuo al Vikinovaĵoj. RG72 (diskuto) 03:08, 18 mar. 2020 (UTC)) |
Rean saluton + demando pri administratigo
[redakti]Kara RG72, bonas revidi vian uzantnomon en la listo de lastaj ŝanĝoj! Mi volas demandi al vi, kio okazis pri via peto pri administrantiĝo en 2019, ĉar vi ankoraŭ ne aperas sur la listo de administrantoj (ĉi-momente estas neniu). La projekto bezonas almenaŭ unu administranton, ĉar ekaperas spamo kaj cetere estas bezonotaj kelkaj interfacaj ŝanĝoj, kiuj estas alireblaj nur por administranto. Mi estus stariginta mian propran kandidatecon, tamen mia aktiveco estis ĝis nun iom sporada, do mi ne certas, ke tio konvenus. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 20:06, 8 feb. 2021 (UTC)
- Saluton kara! Jes, dum certa tempo mi koncentriĝis je aliaj aferoj kaj simple ne havis tempon por verki novaĵojn, sed hieraŭ estis feliĉa escepto, espereble ripetiĝonta. Mi ne plu kontrolis mian kandidatiĝon kaj eĉ ne certas ĉu mi ĝuste prezentis ĝin aŭ ne, ĉar mi malspertas pri tiaĵoj. Mi pretas subteni vian kandidatiĝon, nur sendu ligilon al mi, ĉar teknike mi estas troglodito)) --RG72 (diskuto) 02:58, 9 feb. 2021 (UTC)
- Laŭ mia kompreno, oni devas peti la realigon de administrantaj rajtoj ĉe Meta-Vikio post unu aŭ du semajnoj da voĉdonado. Alie, nenio okazas, tial ke la stevardoj ĉe Meta-Vikio ne kontrolas individuajn petojn ĉe etaj vikiprojektoj.
- Dankon pro viaj kuraĝigaj vortoj! Repensante la aferon, mi sentas min iom pli memfida kandidatiĝi. Ĉu vi oponus, se mi kreus novan kandidatpeton ankaŭ por vi, denove, laŭ la logiko ke «du kapoj pli saĝas ol unu»? Aŭdrea (diskuto) 22:16, 9 feb. 2021 (UTC)
- Ne dankinde kara! Sukceson! Estus ankaŭ aldoni vin kiel redaktoron ĉe Fejsbuk-paĝo. Mi estas blokita nun ĉe Fejsbuko (ŝajne ĝiaj robotoj freneziĝis), do ne povas publikigi afiŝojn. --RG72 (diskuto) 08:22, 10 feb. 2021 (UTC)
- Mi ne havas konton ĉe Fejsbuko kaj bedaŭrinde ne povas helpi en tiu rilato. Kiu nun ĝisdatigas nian paĝon tie? Ŝajne aperas nur iom el nia artikolaro. Aŭdrea (diskuto) 21:51, 10 feb. 2021 (UTC)
- Ne dankinde kara! Sukceson! Estus ankaŭ aldoni vin kiel redaktoron ĉe Fejsbuk-paĝo. Mi estas blokita nun ĉe Fejsbuko (ŝajne ĝiaj robotoj freneziĝis), do ne povas publikigi afiŝojn. --RG72 (diskuto) 08:22, 10 feb. 2021 (UTC)
- Ŝajnas ke Uzanto:Darseno administras ĝin. --RG72 (diskuto) 03:15, 11 feb. 2021 (UTC)
- Saluton karaj, mi pensas ke Uzanto:Sahaquiel9102 estas tiu, kiu estras la fejsbukan paĝon, aŭ almenaŭ la Tviteran konton. (Estu flanke dirite, Stano, ke eblas aldoni vin al la Tvitera konto kaj publikigi mesaĝojn per tweetdeck.twitter.com) Daniel (diskuto) 14:50, 11 feb. 2021 (UTC)
- Saluton karaj! Dankon pro via emo ambaŭ kandidatiĝi, kompreneble vi kalkulas je mia apogo. Mi havas la rajtojn por estri la FB-paĝon, sed jam de multe da tempo mi tion ne faras. Mi transdonis rajtojn iam al Darseno (disk. · kontr.) por tion fari ĉe FB kaj TW, se iu interesiĝas akiri tiajn rajtojn mi povas ilin transdoni. -Sahaquiel9102 (diskuto) 12:45, 12 feb. 2021 (UTC)
- Saluton karaj, mi pensas ke Uzanto:Sahaquiel9102 estas tiu, kiu estras la fejsbukan paĝon, aŭ almenaŭ la Tviteran konton. (Estu flanke dirite, Stano, ke eblas aldoni vin al la Tvitera konto kaj publikigi mesaĝojn per tweetdeck.twitter.com) Daniel (diskuto) 14:50, 11 feb. 2021 (UTC)
- Ŝajnas ke Uzanto:Darseno administras ĝin. --RG72 (diskuto) 03:15, 11 feb. 2021 (UTC)
Salutegon! Mi ne povas nun aktivi en Fejsbuko, kies freneza roboto blokis min por 30 tagoj (evidente ajna parollibereco malaperis tie), sed mi povus fari tion en Tvitero. --RG72 (diskuto) 12:50, 12 feb. 2021 (UTC)
- Saluton Stano, ĉu vi kontraŭus se mi nomumus vin kandidato por administrantiĝo, kun mia entuziasma subteno? Aŭdrea (diskuto) 02:18, 25 feb. 2021 (UTC)
- Saluton kara! Se vi konsideras tion utila, mi pretas. --RG72 (diskuto) 02:42, 25 feb. 2021 (UTC)
- Farita ĉi tie: Vikinovaĵoj:Administrantoj/kandidatoj#Administranto-kandidatiĝo de RG72 (2). Bonŝancon! Post unu semajno vi povas sciigi la stevardojn pri sukcesa kandidatiĝo ĉi tie: meta:Steward requests/Permissions.
- Kaj dankon pro viaj etaj ĝustigoj en miaj artikoloj lastatempe. Mi rimarkis ke vi plurfoje korektis «komentari/» al «koment/». Mi ĉiam pensis ke la du formoj estas interŝanĝeblaj en la ĝenerala signifo «eldiri opinion/rimarkon», tamen ŝajnas ke la dua formo nun multe pli oftas (eble pro malpli peza sono), do mi ekuzos ĝin. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 03:17, 25 feb. 2021 (UTC)
- Dankon kara! Jes, tiu formo pli ofte renkonteblas, do evidente preferindas. --RG72 (diskuto) 03:23, 25 feb. 2021 (UTC)
- Saluton kara! Se vi konsideras tion utila, mi pretas. --RG72 (diskuto) 02:42, 25 feb. 2021 (UTC)
- Saluton denove - pasis unu semajno ekde via kandidatiĝo, do je 3 voĉoj por kaj 0 kontraŭ, vi povas laŭ via plaĉo peti la statuson de la stevardoj ĉi-paĝe. Mi nur volus rememorigi vin, ĉar lastafoje neniu sciigis la stevardojn, kaj sekve okazis nenio :-) Rean dankon pro ĉiu via laboro! Aŭdrea (diskuto) 02:11, 5 mar. 2021 (UTC)
- Dankegon kara! Mi ĵus faris, espereble ne multe fuŝinte)) --RG72 (diskuto) 04:33, 5 mar. 2021 (UTC)
- Mi vidas ke la statuso estas efektivigita. Gratulojn!! Aŭdrea (diskuto) 22:31, 5 mar. 2021 (UTC)
- Ĉu? Bonege! nun mi povos labori eĉ pli multe)) --RG72 (diskuto) 06:03, 6 mar. 2021 (UTC)
- Mi vidas ke la statuso estas efektivigita. Gratulojn!! Aŭdrea (diskuto) 22:31, 5 mar. 2021 (UTC)