Okazis telefona interparolo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko pri la situacio en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ukrainujo
Ukraine in its region.svg

Pli pri Ukrainujo
Orienta Eŭropo

Merkredo, la 3-a de septembro 2014

Petro Poroŝenko, prezidanto de Ukrainio

La 3-an de septembro okazis telefona interparolo de prezidanto de Rusio Vladimir Putin kaj prezidanto de Ukrainio Petro Poroŝenko. Unue la gazetarservo de la ukraina prezidanto publikigis deklaron, laŭ kiu oni atingis interkonsenton pri pafĉesigo. Sed la gazetarservo de la rusia prezidanto refutis tion. Do poste tiu de Petro Poroŝenko korektis sian deklaron indikante, ke estis atingita interkonsento pri la reĝimo de la pafĉesigo.

Cquote1.svg Rezulto de la interparolo estas interkonsento pri la reĝimo de la pafĉesigo en Donbaso. Estis atingita la interkompreniĝo rilate paŝojn, kiuj kontribuos al paciĝo. Cquote2.svg
Gazetara servo de la prezidanto de Ukrainio

La gazetarservo de la rusia prezidanto esprimis sin pli diskrete.

Cquote1.svg Estis daŭrigita detala priparolo de la milita kaj humanitara krizo en Ukrainio. La ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri kio necesas unuavice fari por plej rapide ĉesigi la sangoverŝadon en sud-oriento de la lando. Vidpunktoj de la prezidantoj de la du landoj rilate eblajn elirvojojn el la kriza situacio grandparte koincidas. Cquote2.svg
Gazetara servo de la prezidanto de Rusio

Gazetarservisto de Vladimir Putin, Dmitrij Peskov substrekis, ke “interkonsenti pri la pafĉesigo Rusio ne povas fizike, ĉar ĝi ne estas flanko de la konflikto”.

Reprezentanto de la “politika sekcio de la Ministerio pri defendo” de tiel nomata Donecka Popola Respubliko Vladislav Brig diris, ke la ribeluloj ne ĉesigos pafadon “almenaŭ dum en Donbaso estas la punsoldatoj”.

Fontoj