Uzantino-Diskuto:Audreycious

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Saluton, Audreycious, bonvenon al Vikinovaĵoj
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo
Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian paĝon de uzanto la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.
Kiel skribi artikolon Provejo
Vikinovaĵoj bezonas vin Fontoj de novaĵoj
Helpu diskonigi la projekton! Diskutejo

[de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language.
[es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue.
[nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  --RG72 (diskuto) 10:07, 11 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Sugestoj pri redaktado[redakti]

Saluton kara! Mi havas kelkajn sugestojn rilate redaktadon de novaĵoj kaj kategorioj, kiuj eble utilos al vi:

  1. Kreante kategoriojn, ne forgesu aldoni intervikiojn al ili. Ekzemple kategorioj pri datoj jam haveblas en la rusa kaj aliaj vikioj, do estus bone ligi niajn kategoiojn al ili. Mi jam faris tion pri laste kreitaj.
  2. Se titolo de novaĵo komenciĝas per definita artikolo estus bone aldoni ordigon de la titolo sube tiel, ke la aperu fine, ne komence. Mi faris tion pri lastaj novaĵoj.
  3. Se vi aldonas bildon, prefere ĝi okupu la unuan, plej supran alineon, ĉar sociaj retejoj (kaj ne nur ili) dum la publikigo aldonas al la afiŝo la unuan bildon kiun ili trovas en la teksto. Se tio ne estos bildo ilustranta ĝin, ili simple prenos bildon el respektiva ŝablono, do ekzemple se tio estas ŝablono Sudameriko, do aperos mapo de tiu regiono anstataŭ bildo de la perua prezidanto. Mi mem longe baraktis kontraŭ tio kaj poste unu sperta vikipediisto sugestis la solvon al mi.
  4. Mi pensas ke ankaŭ vikiigo estus bonvena.
  5. Komence de tekstoj prefere mencii ne nur semajntagon, sed ankaŭ daton, ĉar eĉ nun ne tuj kompreneblas kiam estis pasintvendredo kaj imagu legi tion post jaroj.

Dankegon pro via aktiva kunlaboro! Vikinovaĵoj vere bezonas vin! --RG72 (diskuto) 04:00, 9 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton RG72, mi dankas vin pro viaj helpaj komentoj. Mi prenos ĉi tiujn sugestojn al mia atento. Verdire, mi ankoraŭ ne bone konas la entekstajn ŝablonojn kaj teĥnikajn detalojn, kaj do ĝis nun iom timis neintence ion fuŝi. Tamen mi observas viajn redaktojn kaj provos sekvi laŭ via ekzemplo. Aŭdrea (diskuto) 15:03, 9 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Administra kandidatigo[redakti]

Ĉe Vikinovaĵoj:Administrantoj/kandidatoj aperas vi sed ial jam aperas la decido kiel ✔ Farita post 3 monatoj sed laŭ mia kompreno vi kandidatiĝis la 22:30, 9 feb. 2021 (UTC) do ankoraŭ ne estas tempo ĉu? Mi tute subtenas vian deziron agadi ĉefe en etaj projektoj kvankam feliĉe vikinovaĵoj fariĝas populara‼️ Radioamatoro (diskuto)

Saluton Radioamatoro, saluton kaj dankon! Per tiu komento, alivorte, mi volis diri ke la stevardoj ĉe Meta-Vikio jam administrantigis min provizore, por 3 monatoj, sed post tiu periodo mi devos denove peti subtenon de la komunumo, por ke mia administranteco ne foriĝu aŭtomate. Tio estas norma regulo por etaj vikiprojektoj kiel la nia. Kiam la projekto iĝos iom pli populara kaj plena, tiam estos eble havi permanentajn administrantojn. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 15:02, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Tute bone‼️ Dankon pro la klarigo sed vi devas aldoni la klarigon tie kaj ne forgesu la vorton "provizore" dum 3 monatoj ĝis oficiala decido...! Do mi iras voĉdoni👍❤️ Radioamatoro (diskuto) 15:08, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Bone, mi klarigis ĉe la paĝo de administrantiĝo. Bonvenu! Aŭdrea (diskuto) 15:20, 27 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Telegrama roboto por VikiNovaĵoj[redakti]

Kara Audreycious post iom da laborado (kun la helpo de @RG72:) mi finfine funkciigis la telegraman roboton @VikiNovBot ĝi aŭtomate publikigos ĉiujn novajn artikolojn en la kanalo de vikinovaĵoj @VikiNov 👍💚. -- Radioamatoro (diskuto) 07:40, 3 mar. 2021 (UTC) Bonvolu diri al mi se ĝi ial/iel misfunkcias por tuj haltigi ĝin‼️‼️.[Respondi]

Dankegon! Finfine ni havas teknikan spertulon ĉi tie. --RG72 (diskuto) 07:42, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon Radioamatoro! Mi volus nur certigi ke vi ja aldonis la ĝustajn ligilojn al niaj sociretejaj kontoj en ĉi tiu redakto, ĉar la ligiloj al Facebook ŝajne ne trafas ion Esperantlingvan. Aŭdrea (diskuto) 13:55, 3 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi konsultis tion kun Uzanto:RG72 sed li mem havas teknikajn problemojn kun la administrado de la facebook paĝo😢😭 kaj krome estas neniu plia aktiva ulo tie. Ĉe twitero eĉ estas neniu... mi klopodas aŭtomatigi ĉion tiel ke infomoj tuj aŭtomate aperu en ambaŭ sociaj retoj sed tiu tasko postulos iom pli bona reto ol mia nuna poŝtelefona 3G (iom multekosta)! Certe mi faros sed ne tuj. Se vi volas kunlabori kontaktu Stanon, kiu serĉas helpantojn kaj mem korektu la ligilojn ĉe Helpo:Interkonaj retejoj‼️‼️ -- Radioamatoro (diskuto) 00:57, 4 mar. 2021 (UTC)[Respondi]