Unukornuloj plej prosperas en Usono kaj Ĉinio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 6-a de aŭgusto 2020


Dosiero:ByteDance Logo.svg
Emblemo de ByteDance, posedanto de TikTok.

La listo de la unukornuloj, kiel oni kutimas nomi privatajn ekfirmaojn kostajn po pli unu miliardo da dolaroj, plu estas dominata de firmaoj el Usono (233) kaj Ĉinio (227). Kvar el kvin plej grandaj ekfirmaoj troviĝas el Ĉinio kaj sume al la du landoj apartenas 79% el la 586 unukornuloj. Tio okazas malgraŭ la fakto, ke Usono kaj Ĉinio kontribuas nur al 40% de la tutmonda Malneta Enlanda Produkto (MEP). Suma kosto de ĉiuj unukornuloj konsistigas 1,9 trilionojn da dolaroj, kio egalas al MEP de Italio. La indekson publikigis la Esplora Instituto Hurun, sidanta en Ŝanhajo (Ĉinio) kaj taksinta kostojn de la ekfirmaoj je la fino de marto 2020.

La unuan pozicion en la rangolisto okupas la ĉina firmao Ant Financial, pli konata kiel Alipay. Tio estas financa servo de la holdingo Alibaba Group, ebliganta facilajn ĝirojn kaj pagojn, ĉefe en elektronika medio. Ĝi kostas 150 miliardojn da usonaj dolaroj.

La duan pozicion okupas la ĉina firmao ByteDance, plej konata kiel kreinto de la videoservo TikTok. Kosto de tiu ĉi unikornulo estas taksata je 80 miliardoj da dolaroj. Ĝi plu prosperas malgraŭ blokado fare de aŭtoritatoj de Barato, kaŭzita de konfrontiĝo de la ĉinaj kaj barataj militistoj, kaj minaco fare de la usona prezidanto Donald Trump malpermesi TikTok en Usono se ĝis la 15-a de septembro ĝi ne estos vendita.

Buso kun emblemo de DiDi.

La trian pozicion okupas la ĉina firmao DiDi, konata kiel la plej granda en la lando proponanto de transportaj servoj, uzeblaj per aplikaĵoj — de taksio ĝis organizita kunveturado kaj pruntobicikloj. Ĝia kosto estas taksata je 55 miliardoj da dolaroj.

La kvaran lokon okupas la ĉina holdingo Lufax, kiu specialiĝas ĉefe pri la egalrajta kreditado per Interreto kaj administrado de riĉaĵoj. Ĝi estas taksata je 38 miliardoj da dolaroj.

La kvinan lokon okupas la usona korporacio SpaceX, fondita de la miliardulo kaj karismulo Elon Musk. Ĝia kosto estas taksata je 36 miliardoj da dolaroj.

Nun ĉiuj unukornuloj koncentriĝis je 29 landoj kaj sidas en 145 urboj. La unuan lokon okupas Pekino, kie troviĝas ĉefsidejoj de 93 unikornuloj. Sekvas San-Francisko (68), Ŝanhajo (47), Nov-Jorko (33), Ŝenĵeno (20), Hangĝoŭo (20), Londono (16), Palo Alto (12), Nankino (11), Redwood City (10). El regionoj elstaras Silicia Valo, kie funkcias 122 unukornuloj, kio konsisitigas 21% de la tutmonda unukornularo. Rimarkindas ke el 61 baratdevenaj unukornuloj du trionoj sidas ekster la lando (ĉefe en Silicia Valo) kaj nur 21 funkcias en Barato. Nur 58 unukornuloj troviĝas en Eŭropo, el kiuj la plej granda estas la biofarmacia ekfirmao Roivant Sciences (Svislando), kies koston oni taksas je 7 miliardoj da dolaroj. Plejmulto de la eŭropaj unukornuloj rezidas en Britio, kiu havas pli da ili ol Germanio, Francio, Svedio, Hispanio, Italio, Rusio kaj Nederlando sume. Sur la kontinento la unuan lokon okupas Parizo kun 6 unukornuloj, kiun sekvas Berlino (5).

En 2020 al la listo aldoniĝis 58 usonaj kaj 38 ĉinaj ekfirmaoj. Ilin sekvas Britio, aldoninta ĉi-jare 24 unukornulojn, el kiuj la plej granda estas cifereca banko Revolut (6 miliardoj da dolaroj). La kvaran lokon laŭ nombro de unukornuloj okupas Barato, kies plej grandaj ekfirmaoj estas la elektronika pagsistemo One97 Communications (16 miliardoj da dolaroj), loĝserĉa servo OYO Rooms (8 miliardoj), ret-eduka servo BYJU’s (8 miliardoj) kaj taksio-servo Ola Cabs (6 miliardoj). Sekvas Sud-Koreio kun 11 unukornuloj, el kiuj 5 aldoniĝis lastjare kaj Germanio kun unukornuloj, inkluzive tri novajn. La sepan lokon kundividas du neproporciaj laŭ loĝantaro landoj: Israelo (8 unukornuloj, el kiuj 1 nova) kaj Brazilo (8, el kiuj 4 novaj). Sekvas Francio kun 7 unukornuloj (3 novaj) kaj Svislando kun 5 (2 novaj).

Sidejo de SpaceX dum lanĉo de Iridium-4.

Inter la landoj kiuj havas plej grandajn MEP, sed eĉ ne unu unukornulon, la unuan lokon okupas Italio (la 8-a laŭ MEP je 1989 miliardoj da dolaroj), la duan — Rusio (la 11-a kun 1638 miliardoj), la trian — Meksiko (la 15-a kun 1274 miliardoj), la kvaran — Nederlando (la 17-a kun 902 miliardoj), la kvinan — Saud-Arabio (la 18-a kun 779 miliardoj). Laŭ kontinentoj unuan lokon okupas Azio kun 278 unukornuloj (55%), la duan — Nordameriko kun 236 (37%), la trian — Eŭropo kun 58 (6%), la kvaran — Sudameriko kun 10 (1%), la kvinan — Oceanio kun 2 kaj la sesan — Afriko kun 1.

Usonaj unukornuloj okupiĝas precipe pri programaro (37), artefarita intelekto (35), retkomerco (23), financoj (21), kunlaboreca ekonomio (12). Ĉinaj unukornuloj plej aktivas en retkomerco (39), artefarita intelekto (21), financoj (18), loĝistiko kaj medicinaj teknologioj (po 16).

Averaĝe la firmaoj estis fonditaj antaŭ naŭ jaroj. 80% okupiĝas pri vendado de programaro kaj servoj kaj 60% priservas la konsumantojn. Nur 5% apartenas al tradiciaj sektoroj, plejparte al financoj, pomalgranda vendado, distrado, sanservo, loĝistiko, aŭtoj kaj komerca administrado.

Ekde 2019 kostoj de 89 unukornuloj kreskis kaj tiu de 23 malkreskis. 142 ekfirmaoj aldoniĝis al la listo dum 50 forlasis ĝin, el kiuj 30 malaperis ĉar ili estis ŝtatigitaj aŭ aĉetitaj kaj 20 ĉar ilia kosto falis sub unu miliardon da dolaroj.

Fontoj