Dekoj da pereintoj pro landlima konflikto inter Barato kaj Ĉinio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 17-a de junio 2020

Nathu La, pasejo inter Barato kaj Ĉinio.

Oficialuloj de la barata armeo konfirmis morton de almenaŭ 20 siaj militistoj dum la landlima konflikto kun Ĉinio en la okcidenta Himalajo. Tio estas la plej granda konflikto ekde kiam ambaŭ ŝtatoj ekposedis nukleajn armilojn kaj la unua ekde 1975, kiun akompanis homaj perdoj.

La landlimo inter la du landoj estas 3,488 km longa kaj neniam estis strikte demarkaciita, do nomiĝas Linio de Aktuala Kontrolo (LAK; angle: LAC). La konflikto okazis en Ladako kaj Akesajĉino, apud Tibeto. La barata flanko asertas, ke ekde la 9-a de majo ĉinaj soldatoj iris al la barata teritorio, starigis tie tendojn, gardejojn kaj flagojn, kaj ignoris buŝajn avertojn. La ĉina flanko reciproke akuzas baratajn soldatojn pri invado al la ĉina teritorio, kion akompanis provokoj kaj atakoj kontraŭ ĉinaj militistoj, devigitaj respondi. Ambaŭ flankoj konfirmas ke okazis interbatiĝoj, ŝtonĵetado kaj fine interpafado. Renkontiĝoj de armeaj oficiroj kaj diplomatoj de ambaŭ flankoj ĝis nun ne donis fruktojn. Lasta konfrontiĝo okazis la 15-an de junio. Ĉinio ne informas pri nombro de siaj pereintoj. Laŭ raportoj de barataj novaĵagentejoj, barataj trupoj cedis al la ĉinaj areojn, kiujn okupis la ĉinaj militistoj, inkluzive de norda parto de lago Pangong Tso kaj parton de valo de la menciita rivero.

La konflikto unuafoje ekflamis post kiam en 1959 Ĉinio komencis konstruadon de ŝoseo de Ŝjinĝjiango al Tibeto, iranta tra Akesajĉino, kiun Barato konsideras parto de sia regiono Ladako. En 1962 tio kaŭzis militon, kiu daŭris unu monaton ĝis Ĉinio deklaris pafĉesigon kaj fortiris siajn trupojn je 20 km malantaŭen. En 2017 Ĉinio longigis sian ŝoseon tra plato Doklam, en kiu ambaŭ landoj limas kun Butano. La sekvinta milito daŭris du monatojn kaj kaŭzis pli grandajn homperdojn.

En 2019 Barato komencis konstruadon de ĉiasezona ŝoseo ĉe rivero Galwan direkte al artileria pafejo kaj anoncis planojn konstrui pliajn 11 ŝoseojn en 2020, kio sekvigis protestojn de Ĉinio. Sume ĝis 2023 ĝi planas konstrui 61 ŝoseojn, 3300 km longajn. Tiel en 2019 estis finita konstruado de 255 km longa parto inter pasejoj Leh kaj Karakorumo en Ladako, kun 37 pontoj super glacikovritaj riveroj. La ŝoseo situas nur 20 km for de pasejo Karakorumo, kie kuniĝas limoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La ŝoseo ebligas al Barato rapide venigi armeajn trupojn kun pezaj kamionoj kaj blendveturiloj kaze de neceso.

Ĉinio ankaŭ longigas sian malnovan ŝoseon Ŝjinĝjiango — Tibeto ĝis la Nacia Rapidŝoseo 219 ankaŭ konata kiel Itinero G219, tiel ke ĝi iru laŭlonge de la tuta okcidenta landlimo — de Ŝjinĝjiango tra montaroj Kunlun, Karakorumo, Kajlaŝo kaj Himalajo ĝis Tibeto je la alteco de 4500 m. Ĝi finiĝas en distriktoj Shannan kaj Nyingchi, kies areoj estas parte regataj de Barato kiu konsideras ilin parto de Arunaĉal-Pradeŝo. La ŝoseo atingas ankaŭ urbeton Dongxing en regiono Gŭangŝjio ĉe la Sudĉina maro. Dum lastaj kvin jaroj oni grave evoluigis kaj modernigis la ŝoseon, speciale la partojn en Shannan kaj Nyingchi, ĉiu po pli ol 300 km longa. Betona ŝoseo inter Medog kaj Zayu, okupitaj de Barato, devas esti konstruita ĝis la fino de 2020.

Fontoj