Eŭropa Unio opinias ke la Fronto Polisario rajtas reprezenti la popolon de Okcidenta Saharo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Landlimo inter lando kontrolita de Maroko kaj Fronto Polisario.

Ĵaŭdo, la 30-a de septembro 2021


Merkrede, la 29-an de Septembro 2021, la Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj verdiktis pri la nuligo de du komercaj traktatoj inter Eŭropa Unio kaj Maroko pri agrikultura kaj fiŝa komercoj. La kialo de la nuligo estas la integriĝo ene de la traktatoj de Okcidenta Saharo kiel se ĝi estus maroka teritorio. Pro tio, Fronto Polisario, konsiderata de la eŭropa justico kiel legitima reprezentanto de okcidentsahara popolo procesis en la kortumo.

La kortumo ne konsideras ne eblaj esti traktatojn inter Eŭropa Unio kaj Maroko kiu inkluzivus Okcidentan Saharon, sed tiu postulas la konsenton de la popolo de Okcidenta Saharo. La kortumo donis du monatojn antaŭ la efektiva nuliĝo de la traktatoj. Jam Josep Borrell, la estro de la eŭropa diplomatio, kaj Nasser Bourita, maroka ministro de la eksterlandaj aferoj, promesas en komuna komunikado "apliki la necesajn rimedojn por krei la juran kadron kiu garantios stabilecon kaj daŭrigon de la komercaj rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Maroka reĝlando". Je sia flanko, la Fronto Polisario konsideras tiun "historian" decidon kiel grandegan venkon.

Okcidenta Saharo estas konsiderata de UN kiel ne-memstara teritorio ekde 1963. Ĝi estas batalejo ekde pli ol 45 jaroj inter Maroka reĝlando kaj la sendependemaj saharanoj subtenataj de Alĝerio. En tiu deserta teritorio loĝas proksimume 600 000 homoj. La areo estas riĉa je fosfato kaj la apuda maro enhavas multajn fiŝojn.

Fontoj[redakti]