Kalifornio postulas genran neŭtralecon en infanvendejoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 11-a de oktobro 2021

Knabo kaj knabino.


Je sabato, la 9-an de oktobro, guberniestro Gavin Newsom de la usona subŝtato de Kalifornio subkribis leĝon laŭ kiu grandaj podetalaj vendistoj kun 500 aŭ pli da dungitoj tra la ŝubstato havu seksneŭtralan areojn por infanprizorgaj produktoj kaj ludiloj. La leĝo ekvalidos en 2024.

La Asembleo-Leĝpropono 1084, diras, ke "podetala ĉionvendejo, kiu vendas infanprizorgajn objektojn aŭ ludilojn, devas havi seksneŭtralan sekcion aŭ areon" sendepende de tio ĉu "ili tradicie estas merkatumitaj al knabinoj aŭ knaboj". Podetalaj vendistoj, kiuj ne observos tiun ĉi leĝon, devus pagi monpunon je 250 usonaj dolaroj por la unua malobservo kaj 500 dolaroj por postaj malobservoj. La kortumo ankaŭ povos ordoni, ke la malobservanto pagu la kortumajn kostojn kaj pagojn de la advokato.

La du ĉambroj de la Kalifornia Leĝfarejo aprobis tiun ĉi leĝproponon lastan monaton kaj sendis la proponon al la guberniestro por lia aprobo.

Asembleanoj Evan Low kaj Chistina Garcia, ambaŭ membroj de la Demokrata Partio, enkondukis la leĝproponon en la Kalifornia Asembleo, la malsupra, ĉambro de la subŝtata parlamento.

Low diris: "Parto de ĝia celo estas certigi, ke se vi estas juna knabino, vi povos trovi polican aŭton, fajrobrigadan estingkamionon, periodan tabelon aŭ dinosaŭron. Kaj tiam simile, se vi estas knabo, se vi estas pli arta kaj volas ludi kun brilaĵoj, do kial ne? Kial vi devas senti la stigmaton kiel "Ho, ĉi tio devas esti hontinda", kaj iri al alia loko?"

Iuj konservativaj grupoj kaj membroj de la Respublikana Partio kontraŭstaris la leĝproponon. Respublikana subŝtata Senatano Melissa Melendez, kiu voĉdonis kontraŭ la leĝpropono, diris: "Mi ne pensas, ke gepatroj bezonas, ke la registaro intervenu kaj diru al ili, kion ili devas aĉeti por siaj infanoj".

Fontoj[redakti]