Saltu al enhavo

Unua beta-eldono de SeaMonkey 2.1

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 21-a de oktobro 2010

Tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur ĉi tiu kaj aliaj artikoloj de Robert Kaiser, kaj tial estas sub la permesilo CC BY-SA 3.0.

Hodiaŭ estis eldonita SeaMonkey 2.1 Beta 1 kun subteno de "OpenSearch" kaj nova datumadministrilo.

Konservita pasvorto en Datumadministrilo

La ĉefaj ŝanĝoj

Oni emfazas la jenajn ŝanĝojn depost la lasta alfa-eldono:[1][2]

  • SeaMonkey nun povas uzi, kaj antaŭelekte uzas, serĉilojn faritajn laŭ "OpenSearch" (same kiel Fajrovulpo) — bug 410613
  • "Datumadministrilo", unueca fasado por administri kuketojn, pasvortojn, formularajn enigitaĵojn, kaj retregion-specifajn agordojn.
  • Kromprogramoj nun plenumiĝas kiel apartaj taskoj. Plenumĉesiĝo ĉe kromprogramo ne plu kaŭzos plenumĉesiĝon ĉe la tuta SeaMonkey.
  • Nova, pli rapida, motoro por JavaSkripto, "JägerMonkey".
  • Subteno de la sekuriga protokolo "HSTS" (vidu priskribon en prifajrovulpa artikolo), kaj de proponata programada interfaco por prilaborado de sondatumoj ("Audio Data API"; kiel ankaŭ en Fajrovulpo).
  • La kunteksta menuo de la adresujo nun havas eron "Enmeti kaj sekvi" por ŝargi paĝon per ligilo en la tondujo.
  • La adresa strio nun havas bildsimbolon por tuja kreo de paĝosigno.
  • En Vindozo 7 akcelo per Direct2D nun aktivas sen agordo; je ĉiuj platformoj kun taŭga pelilo disponeblas tavola akcelado per la bildigkarto.

Kelkaj aliaj novaĵoj

  • Pro sekurecaj motivoj, XUL ne plu uzeblos en TTT (almenaŭ sen speciala agordo) — bug 546857.
  • Korektitas la eraro, pro kiu en versioj 2.0.x kaj alfa-versioj de 2.1 ĉe malŝalto de "autoScroll"[3] povis okazi provo de ŝargo de paĝo per adreso en la tondujo (se tiu funkcio ne estis malŝaltita).

Vidu ankaŭ artikolojn pri la dua kaj tria alfa-eldonoj.

Referencoj

  1. http://www.seamonkey-project.org/news#2010-10-21
  2. http://www.seamonkey-project.org/releases/seamonkey2.1b1/
  3. "Auto-scrolling" aŭ "aŭtomata ŝovado" estas la reĝimo, ĉe kiu la paĝo ŝoviĝas depende de pozicio de la montrilo relativa al speciala bildsimbolo. Ĝi ŝalteblas per variablo en about:config.

Fontoj

(angle) Robert Kaiser «What's New in SeaMonkey 2.1 Beta 1» – SeaMonkey Council, 20 Okt. 2010 (arkivita [ ])

Elŝuto

Elŝuteblas kunmetaĵoj en 8 lingvoj: la angla, la franca, la germana, la hispana, la litova, la norvega, la rusa, kaj la slovaka.

Vidu ankaŭ



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761302Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo