Eldonitas SeaMonkey 2.1a2
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
|
|
Ĵaŭdo, la 8-a de julio 2010
SeaMonkey Council eldonis la duan alfa-version de la estonta SeaMonkey 2.1.
Ĉi tiu versio estas destinita nur por testado, sed ne por ĉiutaga uzado. Ĝi haveblas nur en la angla lingvo; por Vindozo, Mac OS X, kaj GNU/Linukso.
Ĉefaj novaĵoj rilate al la unua alfa-versio (laŭ la paĝo citita sube; mi kontrolis nur la eneston de kelkaj el la funkcioj):
- Nova, enfolia, Administrilo de aldonaĵoj (kiel ĉe Firefox 4.0b1)
- Eblas trenŝovi adresojn aŭ dosierojn inter la Elŝutfenestro kaj dosieradministriloj.
- Eblas konservi plurajn mesaĝojn en apartajn dosierojn.
- Kelkaj interfacaj objektoj fariĝis moveblaj ĉe agordo de la strioj.
- La HTML5-a elemento <video> nun subtenas la filman datenaranĝon WebM.
- La fontkodo-montrila interfaco fariĝis pli konsekvenca aspekte.
- Aŭtomata eltrovo de la preferata abonilo (de RSS ks) instalita en la sistemo.
Fontoj
©: la teksto de ĉi tiu artikolo grandparte baziĝas sur jena anglalingva artikolo, kiu estas subtenata de Robert Kaiser kaj publikigata laŭ la permesilo Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe 2.0. Tial la artikolo mem ankaŭ estas sub tiu permesilo.
- (angle) Robert Kaiser «What's New in SeaMonkey 2.1 Alpha 2» – Mozilla Council, 2010-07-07
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |