AirBaltic: ni strebas al senlima kaj senpaga konekto al interreto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 2-a de aprilo 2024

Unu el Airbus A220-300 de airBaltic
Satelitoj de Starlink en kosmo ĉe bordo de raketo-portanto

Latvia flugkompanio airBaltic aktive esploras eblecon uzi retaliron dum la flugoj per sistemo Starlink.

La 28-an de marto 2024 airBaltic anoncis planojn ekipi siajn aviadilojn Airbus A220-300 per sistemo de retaliro dum flugo (angle: IFC).

La flugkompanio sukcese finis surterajn testojn. En la flughaveno de Rigo (Latvio) per aparataro de Starlink de SpaceX estis ekipita aviadilo. Dum la testo en ĝi troviĝis fakuloj de airBaltic kaj reprezentantoj de Starlink.

airBaltic kunlaboras kun SpaceX por ricevi aldonan atestilon kaj munti aparataron de Starlink en avidiloj. airBaltic planas komenci muntadon de IFC-sistemoj en la dua duono de 2024. La flugkompanio celas disponigi IFC-retaliron al la pasaĝeroj de Airbus A220-300: dum flugoj la pasaĝeroj ricevos aliron al retaj ludoj, sociaj retejoj kaj aliaj interretaj servoj, por kiuj estas bezonata rapida retkonekto.

La prezidanto kaj direktoro de airBaltic Martin Gauss deklaris kiel celon senliman kaj senpagan aliron al interretaj servoj por klientoj da la kompanio. Li diris ke surteraj testoj havis bonajn rezultojn.

Fontoj[redakti]