SeaMonkey 2.1a3
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
|
|
Merkredo, la 25-a de aŭgusto 2010
Hieraŭ estis eldonita SeaMonkey 2.1a3.
Diferencoj de la antaŭa alfa-eldono inkluzivas la jenon:
- SeaMonkey nun akceptas kostumojn ("Personas", etosetojn, kiuj nur aldonas fonbildon kaj ŝanĝas kolorojn).
- Paĝosignoj nun estas tenataj en datumbaza sistemo "Places", simila al tiu de Firefox.
- Nun defaŭlte kreatas folioj anstataŭ fenestroj.
- La ilobreto en la fenestro Adresaro nun estas agordebla.
- La interfaco por serĉi tekston en la paĝo nun estas ne fenestro, sed ilobreto.
- SeaMonkey ne plu subtenas la protokolon "Gopher".
- Ŝanĝoj pri registrado de XPCOMaj konsistaĵoj.
- CSSaj Transiroj (Transitions — ekzemple por malrapide kaj laŭgrade ŝanĝi la koloron de io de nigra al blanka).
- Indexed Database API
Fontoj
- (angle) Robert Kaiser «SeaMonkey 2.1 Alpha 3» – la projekto SeaMonkey, 24 Aŭg. 2010
Elŝuti
![]() |
Ĉi tiu paĝo estas ŝlosita kaj ne povas esti redaktata plu. |