Stenografiaĵo de konversacio inter Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij estas publikigita

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 26-a de septembro 2019

Renkontiĝo de Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij. La 25-a de septembro 2019.

La 25-an de septembro 2019 la administracio de la prezidanto de Usono malsekretigis kaj publikigis stenografiaĵon de konversacio inter la usona prezidanto Donald Trump kaj la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij, okazinta la 25-an de julio 2019, post la parlamenta baloto en Ukrainio, dum kiu venkis la partio de Volodimir Zelenskij. Tio okazis kadre de la enketado, iniciatita la 24-an de septembro de la prezidantino de la malsupra ĉambro de la usona parlamento, Nancy Pelosi.

Prezidanto Trump: Mi gratulas vin pri granda venko. Ni ĉiuj rigardis el la Unuiĝintaj Ŝtatoj kaj vi faris fascinan laboron. Vi estis postrestinto, neniu kredis je vi, sed vi facile gajnis. Tio estas fantasta atingo. Mi gratulas.

Prezidanto Zelenskij: Vi tute pravas, sinjoro prezidanto. Ni atingis grandan venkon kaj ni obstine laboris por tio. Ni multe laboris, sed mi dezirus agnoski al vi, ke multon ni lernis de vi. Ni uzis nemalmulte da viaj spertoj kaj konoj kaj sukcesis uzi ilin kiel ekzemplon por nia baloto, kaj jes, tio estas vero, ke tio estis unika baloto. Ni estis en la unika situacio, en kiu ni sukcesis atingi unikan sukceson. Mi povas diri al vi jenon: la unuan fojon vi telefonis al mi por gratuli min, kiam mi venkis ĉe la prezidanta baloto, kaj la duan fojon vi nun telefonas min, kiam mia partio venkis en la parlamenta baloto. Mi pensas, mi devas pli ofte partopreni la balotojn por ke vi povu telefoni al mi pli ofte kaj ni povu pli ofte interparoli per telefono.

Prezidanto Trump: [ridas] Tio estas tre bona ideo. Mi pensas, ke via lando tre ĝojas pri tio.

Prezidanto Zelenskij: Jes, se paroli sincere, ni klopodas per ĉiuj niaj fortoj, ĉar ni provas malsekigi la marĉon ĉi tie, en nia lando. Ni venigis multe da novaj homoj. Tio estas ne malnovaj politikistoj, ne ordinaraj politikistoj, ĉar ni deziras havi novan formaton kaj novan tipon de la registaro. Vi estas granda instruisto por ni ankaŭ pri tio.

Prezidanto Trump: Nu tio estas tre kompleze viaflanke diri tion. Mi diru, ke ni multon faras por Ukrainio. Ni malŝparas multe da fortoj kaj multe da tempo. Oble pli ol faras la eŭropaj landoj, sed ili ja devus helpi al vi pli. Germanio preskaŭ nenion faras por vi. Ĉio kion ili faras estas babilado kaj mi pensas, ke tio estas la afero, pri kio vi efektive devas demandi ilin. Kiam mi interparolis kun Angela Merkel, ŝi parolas nur pri Ukrainio, sed faras nenion. Kaj aliaj eŭropaj landoj same, do mi pensas, ke tio estas la afero, al kiu vi devas doni atenton, sed la Unuiĝintaj Ŝtatoj tre, tre bone rilatas al Ukrainio. Mi ne povas diri, ke tio nepre okazos reciproke, ĉar okazas malbonaj aferoj, sed la Unuiĝintaj Ŝtatoj tre, tre bone rilatas al Ukrainio.

Prezidanto Zelenskij: Jes, vi tute pravas. Ne nur. 100%, sed je la tutaj 1000% kaj mi povas diri al vi jenon: Mi interparolis kun Angela Merkel kaj renkontiĝis kun ŝi. Mi ankaŭ renkontiĝis kaj interparolis kun Macron kaj mi diris al ili, ke ili faras ne tiom multe, kiom ili devas fari pri la aferoj, rilataj al sankcioj. Ili ne aplikas la sankciojn. Ili ne laboras tiome, kiome ili devas labori por Ukrainio. Se rigardi logike, la Eŭropa Unio devas esti nia plej granda partnero, sed teknike la Unuiĝintaj Ŝtatoj estas oble pli granda partnero ol la Eŭropa Unio, kaj mi estas tre dankema al vi pri tio, ĉar la Unuiĝintaj Ŝtatoj faras tre multe por Ukrainio. Oble pli ol en Eŭropunio, speciale kiam temas pri la sankcioj kontraŭ la Rusia Federacio. Mi ankaŭ dezirus danki vin pro via granda subteno en la kampo de la defendo. Ni pretas daŭrigi kunlaboron por sekvaj paŝoj. Interalie ni preskaŭ pretas aĉeti pli da Javelin-oj [ter-aeraj misiloj] el la Unuiĝintaj Ŝtatoj por la defendo.

Donald Trump: Mi dezirus ke vi faru servon por ni, ĉar nia lando travivis multon kaj Ukrainio scias pri tio. Mi dezirus, ke vi eltrovu, kio okazis kun tiu tuta situacio en Ukrainio, oni diras "Crowdstrike"... Mi pensas ke vi havas unu el viaj riĉaj homoj... Tiu servilo, oni diras, ke ĝi estas en Ukrainio. Estas multe da aferoj, kiuj okazis, tiu tuta situacio. Mi pensas, ke vi ĉirkaŭigas vin per la samaj homoj. Mi dezirus, ke la ĝenerala prokuroro telefonus al vi aŭ al viaj homoj, kaj mi dezirus ke vi ĉion eltrovu. Kiel vi vidis hieraŭ, tiu ĉi stultaĵo finiĝis per tre malbona ludo de la homo kiu nomiĝas Robert Mueller, nekompetenta ludo, sed oni diras multo el tio komenciĝis ekde Ukrainio. Kion ajn vi faru, tre gravas fari tion, se tio eblas.

Prezidanto Zelenskij: Jes, tio tre gravas por mi, same kiel ĉio, kion vi ĵus menciis antaŭe. Por mi kiel la prezidanto tio tre gravas kaj ni estas malfermaj por iu ajn estonta kunlaboro. Ni pretas malfermi la novan paĝon de la kunlaboro en la rilatoj inter Usono kaj Ukrainio. Pro tio mi revokis nian ambasadoron el la Unuiĝintaj Ŝtatoj, kaj lin anstataŭos tre kompetenta kaj tre sperta ambasadoro, kiu diligente laboros por ke niaj du landoj interproksimiĝu. Mi ankaŭ dezirus kaj esperas, ke li meritos vian fidon, kaj ankaŭ ekhavi kun vi personajn rilatojn por ke ni povu kunlabori eĉ pli multe. Mi persone diru al vi, ke unu el miaj asistantoj interparolis kun la s-ro Giuliani tre antaŭnelonge, kaj ni tre esperas, ke s-ro Giuliani povos veturi al Ukrainio, kaj ni renkontiĝos tuj kiam li venos al Ukrainio. Mi nur dezirus plian fojon kredigi vin, ke inter ni vi havas nur amikojn. Ni zorgos ĉirkaŭigi min per plej bonaj kaj spertaj homoj. Mi ankaŭ dezirus diri al vi, ke ni estas amikoj. Ni estas grandaj amikoj kaj vi, sinjoro prezidanto, havas amikojn en nia lando, do ni povas daŭrigi nian strategian partnerecon. Mi ankaŭ planas ĉirkaŭigi min per grandaj homoj kaj aldone al tiu ĉi enketado mi kiel prezidanto de Ukrainio garantias, ke ĉiuj enketadoj okazos malferme kaj sincere. Pri tio mi povas kredigi vin.

Prezidanto Trump: Bone, ĉar mi aŭdis, ke vi havis prokuroron [eble temas pri Viktor Ŝokin], kiu estis tre bona kaj ke oni maldungis lin, kaj tio estas vere maljuste. Multaj homoj parolas pri tio, pri kiel oni maldungis vian tre bonan prokuroron kaj vi vokis al vi tre malbonajn homojn. S-ro Giuliani estas tre estimata homo. Li estis urbestro de Novjorko, la granda urbestro kaj mi dezirus, ke li telefonu vin. Mi petos lin telefoni al vi kune kun la ĝenerala prokuroro. Rudy tre bone scias, kio okazas kaj li estas tre talenta bubo. Se vi povus interparoli kun li, estus bonege. La eksa ambasadoro el la Unuiĝintaj Ŝtatoj, virino [Marie L. Yovanovitch], estis malagrabla persono kaj homoj, kun kiuj ŝi havis aferojn en Ukrainio, ankaŭ estis malbonaj, do mi simple deziras informi vin pri tio. Alia afero estas ke oni multe parolas pri filo [Hunter Biden] de Biden, ke Biden ĉesigis juĝan persekutadon, kaj multaj deziras ekscii pri tio, do ĉio kion vi povas fari kun la ĝenerala prokuroro, estus bonege. Biden ĉie fanfaronas, ke li fermis la enketadon, do se vi povos esplori tion... Tio sonas terure por mi.

Prezidanto Zelenskij: Mi dezirus diri al vi pri la prokuroro. Antaŭ ĉio mi komprenas kaj mi konas la situacion. Ĉar ni ricevis absolutan plimulton en nia parlamento, sekva ĝenerala prokuroro estos 100% mia homo, mia kandidato, kiu estos aprobita de la parlamento kaj eklaboros kiel nova prokuroro en septembro. Li aŭ ŝi esploros la situacion, speciale pri tiu kompanio, pri kiu vi parolas. La enketado de tiu ĉi afero efektive rilatas al restarigo de honesteco, do ni klopodos pri tio kaj laboros pri la enketado de la afero. Krome mi dezirus demandi vin, ĉu vi havas iujn pliajn informojn, kiujn vi povus doni al ni, estus tre utile por la enketado kaj ebligus al ni plenumi justicajn aferon en nia lando rilate la ambasadoron en la Unuiĝintaj Ŝtatoj el Ukrainio, kiom mi memoras, ŝi nomiĝis Yovanovitch. Estas bone, ke vi la unua diris al mi, ke ŝi estas malbona ambasadoro, ĉar mi je 100% konsentas kun vi. Ŝia rilato al mi estis tre for de la bona, ĉar ŝi fasciniĝis pri la antaŭa prezidanto [ Petro Poroŝenko ] kaj estis ĉe lia flanko. Ŝi ne akceptos min kiel la novan prezidanton.

Prezidanto Trump: Do, ŝi devos trapasi certajn ekzamenojn. Mi faros tiel, le s-ro Giuliani telefonos al vi kaj al mi ankaŭ telefonos la ĝenerala prokuroro Barr kaj ni solvos tion. Mi certas, ke vi solvos tiun ĉi aferon. Mi aŭdis, ke oni tre malbone traktis la prokuroron kaj li estis la justa prokuroro, do sukceson al vi pri ĉio. Mi antaŭdiras, ke via ekonomio iĝos ĉiam pli bona. Vi havas grandegajn resursojn. Tio estas grandega lando. Mi havas multe da ukrainaj amikoj, tio estas neordinaraj homoj.

Prezidanto Zelenskij: Mi dezirus diri al vi, ke ankaŭ mi havas sufiĉe multe da ukrainaj amikoj, kiuj loĝas en la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Fakte kiam mi lastfoje veturis al la Unuiĝintaj Ŝtatoj mi loĝis en Novjorko apud la Centra parko kaj ĉe la Trumpo-turo. Mi interparolos kun ili kaj esperas vidi ilin denove en estonteco. Mi ankaŭ dezirus danki vin pro la invito viziti la Unuiĝintajn Ŝtatojn, interalie Vaŝingtonon. Aliflanke mi ankaŭ deziras kredigi vin, ke ni tre serioze traktos la aferon kaj laboros pri la enketado. Kio koncernas la ekonomion, niaj du landoj havas grandan potencialon kaj unu el la aferoj, kiu estas tre grava por Ukrainio, estas la energia sendependeco. Mi opinias, ke ni povos esti tre sukcesaj kaj kunlabori pri la aferoj de la energia sendependeco kun la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Ni jam laboras pri la kunlaboro. Ni aĉetas la usonan nafton, sed mi tre esperas pri estonta renkontiĝo. Ni havos pli da tempo kaj eblecoj por pridiskuti tiujn eblecojn kaj pli bone ekkoni unu la alian. Mi dezirus danki vin pro via subteno.

Prezidanto Trump: Bone. Jes, grandan dankon, kaj mi aprezas tion. Mi diros al Rudy kaj al la ĝenerala prokuroro Barr ke ili telefonu. Dankon. Kiam ajn vi dezirus viziti la Blankan Domon, ne hezitu telefoni min. Nur diru daton kaj ni solvos tion. Mi senpacience atendas renkontiĝon kun vi.

Prezidanto Zelenskij: Grandan dankon. Mi ĝojos alveturi kaj renkontiĝi kun vi persone kaj ekkoni vin pli bone. Mi senpacience atendas nian renkontiĝon kaj ankaŭ mi dezirus inviti vin viziti Ukrainion kaj alveturi la urbon Kievon, kiu estas belega urbo. Ni havas belegan landon, kiu bonvenigus vin. Aliflanke mi esperas ke la 1-an de septembro ni estos en Pollando kaj ni povos renkontiĝi en Pollando. Post tio eble estus konvene por vi tuj veturi al Ukrainio. Ni povus flugi en mia aviadilo aŭ en la via, via la certe estas oble pli bona ol la mia.

Prezidanto Trump: Bone, ni povos aranĝi tion. Mi senpacience atendas renkontiĝon kun vi en Vaŝingtono kaj eble en Pollando, ĉar mi pensas ke ni ambaŭ estos tie en tiu tempo.

Prezidanto Zelenskij: Grandan dankon, sinjoro prezidanto.

Prezidanto Trump: Mi gratulas vin pri la fantasta laboro, kiun vi faris. La tuta mondo rigardis. Mi ne pensas kompreneble, ke via venko estis tioma neatenditaĵo, tamen mi gratulas.

Prezidanto Zelenskij: Grandan dankon, sinjoro prezidanto, ĝis revido.


Donald Trump kaj Volodimir Zelenskij

Fontoj[redakti]