Audible prezentos la sonserion «El la Sorĉista Arkivo» pri la mondo de Hari Poter
Mardo, la 20-a de aŭgusto 2024
La 29-an de aŭgusto 2024 «Amazon» prezentos sonserion «El la Sorĉista Arkivo», konsistantan el artikoloj de Ĝoan Roŭling (en angla Joanne Rowling) pri mondo de Hari Poter.
La artikolaro «El la Sorĉista Arkivo» prilumas komplikaĵojn de sorĉista mondo en kiu vivas roluloj de mondo de verkoj pri Hari Poter kaj aliaj. Komplekto el 80 rakontoj unuafoje estas adoptitaj por sonserio.
La sonserio estos publikigita ĉe usona interreta vendejo «Audible» apartenata al «Amazon».
La artikolaro estis verkita de Ĝoan Roŭling por retejo «Pottermore». La retejo nun ne funkcias, sed «Audible» kontraktis kun la posedantoj de la retejo por aĉeti la rajton sonigi la rakontojn. Samtempe «Audible» kontraktis kun «Pottermore Publishing» por eldoni la novajn sonromanojn laŭ la sep bazaj romanoj pri Hari Poter. La novan eldonon partoprenos pli ol cent aktoroj, kiuj sonigos la librojn.
La premiero de la reeldonotaj sonromanoj estas planata por fino de 2025. La reeldono estos ekskluziva posedaĵo de «Audible».
Fontoj
[redakti]- (en) Todd Spangler «J.K. Rowling’s Articles About the Secrets of the Harry Potter Wizarding World to Be Available in Audio Format for First Time» – Variety, 2024-08-20 (arkivita 2024-08-20)
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
- 20-a de aŭgusto 2024
- Aŭgusto de 2024
- 20-a de aŭgusto
- Joanne Rowling
- Kulturo
- Artikoloj kun informo de Variety
- Publikigitaj artikoloj
- 29-a de aŭgusto 2024
- 29-a de aŭgusto
- Usono
- Kulturo en Usono
- Ĝoan Roŭling
- El la Sorĉista Arkivo
- Hari Poter
- Audible
- Pottermore (retejo)
- Pottermore Publishing
- Ŝarĉista mondo de Hari Poter
- Literaturo
- Fantasta literaturo
- Literaturo por infanoj kaj junuloj