Enketo pri la eksigo de Trump
Merkredo, la 25-a de septembro 2019
Hieraŭ posttagmeze, la 24-an de septembro, la prezidantino de la malsupera ĉambro de la usona parlamento, Nancy Pelosi, anoncis ke ŝi estas lanĉonta elpostenigan enketon pri la konduto de la usona prezidanto Donald Tramp. Antaŭe, Pelosi estis kontraŭinta tian enketon pri elpostenigo.
Pelosi taksis la konduton de Trump "rompo de liaj konstituciaj fakoj", laŭ NBC. "La malsupera ĉambro antaŭeniras al oficialan enketon pri elpostenigo", ŝi anoncis. Precize, ŝi estas ordononta al ses ĉambraj komitatoj "antaŭenigi la esploradon" pri elpostenigo.
Ne ĉiuj anoj de la juĝa komitato de la malsupera ĉambro akordiĝas inter si pri la maniero konduki elpostenigenketon. Unu partiano de la Respublika Partio, Doug Collins, diris per Tvitero: "Ĝis la malsupera ĉambro voĉdonante permesos enketon, neniu kondukos formalan enketon". La prezidanto de la komitato, la novjorkano Jarrold Nadler, partiano de la Demokrata Partio, plurfoje asertis ke enketo pri elpostenigo estas tio, kion la komitato jam agas.
La ĵurnalo New York Times raportis ke, per telefona alvoko fine de julio, Trump eble instigis la novelektitan prezidanton de Ukrainio, Volodimir Zelenskij, esplori pri Hunter Biden, la filo de Joe Biden, vicprezidento de Usono de 2008 ĝis 2016. Joe Biden estas eminenta kandidato al la Demokrata nomumado por la 2020-a prezidenta balotado. Trump taksis la telefonan alvokon "tute bona kaj rutina".
Trump, respondinte per Tvitero al la anonco de Pelosi, atakis la elpostenigenketon nominte ĝin "ruba ĉasado de sorĉistinoj".
La elpostenigo estas la procezo en kiu la usona parlemento povas maldungi federalan oficiulon, inkluzive de la prezidanto. La usona konstitucio diras ke oficiuloj foriĝas el sia oficio post elpostenigenketo kaj kondamno pri "perfido, subaĉeto, aŭ aliaj grandaj krimoj kaj ofendoj". Necesas simpla plimulto en la malsupera ĉambro por komenci la elpostenigon de oficiulo, kaj de tiam li povas eksiĝi laŭ juĝo de la usona Senato voĉdonante du trionojn.
En la tuta historio de Usono, nur du prezidantoj estis elpostenigataj de la malsupera ĉambro: Andrew Johnson kaj Bill Clinton. Johnson estis elpostenigata pro ŝajnaj malobservoj de la 1867-a leĝo Tenure Office Act, kiun la Supera Kortumo taksis kontraŭkonstitucia. La voĉdono por eksigi lin malsukcesis je unu voĉo. En 1998, Clinton estis elpostenigata pro mensogoj al enketistoj kaj obstrukco de justico dum la afero Lewinsky. La voĉodono ankaŭ malsukcesis pri li. Tria prezidanto, Richard Nixon, estus elpostenigita pri la Skandalo Watergate, sed li rezignis antaŭ iu ajn elposteniga voĉdono.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo US Speaker Pelosi announces Trump impeachment investigation, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- ([[Lingvo angle|angle]]) Heidi Przybyla and Adam Edelman «Nancy Pelosi announces formal impeachment inquiry of Trump» – NBC News, 24-09-2019 (arkivita [ ])
- ([[Lingvo angle|angle]]) Ted Johnson «House Speaker Nancy Pelosi Announces Formal Trump Impeachment Inquiry» – Deadline, 24-09-2019 (arkivita [ ])
- ([[Lingvo angle|angle]]) Lisa Lerer and Reid J. Epstein «Ukraine and Whistle-Blower Issues Emerge as Major Flashpoints in Presidential Race» – New York Times, 24-09-2019 (arkivita [ ])
- ([[Lingvo angle|angle]]) Charlie Savage «The Impeachment Process, Explained» – New York Times, 24-09-2019 (arkivita [ ])
- ([[Lingvo angle|angle]]) Donald Tramp «@realDonaldTrump» – Tvitero, 24-09-2019 (arkivita [ ])
- ([[Lingvo angle|angle]]) Tara Law «What to Know About the U.S. Presidents Who’ve Been Impeached» – Time, 13-09-2019 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- 25-a de septembro 2019
- Septembro de 2019
- 25-a de septembro
- Usono
- Artikoloj kun informo de NBC News
- Artikoloj kun informo de Deadline
- Artikoloj kun informo de The New York Times
- Artikoloj kun informo de Tvitero
- Artikoloj kun informo de Time
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Politiko
- Politiko de Usono
- Nancy Pelosi
- Donald Tramp
- Volodimir Zelenskij
- Hunter Biden
- Joe Biden
- Nordameriko