Saltu al enhavo

Deklaroj de ŝtatestroj rilate al la interŝanĝo de malliberuloj la 1-an de aŭgusto 2024

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 13-a de aŭgusto 2024

La 1-an de aŭgusto 2024 okazis ampleksa interŝanĝo de malliberuloj. La interŝanĝon partoprenis 23 civitanoj de Britio, Germanio, Rusio kaj Usono. Ŝtatestroj de Germanio, Rusio kaj Usono renkontis la partoprenantojn de la interŝanĝo, revenintajn al siaj landoj.

Ĉi artikolo prezentas la elpaŝojn de la ŝtatestroj okaze de la interŝanĝo. La deklaroj estis publikigitaj ĉe oficialaj retejoj de ŝtatestroj de la landoj.

Joe Biden

[redakti]
1-a de aŭgusto 2024

Deklaro de prezidento Joe Biden pri la liberigo de usonanoj detenitaj en Rusio

Hodiaŭ tri usonaj civitanoj kaj unu posedanto de usona verd-karto, kiuj estis maljuste malliberigitaj en Rusio, finfine revenas hejmen: Paul Whelan, Evan Gerŝkoviĉ, Alsu Kurmaŝeva, kaj Vladimir Kara-Murza.

La interkonsento kiu certigis ilian liberecon estis heroaĵo de diplomatio. Entute ni negocis la liberigon de 16 homoj el Rusio — inkluzive de kvin civitanoj de Germanio kaj sep rusiaj civitanoj kiuj estis politikaj prizonuloj en sia propra lando. Kelkaj el tiuj viroj kaj virinoj estis maljuste tenitaj en prizono dum jaroj. Ĉiuj postvivis neimageblajn suferojn kaj malcertecon. Hodiaŭ iliaj torturoj finiĝis.

Mi dankas niajn aliancanojn, kiuj akompanis nin dum malfacilaj kaj kompleksaj intertraktadoj por atingi ĉi tiun rezulton — inkluzive de Germanio, Pollando, Slovenio, Norvegio kaj Turkio. Ĉi tio estas forta ekzemplo kiel gravas havi amikojn en ĉi tiu mondo, kiujn vi povas fidi kaj konfidi.

Kaj permesu al mi klarigi: mi ne ĉesos labori ĝis ĉiu usonano maljuste detenita aŭ ostaĝita en la mondo reunuiĝos kun sia familio. Mia administracio jam revenigis hejmen pli ol 70 tiajn usonanojn, multaj el kiuj estis en mallibero jam antaŭ mia ekofico. Tamen tro multaj familioj suferas kaj disiĝas de siaj amataj homoj, kaj mi ne havas pli altan prioritaton kiel prezidento ol revenigi tiujn usonanojn hejmen.

Hodiaŭ ni festas la revenon de Paul, Evan, Alsu kaj Vladimir kaj ĝojas kun iliaj familioj. Ni memoras la ankoraŭ maljuste detenatajn aŭ ostaĝitajn. Kaj ni reasertas nian promeson al iliaj familioj. Ni vidas vin. Ni estas kun vi. Kaj ni neniam ĉesos labori por revenigi viajn amatojn hejmen, kie estas ilia vera loko.


Vladimir Putin

[redakti]
1-a de aŭgusto 2024

Renkontiĝo kun rusiaj civitanoj, kiuj revenis al sia patrujo kiel rezulto de la interŝanĝo

Antaŭ ĉio mi volas gratuli vin ĉiujn pro via reveno en vian patrujon. Nun mi volas turni min al tiuj el vi, kiuj rekte rilatas al la militservo. Mi volas danki vin pro via lojaleco al via ĵuro, via devo kaj via patrujo, kiu eĉ por unu minuto ne forgesis vin – kaj nun vi estas hejme.

Vi ĉiuj estos nomumitaj por ŝtataj honorigoj. Ni revidos vin kaj parolos pri via estonteco. Kaj nun mi volas nur gratuli vin pro via reveno hejmen.

Koran dankon. Gratulon!


Olaf Scholz

[redakti]
1-a de aŭgusto 2024

La unua gazetara deklaro de la kanceliero pri la interŝanĝo de malliberuloj

Bonan vesperon!

Dum kelkaj monatoj la germana registaro laboris en proksima kunordigo kun Usono por serĉi solvon de la problemo pri politikaj malliberuloj maljuste enprizonigitaj en Rusio.

Antaŭ kelkaj minutoj mi denove parolis telefone kun la prezidento Biden, kiu tre dankas pro la kunlaboro inter niaj landoj pri ĉi tiu grava afero. Estis aparte grave por Usono vidi ĵurnaliston de Wall Street Journal Evan Gerŝkoviĉ kaj eksmarsoldato Paul Whelan liberigitaj.

En la proksima kaj fidinda kunlaboro kun Usono kaj eŭropaj partneroj post monatoj da konfidencaj diskutoj kun la rusia flanko nun oni povis certigi la liberigon de 15 homoj, kiuj estis kontraŭleĝe enprizonigitaj en Rusio kiel politikaj malliberuloj.

Ili inkluzivas la jam menciitajn du usonajn civitanojn kaj la elstaran opozician politikiston, civitanon de Britio kaj Rusio Vladimir Kara-Murza.

Krome estas publike konataj juĝaferoj de la fondinto de «Memorial», Oleg Orlov, same kiel aliaj defendantoj de homaj rajtoj, kaj kontraŭmilitaj aktivuloj, inkluzive de la ĉefaj agantoj en la labora reto de Aleksej Navalnij, kiu mortis en rusia malliberujo en februaro de ĉi tiu jaro. La personoj estas tenitaj kiel politikaj malliberuloj en Rusio dum longa tempo, kelkaj dum pluraj jaroj.

La liberigitaj personoj ankaŭ inkludas plurajn germaniajn kaj germani-rusiajn civitanojn, kiuj estis akuzitaj pro elpensitaj kialoj, ekzemple ŝtatperfido, kaj kondamnitaj al pluraj jaroj da mallibereco.

Ni ankaŭ sukcesis liberigi alian la 16-an personon. Tio estas fama kazo de la germana ŝtatano Rico Krieger, kiu estis mortkondamnita en Belorusio fine de la junio.

La liberigitaj homoj nun estas survoje de Ankaro al Germanio. Ili estas atendataj ĉi tie en Flughaveno Kolonjo/Bonn. Mi antaŭĝojas bonvenigi ilin denove en la libereco. La grupeto de usonanoj flugas rekte en Usonon.

La liberigo sukcesis nur dank' al deportado de rusiaj ŝtatanoj kun spiona pasinteco, kiuj estis malliberigitaj en Eŭropo kaj transdonitaj en Rusion. Inter ili estas Vadim Krasikov, kiu estis kondamnita al dumviva mallibereco fare de la Berlina Apelacia Kortumo fine de 2021 post kiam li murdis kartvelian civitanon de ĉeĉena deveno en la parko "Kleiner Tiergarten" en Berlino en aŭgusto de 2019.

Ĉi tiun malfacilan decidon kune faris la koncernaj departementoj kaj la koalicio post zorga interkonsiliĝo kaj konsidero. La realigado okazis per ordono de la Federacia Ĝenerala Prokuroro por haltigo de la plenumo de la puno kaj por la posta deportado.

Neniu prenis ĉi tiun decidon malserioze: deporti murdinton, kondamnitan al dumviva puno, post nur kelkaj jaroj en malliberejo. La ŝtata intereso plenumi la punon devis esti pesita kontraŭ la libereco kaj danĝero por la korpoj kaj – en kelkaj kazoj – vivoj de senkulpaj homoj malliberigitaj en Rusio kaj de maljuste politike malliberigitaj homoj. Por ni gravis, ke ni havas devon protekti germanajn ŝtatanojn kaj ankaŭ realigi solidarecon kun Usono.

Gesinjoroj, konsiderante la gravecon de tiu ĉi afero, mi ankaŭ antaŭinformis la opozician gvidanton pri la plano kaj ankaŭ ĝustatempe informis lin pri la hodiaŭa agado. Li eksplicite certigis min pri konsento kun la decidoj de la federacia registaro.

Preter la menciitaj unuopaj kazoj, la Federacia Registaro daŭre batalos por la liberigo de ĉiuj, kiuj estas maljuste malliberigitaj en rusiaj kaj belorusiaj malliberejoj pro ilia politika aktiveco. Ĉi tio restas grava zorgo. Ĉi tie ni nun donis al tre granda grupo da homoj la ŝancon vivi denove en libereco kaj en kelkaj okazoj savis ilian sanon kaj vivojn.

Koran dankon!


(Novaĵoj, Transskribo de la gazetara konferenco) (de) Olaf Scholz «Erstes Pressestatement des Kanzlers zum Gefangenenaustausch» – Bundeskanzler.de, 2024-08-01 (arkivita 2024-08-13)
Vidu ankaŭ: Ampleksa interŝanĝo de malliberuloj

Fontoj

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, havas tekston aŭ konsistas el deklaro de Vladimir Putin, unue publikigita ĉe Kremlin.ru «Встреча с гражданами России, вернувшимися на Родину в результате обмена» (arkivita 2024-08-13), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, havas tekston aŭ konsistas el deklaro de Joe Biden, unue publikigita ĉe Whitehouse.gov «Statement by President Joe Biden on Securing the Release of Americans Detained in Russia» (arkivita 2024-08-01), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo