Senhejmuloj en Siberio: Nikolaj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 11-a de julio 2020

Nikolaj, senhejmulo.

Konversacio kun Nikolaj stumblis ĉiupaŝe ekde la komenco. Li simple ne deziris interparoli. Li ne deziris fotiĝi. Li entute ne deziris vidi iun ajn. Ŝajnas ke plej malmulte li deziris vid sin mem, sed li ne havis elekteblon.

Ni sidas en eta lignaĵista metiejo, kiun li mem aranĝis fine de koridoro en la azilejo Bogadelnja en la siberia urbo Tjumeno (Rusio). Vajco, maleo, ikonoj, tornomaŝino, donacita de sponsoro. Nikolaj sidas en rulseĝo kaj rigardas tra fenestro. Malantaŭ la fenestro etendiĝas industria zono.

Samlokano de Sergej Jesenin

Neniu bezonas min krom Galina Timofejevna [fondinto kaj direktoro de la azilejo]. Ŝi akceptis min ĉi tie, dankon al ŝi. Kaj mi okupiĝas pri ĉio ĉi nur por mortigi la tempon, por ke la kapo ne forflugu. Iel aŭ tiel, sed tio estas kaĝo. Eĉ se sata, eĉ se ora. Kiom ajn oni hundon je la ĉeno tenu, ĝi tamen forŝiriĝos, ĝi kuri bezonas. Kaj mi la tutan vivon vojaĝadas, ien ajn min diablo pelis.

Lago Sintul.

De kie mi estas? El Sovetunio. En Fora Oriento mi loĝis, en Jakutio, en Altajo, en Ĥakasio, ne eblas listigi ĉion. Al Armenio post la tertremo mi veturis. Ĉie mi estis. Kiel mi transloĝiĝadis? Tre simple. Mi laboris iom, poste konfliktis kontraŭ estraro, metis dorsosakon surdorsen kaj ekveturis al alia urbo. La tutan vivon tiel. Ordinara laboristo — vagadis, serĉadis la tutan vivon.

Kio mi estis? Konstruisto. Kiel simio laŭ altaĵoj grimpadis, betonon ŝoveladis, stukisto mi estis, ĉe alttensiaj linioj laboradis. Laŭ eduko mi estas lignaĵisto-konstruisto, sed pri tio mi nur jaron kaj duonon okupiĝis, antaŭ rekrutiĝo. Ne ŝatas mi tiun ĉi aferon, nur kulerojn foje ĉizis, speciale kiam kun geologoj tra arbaroj vagadis. Sed poste okazis ke mi ne havis kien iri, do mi iris al konstruejo.

Mi estas de Kasimova distrikto — de naskiĝloko de poeto Sergej Jesenin. Kasimov estas malnova urbo, nur 12 jarojn malpli aĝa ol Moskvo. Nia vilaĝo nomiĝis Sintul. Antaŭe tie estis metalfabriko. Oni faris kaldronegojn, fornovalvojn kaj nun mi jam ne scias kion — 23 jarojn mi ne vizitis la vilaĝon, komunikis kun neniu. Ĉiuj laboris tie, ankaŭ mia patro. Mebla sekcio funkciis, oni faris lernotablojn, lavpelvojn. Ĉirkaŭe estis kolĥozoj. Loĝantaro ĉirkaŭ 15 mil.

La denaskan vilaĝon mi jam 23 jarojn ne vizitis. Lastan fojon mi venis dum ferioj, pasigis unu semajnon kaj sufiĉas. La gepatroj ankoraŭ estis vivaj, la fratoj ankaŭ. Sed kion mi farus tie? Mi tiutempe vivis kun virino, revenis ĉi tien. Kiu sciis ke ni disiĝos?

Rondokuro

Naskiĝis mi en 1962. Mi finis ok lernojarojn, venis al faklernejo en Moskvo. Post labori unu jaron mi estis rekrutita. Militservis mi en Kapĉagaj — la urbo en dezerto, 60 km for de Almato, Kazaĥa SSR. Ĝia nomo tradukeblas kiel “sablosako”. Post la armeo mi ekdeziris vidi Foran Orienton kaj varbiĝis por labori tie. De tie mi veturis al Tjumeno, poste al Jakutio, de tie al Ĥakasio, poste denove al Tjumeno, de tie al Armenio por likvidi sekvojn de la tertremo en 1989. En Ĥakasio mi laboris en geologiaj ekspedicioj — ni vagadis tra arbaroj, boris putojn, prenis kernaĵojn. Ie mi loĝis unu jaron, ie unu kaj duonon, foje eĉ tri. Ĉi tie mi por longe setliĝis.

Tablo fare de Nikolaj.

Transloĝiĝis mi ĉiam leĝere, konteneroj post mi ne trenis. Magnetofono, televidilo — ĉion ĉio mi lasadis al buboj, kun kiuj mi loĝis en amasloĝejo, kaj ek! Aŭton mi same lasis. En la 1990-aj jaroj mi havis GAZ-66, jam forigitan el ekspluatado, do ne eblis aranĝi por ĝi dokumentojn. Havis mi ankaŭ VAZ-2106, Moskviĉ-on. Poste, kiam mi jam malsaniĝis, mi bezonis iel vivi, do vendis la aŭton. Apud vilaĝo Novotarmanskoje mi konstruis somerdomon. Sed poste, kiam mi disiĝis kun mia virino, mi kiel estis en galoŝoj, sidiĝis en la aŭton kaj forveturis. Nu, ne povis mi plu vivi kun bopatrino, pro ŝi mi foriris. Mi diris al mia kunulino ke necesas foriri, lui apartamenton, sed ŝi ĉiam rifuzis: “Mi ne povas lasi malsanan panjon, mi kompatas ŝin”. Nu do vivu kun via panjo!

Mi simple ĉiam estis facile moviĝebla. Estis. Ankaŭ nun estas same. Mi ĉi tie nur toleras… Post kiam oni aranĝos por mi dokumentojn, mi ne restos ĉi tie.

Kie plaĉis al mi? Ĉie plaĉis. Kiun laboron mi ŝatis? Vagadi tra tajgo — jen plej bona laboro por mi. Bajkalon mi ŝatis, Altajan regionon — ĉie plaĉis al mi, registaro nur ne plaĉis. Eĉ ne unu. Oni diras multe, sed por la homo estas farata nenio. Ĉiuj strebas al potenco nur por siaj celoj. Kaj tiel estas ĉie, en ĉiu lando en ĉiuj tempoj.

Kial mi translokiĝadis? Junaĝe mi esperis gajni monon. Sed poste mi jam simple migradis. Ĉu estraro malplaĉas al mi aŭ simple tediĝis mi pri ĉio — mi forturniĝas, kraĉas kaj forveturas aliloken. Aŭ transiras al alia organizaĵo. Ankaŭ ĉi tie, en Tjumeno mi plurajn laborlokojn ŝanĝis.

Foje mi simple deziris ion ŝanĝi. Mi laboris en konstruejo, sed tediĝis betonon ŝoveli kaj aperis ebleco dungiĝi kiel ŝoforo en bona loko — tiel mi venis al vilaĝo Bukino rande de Tjumeno, 11 jarojn laboris mi tie el la firmao Tjumengazmeĥanizacija [Tjumengasmekanizado]. Tio estis forta kompanio — buldozoj, aŭtomobilaj gruoj, fosmaŝinoj, ĉion ĝi havis. Sed poste la mastroj ŝanĝiĝis, ili komencis venigi siajn ŝoforojn el Kurgano por labori skipe po kelkaj semajnoj, kaj la tjumenajn ŝoforojn oni maldungadis laŭeble. Do ankaŭ min oni maldungis.

Poste mi laboris en segejo ĉe la Ŝipripara fabriko. Sed tie jen haveblas mendoj, jen ne, tri tagojn oni laboras, semajnon ripozas — ĉu tio estas laboro? Mi ja bezonis labori por vivi! Do denove mi devis foriri.

Sen kruroj

Loĝejon mi kutime ricevadis de dungofirmao. En Tjumeno mi loĝis en amasloĝejo en strato Olimpijskaja. Poste mi kunloĝis kun virino, dek jarojn ni pasigis kune, sed disiĝis, malsukcesis nia kunvivado. Mi luis apartamenton, poste loĝis en ligna dometo ĉe iu avino en Transriverejo.

Preĝĉambro en la azilejo.

Poste mi malsaniĝis, la kruroj ne plu obeis min. Mi kuŝis kvar monatojn. Ambulancon mi vokadis, sed senrezulte. Jen venas kuracisto, diras al mi: “Iru, voku najbarojn por ke ili forportu vin”. Mi indignis: “Ĉu vi komprenas, kion vi diras? Se mi povus vizitadi najbarojn, mi mem enirus la ambulancon!” — “Sed kiel mi sola vin trenos?” Kaj vere, li estis magra kuracisteto, kiel li sola levus min?

Alian fojon mi vokis ambulancon kaj venis du junulinoj. “En kio ni transportu vin?” Ili ja anstataŭ normala ambulanco venis en Ĵiguli — la “kvina” aŭ la “sepa”. Mi ja ambulancon vokis, ne Ĵiguli por viziti min! Jen nia politiko, vera rilato de la potenco al la homoj!

Se oni komencus kuraci min ĝustatempe, eble mi ne restus sen la kruroj. Ja la kuracado estas laŭdire senpaga, sed ĝi ne alireblas, ĉar mankas al mi sanasekuro. Kaj la sanasekuron oni ne donas, ĉar mi ne havas registriĝon ĉe iu loĝejo. Antaŭe mi estis registrita, sed poste oni komencis ŝanĝadi la pasportojn, ŝajne en 2004[1], kaj okazis ke mi jam nenie estas registrita. Laŭ dokumentoj ne ekzistas tiu homo.

Du jarojn mi plendis por tiu pasporto, ne povis ĝin anstataŭigi. Finfine oni anstataŭigis. “Kie registri vin?” Nenie. Mi loĝas en luita apartamento, tie ne eblas registri min. Mankas la registriĝo, do kacon al vi anstataŭ sanasekuro! Mi venis al polikliniko — prezentu vian sanasekuron. Se oni kuracus min, eble mi ne malsaniĝus tiugrade, en rulseĝon ne falus.

Finfine oni faris por mi daŭran sanasekuron, en polikliniko oni denove krias: “Vi bezonas handikapulan statuson!”, sendas min al traŭmatologia kliniko. Tie ja oni operacios vin kaj poste vi tuj aranĝu la handikapulan statuson! Jaro kaj duono pasis, sed ĝis nun mi tiun statuson ne havas.

La sanasekuro estas laŭdire tutrusia, sed nur provu veni al polikliniko ekster via registriĝloko — ili cent kialojn trovos por vin ne akcepti. La avino, ĉe kiu mi loĝis, 75 jarojn havis, mi memoras kiel foje ŝi anhelis, ŝaŭmis, sed kiam ambulanco venis la unua demando estis: “Kie estas ŝia sanasekuro? La pasporto kie estas?” Antaŭ ĉiujn dokumentojn preni kaj kopii ili eĉ ne proksimiĝis al ŝi.

La azilejo Bogadelnja.

Post du monatoj ŝi mortis, min oni enhospitaligis en la 2-an provincan hospitalon. Mi kuŝis tie 12 tagojn, poste oni ruligis mian rulseĝon al vestiblo kaj jen ĉio — iru ien ajn laŭplaĉe. “Ĉu vi povas sidi? Do lasu la liton!” — jen la tuta konversacio. Sed kien mi iru? Por tiu avino mi estis neniu, nura luanto, ŝiaj parencoj kompreneble ankaŭ min ne bezonas. Mi povis iri nenien.

Mi telefonis al unu amikino, rakontis ĉion. Ŝi kontaktis Marija Vjaĉeslavovna, kiu en tiu ĉi azilejo iam laboris, kaj tiel mi ekhavis la telefonnumeron de Galina Timofejevna. Mi telefonis, klarigis. Ŝi diris: “Prenu taksion kaj venu”. Feliĉe la rulseĝo staris en vestiblo, do mi ruliĝis en ĝi malsupren laŭ ŝtuparo, sidiĝis en taksion kaj forveturis. Tiel mi trafis tiun ĉi lokon, la 28-an de oktobro 2014. Oni aranĝis por mi kvoton por kuracado, faris operacion.

Iuj diras ke mi drinkis multe. Jes, mi drinkis, mi ne neas tion. Sed iu sen drinki en 30 jaroj jam entombiĝis, kaj alia en 90 jaroj plu drinkas kaj fumas — ĉio malsamas. Ĉi tie ja Maksim kuŝis — 30-jaraĝa, Ĵenja — ankaŭ 30-jaraĝa, sed mortis jam. La unuan vintron li kuŝis kun frostvunditaj piedfingroj, sed tamen forpasis. De Nikolajevsko-ĉe-Amuro li venis ĉi tien.

Ĉu vi diras ke oni riparos min? Sed jam apenaŭ. Mi ja provis marŝi ĉi tie, sed eĉ sur lambastonoj malfacilas — doloras tro forte. Sed se deziri, tio eblas. Tri operacioj dum duonjaro, sed kion mi havas fine? Nur ke mi stari povas. Se oni farus ĉion ĝustatempe, ĉio estus en ordo. Nu, mi estas ne la unua, nek la lasta, rulseĝuloj multas. Al ĉiu io estas destinita. Al mi evidente — rampi. Ne ĉiuj ja povas… Alikaze la sanuloj ne sentus sin la sanaj.

Galina Parŝutkina, direktoro de la azilejo Bogadelnja.

Danko

Ĉ tie oni akceptis min normale. Oni ne starigas la monumentojn al vivuloj, sed al la homoj en tiu ĉi azilejo mi havas grandan sinklinon kaj dankon. De mi jam nenion eblas preni, mi mem fordonos ĉion krom mono kaj libereco.

Mi rigardas tiujn ĉi virinojn kaj ne scias kiel iliaj nervoj eltenas. Mi laŭeble ĉion mem por mi faras, sed multas ja kuŝantoj, kiujn lavi, alivesti, ŝovi necesas. Sanitarinoj laboras tage kaj nokte, mi eĉ kompatas ilin. Eĉ ne unufoje mi vidis ke unu el ili eĉ je la 11-a vespere ekkuŝis por ripozi. Oni povas eliri je la 1-a nokte — ili plu lavas, tolaĵojn pendigas, laŭ koridoroj hastas. Malfacilege kompreneble. Sed por kiu nun estas facile?

Lignaĵejo

En la azilejo Bogadelnja.

Antaŭ mi en tiu ĉi lignaĵejo Vitja Miŝĉenko laboris, diversajn tabuletojn faris — li nun estas en vilaĝo Jarkovo, oni lin en la handikapulejon metis. Liaj kruroj estas fortranĉitaj. Li unue deziris kiel Maresjev sur protezoj marŝi, sed diras ke tio ege malfacilas, doloregas. Poste mi komencis umi ĉi tie, kulerojn ĉizis. Mi ne povas ĉizi, ĉar ne scias desegni. Sed jen mi faris kadrojn por ikonoj. Tabletojn mi faris multege — se renkontus, jam ne rekonus. Birdajn dometojn mi faris, birdajn manĝotablojn.

Kiel ideoj venas al mi? Mi simple ekas kaj faras. Kiel ajn. Al iu plaĉas miaj faraĵoj, al aliaj ne. Se iu diras — jen ĉie tie estas nefinita, mi respondas: prenu kaj faru. Laŭmende, laŭ skizoj mi ne faros. Mi faris kaj jam ĉio — prenu, se vi ne ŝatas — forĵetu. Mi faras tion por nenio, nur mortigas la tempon.

Kiam estis suna vetero, mi sunumis, lardon fumigis kiel mi diras. Hanif jen povas okupiĝi pri legomejo, neĝon forigas. Li marŝas. Sed mi marŝi ne povas, do mi sidas, umas. Kion mi faru, ĉu kuŝu kaj kraĉu al plafono?

Soleco

Hanif kaj Jurij, pacientoj de la azilejo Bogadelnja.

Miaj fratoj restis en la naskoloko. Apartamentojn ili ricevis, domojn konstruis. Mi komence sendadis al ili gratulbildojn, sed poste ĉesis. Mi mem ne sciis en kiu urbo mi vekiĝos kaj en kiu stato. Amikojn proksimajn mi ne havis, nurajn konatojn. Unu amiko mortis, alia telefonon perdis. Sed en Tjumeno mi konas multajn, mi ja ekde 1992-1993 loĝas ĉi tie.

Pro kio mi nomas ilin konatoj? Kiam mi estis sana kaj eblis ion de mi ricevi — en flughaveno en aŭto renkonti, veturigi ien — ĉiuj venadis kaj mi helpadis, neniun peton rifuzis. Kiam mi trafis ĉi tien kaj ektelefonis — unu ŝanĝis telefonnumeron, alia ne havas tempon, iuj tute ne respondas al la vokoj. Al diablo ilin ĉiujn! Ili ne bezonas min, sed la globo estas ronda, neniu scias kiel turniĝos la vivo. Mi ne kondamnas ilin — ili havas proprajn zorgojn. Ili vivu laŭplaĉe.

Tempoj

Oni timigas nun, ke en la 1990-aj estis terure. Sed kiam estis ne terure? Ankaŭ en la 1970-aj aviadiloj faladis, trajnoj bruladis, ŝtelado, murdoj — ĉio ĉi okazis. Mi memoras kiel ni de Tindo ĝis Skovorodino veturi ne povis — trajnoj estis brulantaj sur reloj. Poste oni forruligis ilin kaj jen ĉio, la veturejo estas libera. Simple pro tio oni tiam ne raportis en la ĵurnaloj kaj nun ĉio estas raportata, do ŝajnas ke iĝis multe da ekstremaj situacioj. Mi pro tio malŝatas televidon spekti, ke tie aŭ milicaĉoj, aŭ kuracistoj, aŭ instruistoj kaj ĉiuj malbonfartas. Sed ili ĉiam malbonfartis, en ĉiuj tempoj.

Nur antaŭe eblis nenion en la vendejoj aĉeti, necesis eltrovi per ies helpo. Nun ĉio estas superŝutita je varoj, sed pli ol duono da loĝantaro estas nepagipova. Kaj ju pli da varoj, des pli diskuras la okuloj kaj ŝajnas ke ĉio necesas. Kaj la mono ne sufiĉas. En tiuj tempoj ne sufiĉis 120 rubloj de unu salajropago ĝis alia, mi ja 170 ricevadis en Moskvo — kaj ili ne sufiĉis. Milojn mi gajnadis — ankaŭ ne sufiĉis. Kiam milionoj estis — mi milionojn lukradis, sed ankaŭ milionoj ne sufiĉis[2]. Ju pli oni donas al la homo, des pli li komencas elspezi kaj mono ĉiam malsufiĉas al li. Kaj postulado jam kreskas — ne simple panon kun butero, sed jam kun frajo, ne simple vodkon drinki, sed konjakon multekostan.

Kredo

Forcejo de la azilejo Bogadelnja.

Ĉu mi estas kredanto? Mi ne povas nei dion, ĉar mi ne estis en transa mondo. Sed mi ankaŭ ne povas aserti, ke li ekzistas, ĉar mi lin ne vidis. Sed ĝenerale jes, mi havas kredon. Avinjo ankoraŭ en la sovetia tempo trenadis min al preĝejo en naskoloko. Ŝi diris, ke tiu preĝejo ĉiam funkciis, eĉ dum la milito. Ŝi min trenadis por ne lasi sola hejme. Ŝi baptis min, kvankam tiam estis la komunisma tempo.

Ĉu vi diras ke dum Ĥruŝĉov-regado okazis persekutado de la eklezio? Sed ankaŭ en la Breĵnev-epoko estis ne pli bone. Oni planos en la Pasko krucomarŝon je la 12-a, do je la 11-a instruistoj venas, registras ĉiujn, kiuj al la preĝejo iris. Eĉ preskaŭ milicanon oni vokis — ja en la vilaĝo ĉiuj konas unu la alian.

Poste mi revenis al la vilaĝo en la 1990-aj jaroj, venis en la preĝejon — kaj tie nia komunistino staras, preĝas fervore, tiom pia ŝi iĝis kiam la tempoj ŝanĝiĝis. La tutan vivon ŝi estis deputito, skoldis la religion, persekutadis la kredantojn kaj nun sian partbileton enterigis kaj siajn pekojn pripreĝas.

Kuirejo en la azilejo Bogadelnja.

Ĉu ŝi kleriĝis? Ŝi ne kleriĝis — ŝi adaptiĝis. Homlupoj ili estas — komunistoj, milicaĉoj, eĉ inter la pastroj estas homlupoj — mi mem renkontis. Kune ni sidis kun unu en sobrigejo en strato Ĥarkovskaja en Tjumeno. Mi poste venis al preĝejo, volis kandelon starigi por la avino en ŝia memortago. Mi rigardas la pastron — ŝajne mi konas lian vizaĝon. Longe mi pensadis kaj poste li flankturniĝis kaj mi tuj lin rekonis — ni en unu ĉelo en la sobrigejo sidis! Nur tiam li estis en ĝinzo kaj sen sutano. Do ĉi tie li estas unu kaj tie — alia.

Ĉi tie mi al diservoj ne iras, nur aŭskultas. Foje mi ŝaltas DVD. Ekleziaj kantoj foje estas belaj. Mi estas ne piulo, sed penas ne ĝeni ilin, maŝinojn en tiu tempo ne ŝaltas. Se ili preĝas — do preĝu ankaŭ por mi laŭvoje.

Ja la kredo estas ne en tio, ke publike sin krucosigni. La afero estas en la animo — kiel oni rilatas al tio kaj kion sentas, jen la pleja afero. Kaj se iu sen preteksto kaj kaŭzo dion mencias kaj sin krucosignas — tio ankoraŭ ne signifas ke li estas kredanto. Ĉi tie kuŝis unu evangeliisto, li ĉiam al klimatizilo preĝis. Poste li al duŝejo iris, mi diras al li: “Ĉu vi tie al duŝilo preĝos?” Je la kvara kaj duono mi ŝaltas televidilon, li jam balbutas. Nu preĝu, ĉu mi kontraŭas? Se iu malestimas alies kredon, li mem estas nekredanto.

Dio estas unu. Ĉiu siamaniere je li kredas. Ateistoj je nenio kredas, kiel ŝajnas. Tamen ili je alia afero kredas — je partio.

Al libero

Nikolaj, senhejmulo.

Kien poste? Mi vidos. Al libero. Al vastaj kampoj. Komence en Tjumeno. Nek al handikapulejo, nek al veteranejo, nek al frenezulejo — nenien mi iros. Mi volas dungiĝi kiel gardisto ĉe iu luita lago — sidi, observi. Por mi nur gravas ke rivero estu apude, arbaro. En la urbo mankas io por fari kaj tie ĉiam haveblas farendaĵoj — sidi, umi, feltbotojn fari aŭ ilin ripari. Se vi deziras — lignaĵojn segu. Se ne — iru al lago, fiŝkaptu. Ĉu fiŝoj kaptiĝas aŭ ne — ne gravas, plej gravas ke vi ĉe akvo sidas. Mi neniam per retoj fiŝkaptis, ĉar tio estas jam ne fiŝkaptado, sed negoco, simple kapti kaj jam. Mi ŝatas umi kun fiŝkano – tio estas vera fiŝkaptado. Ĉu oni kaptis aŭ ne, sed tago pasis. Antaŭe mi tra arbaro vagadis, fungojn kolektadis, sed tio jam forgesindas por mi.

Mi ja ne povas eterni resti ĉi tie! Mi planis somere forkuri, sed ne okazis. Kaj telefono manks por ĉion ekscii kaj forveturi. Tio bremsas ĉion. Mi planis, planis, sed la somero pasis kaj kun ĝi miaj planoj.

Kion mi prenos kun mi? Ĉion mian mi prenos kaj nenion alian mi bezonas. Por memoro? Mi havas Galina Timofejevna por memoro. Ŝian krucon mi prenos. Ŝiajn donacojn mi prenos. Kaj mi al ŝi nenion povas lasi, nur eble faraĵojn miajn — sed ŝi mem disdonas ilin. Jen malsupre tableto staras, alian ŝi jam donacis.

Rememoroj? Mi malmulte rememoras. Vi nun igis min, sed mi mem neniam rememoras. Kaj pri nenio bedaŭras.

P.S.

Post unu jaro mi telefonis Galina Timofejevna kaj demandis pri Nikolaj. Oni denove operaciis lin kaj li ekmarŝis kun lambastonoj. “Tio ja estas bonege — marŝi kun lambastonoj! Post rulseĝo tio estas revo!” ĝojis pri li la direktoro.

Sekvis plia feliĉa kazo — li akiris familion. Azileja flegistino el vilaĝo apud Tjumeno prenis lin al sia modesta domo kaj ili ekvivis kune. Ŝia edzo delonge mortis, ŝian naŭjaran filon oni trovis en arbaro perfortitan kaj murditan. Do ŝi estis same soleca kaj malfeliĉa kiel li. Ŝi diris ke Nikolaj helpas al ŝi mastrumi la domon, lia humoro pliboniĝis kaj li tute ne drinkas, eĉ en Novjaro sin limiginte per nura glaso da ĉampano. Nikolaj finfine gajnis sian loterian bileton en la vivo.

Antaŭnelonge mi telefonis denove kaj ĉi-foje novaĵoj estis malpli ĝojaj. Oni diagnozis ĉe Nikolaj kanceron de la gorĝo. Li iĝis grumblema kaj eĉ pli malparolema ol antaŭe. Nikolaj mortas.

Referencoj

  1. Evidente temas pri la anstataŭigo de la sovetiaj pasportoj per tiuj rusiaj, komenciĝinta en 1997.
  2. Pro altega inflacio nominaloj de la mono en Rusio en la 1990-aj ŝvelis kaj ĉiuj lukris milionojn. En 1998 okazis monreformo, dum kiu oni ŝanĝis la malnovajn rublojn al tiuj novaj jr proporcio 1 kontraŭ 1000.



Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.