Senhejmuloj en Siberio: Hanif

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 4-a de julio 2020

Hanif, senhejmulo.

Kio estas azilejo? Por plejparto de ĝiaj loĝantoj tio estas lasta stacio en ilia vivovojo. De tie haveblas du elirejoj — al tombejo aŭ al handikapulejo. Kaj se trovi lokon en la lasta estas malfacile, la tombejo akceptas ĉiujn.

Homo palor — la homo vaganta

En Rusio oni kutimas helpi al infanoj, la plenkreskuloj devas elturniĝi memstare. Handikapuloj estas jam la duaj en atendovico por kompato. Escepto estas farata nur por veteranoj de la militoj, speciale de tiuj okazintaj antaŭnelonge, do ĉiu dua almozulo surstrate estas en milita uniformo. Oble malpli ofte oni helpas al maljunuloj ili jam vivis sufiĉe… Ili ricevas kompaton eĉ malpli ofte ol vagantaj bestoj — hundetoj ja estas ĉarmaj, malsame ol la maljunuloj. Fine de la kompatoĉeno troviĝas vagantaj homoj.

Homo palor — la Homo Vaganta. Foje ŝajnas ke tio efektive estas aparta specio. Malpuraj, elĉerpitaj, senĉese tusantaj kaj apenaŭ starantaj surpiede, ili rigardas al la mondo per frenezaj okuloj, en kiuj restis nenio homa. Aŭ ĉu restis?

“Ebriuloj! Malpuraĉuloj! Pigruloj! Vi mem kulpas!” — ili alkutimiĝis al tiuj ĉi vortoj. Kaj eĉ pli ili alkutimiĝis al rigardoj — kondamnaj, malestimaj, forpuŝaj. “Se vi lernos malbone — vi iĝos kiel tiu ĉi ulo!” instruas filon gepatroj. Eble ili necesas por montri al ni, normalaj, ekstreman gradon de homa falo kaj averti pri nekorekteblaj eraroj?

Sed kion ili faris malĝuste? En kiu momento okazis fatala eraro, post kio ili por ĉiam perdis la vojon? Kun tiuj demandoj en aŭgusto 2016 mi kaj akompananta min fotistino venis al la azilejo Bogadelnja, kies nomo tradukeblas pli-malpli kiel Dia helpo — modesta, sed komforta domo en strato Ĉekistov ĉe urborando de la urbo Tjumeno (Siberio, Rusio). Ĝi akceptas malsanajn senhejmulojn.

Bravulo

Hanif kaj Galina Parŝutkina, direktoro de la azilejo. Tjumeno, Rusio.

Hanifon rekomendis al mi Galina Parŝutkina, fondinto kaj direktoro de tiu ĉi nekomerca organizaĵo. “Hanif estas bonega ulo! Li estas vera bravulo – ĉion faras, purigas la korton, prizorgas forciejon…”

La vivoplena maljunulo en kvadratita ĉemizo renkontis nin surstrate. “Ha, mi estas ĉi tie sola liberulo! Mi ja povas iri al vendejo, mi eĉ biciklon havas — librotenistino donas la sian. Nur mankas al ĝi ŝlosilo, do mi timas lasi ĝin surstrate. Tamen mi veturas ĉien — al Gilova bosko, al vendejoj, ĉien!” Lia parolo estis sufiĉe pura, kun eta akĉento, pli ĝuste – specifa intonacio propra al la tjurklingvanoj. Se renkonti tian ulon surstrate, oni apenaŭ lin atentos — ordinara avo, ne pli, nek malpli. Nur senhejma.

Kia estis lia vojo al la azilejo? Pri tio rakontu li mem.

Vojo al Surguto

La urbo Sim.

Mi naskiĝis en 1955 en urbo Sim en Ĉelabinska provinco — urbeto apud Ufa; tiam ĝi havis 25 mil homojn, nun eĉ malpli. Ĝi pli frue apartenis al Baŝkirio, sed poste oni transdonis ĝin al Ĉelabinska provinco. Tie loĝas precipe rusoj, ankaŭ baŝkiroj multas, tataroj, ĉuvaŝoj. Antaŭe tie funkciis militfabriko, ĉiuj laboris tie — fakte tio estis urbo-fabriko. Sed poste Gorbaĉov subskribis iujn traktatojn, do la misiloj iĝis nenecesaj kaj la fabriko ankaŭ.

Miaj gepatroj venis el Baŝkirio. La patro laboris kiel lokomotivestro, unue stiris vaportrajnojn, poste dizellokomotivojn — alportadis karbon al varmelektrocentralo. La patrino laboris en la fabriko. Fakte ili ambaŭ laboris por ĝi. Du fratojn kaj fratinon mi havis. Mi estis meza, kvankam la plej aĝa frato estis al ni parenco nur laŭ patrino. Li havis alian patron, sed tiu malsukcese saltis de sur lokomotivo ĉe etŝpura fervojo kaj trafis trajnon, do la patrino edziniĝis denove.

Mi lernis kiel ĉiuj, finis ok jarojn en mezlernejo kaj poste plian lernojaron pasigis en vespera lernejo. En Sverdlovsko mi ricevis profesion de masonisto-muntisto. En 1973 mi jam 18 jarojn aĝis, do oni rekrutis min. Du jarojn mi servis en la inĝenieraj trupoj. Mi memoras kiel ni forigis kolombajn fekaĵojn de sur statuoj ĉe Mamajev-kurgano en Volgogrado. La monumento al Patrujo-Patrino ja estas interne malplena. Ĉu vi scias kiom alta ĝi estas? 87 metrojn! Kaj la glavo 24 metrojn longa. Kaj foje tiu ĉi glavo falis je la 4-a nokte. Feliĉe ke tio okazis antaŭ mia alveno.

Post la armeo mi revenis hejmen, al Sim, kaj post unu jaro ekveturis al la urbo Surguto, en norda parto de Tjumena provinco. Tie loĝis mia samklasanino Galja, ni delonge amikis. Mi atingis Tjumenon, sed tie necesis halti — ja trajnoj al Surguto veturis unufoje semajne. Mi venis al stacidomo kaj oni respondas al mi: la trajno foriris hieraŭ.

Kie mi loĝu tutan semajnon? Tutan tagon mi vagadis, sed trovis nenion. Iris mi al la kompanio Gazstroj (Gaskonstruado) dungiĝi. Oni donis al mi lokon en amasloĝejo en strato Engels — en ligna barako, kie iam estis teksaĵa fabriko. Post du jaroj mi tamen forveturis al Surguto. Tie haveblis malplena administracia sidejo en industria zono kaj oni donis ĝin al ni por amasloĝejo, do ni loĝis tie. Nu kaj evidente tie montriĝis mia malforta karaktero — mi ekdrinkis…

Hanif kaj ĵurnalisto Stanislavo Belov.

Konstruejoj

Ni konstruadis kune kun konstruistoj el Bulgario la Surgutan Domkonstruan Kombinaton. Ankaŭ en Lantoro mi konstruadis — tie ni havis bazejon. Du jarojn mi loĝis en bareldomo kun du buboj el Donecko. Mi ŝatis tiun dometon, tre komfortan: duŝejo, eta kuirejo — ĉio estis nia propra, do pli bone ol ĉio komuna en amasloĝejo.

Tiutempe okazis kontraŭalkohola kampanjo de Gorbaĉov, mankis alkoholaĵoj en la vendejoj. Do mi aĉetadis tri-kvar vazojn da malnova pomo-vinbera suko, truigadis fermilojn, enŝutadis iom da skisto kaj sukero, kaj metadis ilin sur fenestrobreton — pli proksime al la suno. Supre mi surmetadis stukistan ganton rezinan kaj subskribadis “Saluton al Gorbaĉov!” Post unu semajno la ganto falas, do la drinkaĵo pretas. Semajnfine ni ĉiam iradis kun la buboj al banejo, prenadis kun ni vazeton, tie ĝin “dispremadis”, revenadis hejmen – kaj tie plia haveblas… Ĝi forte trafas la kapon, necesas nur malnovan sukon uzi.

Hanif, senhejmulo.

Laboris ni multe, ankaŭ sabate, kaj se estis urĝa objekto, do ankaŭ dimanĉe, sed nur ĝis tagmeze por havi tempon iri al la banejo kaj al bazaro por nutraĵojn aĉeti. Lukris ni bone: en Tjumeno salajro estis 200-250 rubloj dum mi en Surguto ricevadis 1500. Mi ŝatis labori en Gazstroj kaj nun mi bedaŭras, ke mi el Surguto forveturis. Tio okazis ankaŭ disfalo de Sovetunio. Mi laboris du jarojn en Sverdlovsko, revenis hejmen — la panjo ankoraŭ vivis, mi loĝis iom tie, poste denove al Surguto iris.

Amuzejo Abalako. Tobolska distrikto, Tjumena provinco, Rusio.

Iun tempon buboj al Ĉeĥio navedis, ili eksciis ke tie eblas kontraŭ naŭ mil rubloj bonan aŭton Volga aĉeti. Ĉeĥoj tiutempe jam komencis por la aŭtoj al Germanio vojaĝi kaj la siajn ili vendis malmultekoste. Oni al Pollando navedis, vendis tie niajn elektroborilojn, horloĝojn, televidilojn, de tie alportadis vestojn, kosmetikaĵojn por virinoj, parfumojn. Sed mi ne navedis, ĉiam en Gazstroj laboris. Kial mi foriris de tie? Nu, mi komencis drinki tro multe…

Lasta loko kie mi laboris estis vilaĝo Abalako apud Tobolsko — tie ni en 2006-2007 malantaŭ la fama monaĥejo la Abalakan amuzejon konstruis. Oni alportadis al ni krudan lignon, faligadis surteren kaj ni ĝin senŝeligadis kaj konstruis el ĝi. Tie ja ĉio estas ligna kiel en la fama subĉiela muzeo Kiĵi. Brigadestro-armeno ĉiam kontrolis, ke ni najlajn ĉapelojn kaŝu, se li vidis ilin, do tuj kriis, ke punos nin per rublo, malaltigos la pagon. Do ni ĉirkaŭ tiuj konstruaĵoj kuradis kaj rigardadis, ĉu videblas ie la najlaj ĉapeloj aŭ ne. Loĝis ni samloke, en domo situanta dekstre de la elirejo — tie nun gardistoj loĝas.

Tien oni ankaŭ tatarojn alportadis el vilaĝoj de Vagaja distrikto, ili estas lertuloj, scias kiel kun ligno labori. Ili loĝas ie direkte al Omsko, ĉirkaŭ lago 40 km longa. Ili vokis min kun si, sed mi ne iris. Ili sur marĉoj loĝas, tie vojoj ne ekzistas, ĉiuj sur memfaritaj marĉoveturiloj laŭ vintra vojo veturas. Nek pinon, nek abion ili havas, la domojn el tremolo kaj poplo konstruas. Kaj ne eblas forpeli ilin el tiuj marĉoj! “Por kio ni bezonu la urbon?” ili diras. Al ili el Omsko venas homoj por aĉeti fiŝaĵon, el Kurgano ankaŭ, aĉetas sakojn da karasoj, pagas kontante surloke.

Sen familio

Familion mi neniam havis, vivis kun kunulinoj, sen oficiala registriĝo. De unu loko al alia mi vagadis sola. Malpli aĝa frato pereis dum konstruado de gasfabriko en Orenburgo. Li estis muntisto, falis de alte. Pli aĝa frato loĝis en Uzbekio, revenis komence de la 1990-aj jaroj kiam tie iĝis tute neelteneble vivi por ne-uzbekoj pro naciismo ekstrema. Li lasis tie apartamenton, perdis ĉion. Li forprenis la apartamenton de la patrino — ĉu li loĝas tie aŭ vendis ĝin, mi ne scias.

Plej juna fratino forveturis al vilaĝo Malojaz kun sia edzo. Ĝin trairas fervojo, per kiu la tuta vilaĝo vivas, nenio alia haveblas. La edzo Ildar laboras kiel elektristo ĉe la fervojo, ŝi mastrumas hejme.

Ĉu mi dezirus reveni al Sim? Sed kion mi faru tie? Loĝejo mankas, laboro mankas. Se tie resti, do necesas edziĝi tuj, ĉar se ne — oni simple alkoholiĝos, al krataga tinkturo alkroĉiĝos[1] kaj jen ĉio.

Sekto

Poste ni finis laboron en Abalako kaj iĝis ne plu necesaj, do devis foriri. Malvarme jam estis, vintro. Mi venis en la apuda Tobolsko al la Komitato pri Sociala Protektado kaj diris: helpu al mi travivi tiun ĉi vintron, trovi laboron kiel gardisto aŭ purigisto, mi bezonas nur angulon por nokti. Virino diris: en nia noktejo estas nur 25 lokoj, ĉiuj okupitaj. Kaj ŝi donis al mi afiŝon de la organizaĵo Nikka — ja iru tien, ili helpos al vi. Tio estis apude, necesas nur malsupren iri de la Tobolska Kremlo kaj tuj dekstren.

Hanif montras reklamon de la sociala centro.

Ĉu vi vidis ĉe ŝtuparejoj kaj sur fostoj tra la urboj afiŝojn: “Helpo al narkotikuloj”, “Helpo al homoj”? Mi mem surgluadis tiajn. Ĉe la apotekoj ili nepre pendas – tien ja narkotikuloj venas. Ankaŭ reklamaj afiŝoj — akvotubistoj, elektristoj, kargistoj.

Nomoj malsamas — Resurekto, Espero, Nikka, Salo de la Tero, Vojo de espero, Transformiĝo. Oni diras ke ĉio komenciĝis de Resurekto. Evangelistoj, baptistoj, Nikka laŭdire estas ortodoksuloj. Sed la kerno estas la sama — ĉio ĉi estas sektoj, kiuj gajnas monon per homoj. Kiel? Tre simple. Ili donas al vi loĝejon kaj nutraĵon kaj kontraŭ tio vi devas labori senpage. Ankaŭ en Tjumeno tiaj organizaĵoj haveblas — en strato Popov, 7, apud strato Ruĝaj Mateniĝoj, kaj en multaj aliaj lokoj.

Tien ja desperuloj venas — narkotikuloj, kiujn parencoj el hejmo forpelis kaj kiuj jam mem sian vivon malamegas. Malliberuloj, kiuj ĵus prizonojn forlasis. Kiuj ĉion disvendis, ĉion perdis, je ĉio seniĝis. Tiuj sektoj deĵoras ĉe stacidomoj, ĉe stratkruciĝoj. Ili vidas — jen treniĝas homo kun sakoj, lango sur ŝultro, apenaŭ viva, iras nenien. Oni aliras lin, alparolas, pridemandas, promesas helpon – reakiri pasporton, kuraci, trovi laboron.

Sed efektive ili faras nenion – nek restarigas dokumentojn, nek donas kuracadon, nek oficialan laboron. Ili simple sendas vin ĉiutage plenumi taskojn – jen kargojn porti, jen ion ripari, jen purigi. Pago mankas, nur foje iu mendinto propravole donos trinkmonon aŭ iu sukcesas fari nedeklaritan laboron. Ili vestiĝas en bonaj vestoj. Ili ne diras, ke ili ekspluatas homojn. Ili jen kiel diras: “Hodiaŭ venos kontrolantoj el prokurorejo. Vi ne diraĉu ke vi laboras! Ni preĝas, nur preĝas. Ni vivas nur danke al bonfara helpo”. Oni donasal ĉiu po la Biblio, librojn spiritajn dismetas. Kiomfoje venadis prokuroroj, policanoj — ĉio estas en ordo.

Oni jam poste rakontis al mi, ke tion elpensis krimuloj. Ili luas privatan domon aŭ grandan apartamenton, starigas duetaĝajn aŭ faldeblajn litojn, venigas senhejmulojn, dismetas spiritajn librojn, disgluas afiŝojn tra la urbo — kaj jam, komerco pretas. Ni ja faris ĉion — akvotubajn laborojn, elektroteknikajn, kargojn portadis. Narkotikulinoj lavas vestojn dum viroj laboras ĉe konstruejoj.

Por vintro oni dungigis nin ĉe diversaj organizaĵoj — mi ekzemple en Tjumeno laboris, en vojserva firmao. Ni estis du aŭ tri. Ĉiumonate la 10-an tagon venadis reprezentanto de tiu ĉi Nikka, Kostjaev estis lia familinomo, ricevadis niajn salajrojn kaj forveturadis. Ni ja ĉiuj estis sub alies familinomoj dungitaj. Sed kion ni faru? Mankis loĝejo, do ni laboris por tiu, kiu donis ĝin.

Du jarojn mi tie loĝis kaj iuj po kvin jarojn loĝas. Poste, aŭtune 2015 al mi okazis apopleksio — la mano ankoraŭ funkcias, sed la fingroj jam malobeas kaj la kruro ankaŭ. Mi ne plu povis labori kaj oni tuj forpelis min.

Skarlataj veloj

Hanif en sia forciejo.

Iris mi al noktejo en strato Kommunistiĉeskaja en Tjumeno, sed ĉar mi havis apopleksion, do oni sendis min al la azilejo. Ĉi tie mi fartas bone. Mi eĉ ne sciis ke ekzistas tiom bonkoraj homoj. Oni restarigas por mi pasporton, aranĝas pension, handikapulan statuson — evidente la trian gradon, la plej malpezan. La duan ricevi estas ege malfacile, ĉefe kuŝantoj ĝin havas. Kaj kiu ricevis la unuan gradon, tiu jam estas ne vivulo, baldaŭ mortos.

Mi estas islamano, sed ĉi tie mi baptiĝis, do nun mi estas Fjodor (li ridas). Kial Fjodor? Mia plej ŝatata filmo estas “12 seĝoj”. Ĉu vi memoras kiel artisto Pugovkin tie la pastron Fjodoron ludis? Mi legas la Biblion, ĝi estas saĝa libro, kvankam laŭ naturo mi estas dubema homo.

Al fratino mi nepre veturos, kiam komencos la pension ricevi. Ĉi tie ja estas nemalproksime: nur de Tjumeno al Jekaterinburgo per elektrotrajno, poste per alia, kaj fine per buso ĝis Malojaz.

Hanif puŝlevas.

Amikojn bonajn mi havis infanaĝe, sed nun… Jen estis Volodja Tokmaĉjov, li poste estis metita al kuracejo pro alkoholismo kaj tie trovis por si edzinon. Sed poste, en amasloĝejo kiaj povas esti amikoj? Tie ja nur apuduloj. Se oni drinkaĉas kune, tio estas ne amikoj, sed kundrinkuloj. Kaj ĉi tie, en la azilejo, ĉiuj estas malsanaj, multaj post apopleksio, iliaj kapoj apenaŭ funkcias.

Feliĉe mi ĉesis drinki kaj fumi ankaŭ. Teon mi trinkas, kafon. Varmego okazis, do tiom mi sopiris botelon da biero malvarma, sed mi ektimis: kion fari se la bremsoj misfunkcios? Mi ja estas alkoholulo, tio estas la vero. Do mi ne aĉetis.

Mi deziras dungiĝi ie — kiel gardisto aŭ purigisto. Mi bezonas nur anguleton por nokti. Oni deziras sendi min al handikapulejo, sed mi ne volas. Tio ja estas por homoj, kiuj estas jam nur kuŝantaj. Mi ankoraŭ povas min priservi, vizitas banejon, forigas neĝon — por kio mi iru al la handikapulejo? Mi ĉi tie estas liberulo, por cigaredoj al vendejoj kuras. Fumi ĉi tie estas permesite — oni siblas kompreneble, sed ne malpermesas. Sed se iu ekdrinkis — oni forpelas tuj.

Vintron mi pasigis ĉi tie, reviviĝis iom. Kuŝi nenionfare mi ne povas, do helpas laŭeble. Por kio ja kuŝi? Nur duonhoron oni kuŝis kaj jam! Forciejon mi prizorgas. Ĉu vi deziras vidi? Jen akvomelono, melono, tomatoj bongustaj — mi kolektis la lastajn, baldaŭ metos ilin en feltboton — por ke ili maturiĝu pli rapide. Tie estas piproj diversaj, mi hodiaŭ kovris ilin por protekti kontraŭ malvarmo. Mi ĉion prizorgas, akvumas kun jodo — 35-40 gutojn por sitelo da akvo kaj iom da vodko. Ĉi tie surstrate buboj drinkis vodkon, do mi trovis botelon poste kaj en ĝi miksas ĉion.

Kaj tie mi sportejon konstruis, min levas sur reko. Rigardu kiel mi puŝlevas! Sed min levi sur la rako estas pli malfacile, ja mi nur per unu mano povas kaptiĝi bone — apopleksio.

Hanif, senhemjulo.

Antaŭ Novjaro mi kreis neĝvirinon kun sitelo. Mi volis ankaŭ la skulptaron “Skarlataj Veloj” fari — kiel en la romano — sed nenion skarlatan trovis, do prokrastis ĝis sekva jaro. Mi volas ke knabino tie estu, bubo sur ŝipo, skarlataj veloj kaj malantaŭe — pirato maljuna, unuokula, kun pipo en la dentoj.

Ni revenis al la azilejo post unu monato. Ni iom babilis kun Hanif, enmanigis al li biciklan seruron kaj disiĝis denove.

P.S.

Post unu jaro oni diris al mi ke Hanif misfaris — li drinkis kaj oni forpelis lin. Li veturis al la fratino en Sim, poste revenis kaj la kunlaborantoj petegis la direktoron pardoni ĉies amaton kaj akcepti lin reen. Ŝi akceptis. Sed li misfaris denove, do devis foriri. Hanif denove iris al noktejo.

Tamen ĉiujare li venadis por gratuli la direktoron Galina Parŝutkina pri ŝia naskiĝtago kaj enmanigi al ŝi skatolon da bombonoj. Sed lastan naskiĝtagon li ne venis kaj oni ne plu vidis lin.

Referencoj

  1. Kartaga tinkturo estas kuracilo, vendata en apotekoj kaj populara ankaŭ inter alkoholuloj pro sia ĉipeco kaj ĉiama alirebleco



Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.