Rodrigo Guerrero estas la nova urbestro de Kalio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 1-a de novembro 2011

La kuracisto Rodrigo Guerrero estas la nova elektita urbestro de la ĉefurbo de la Valo. Guerrero estas diplomito de la Universitato de la Valo kaj li laboris en diversajn laborojn publikajn kiel urbestro de Kalio dum 1992-1994, direktoro de la Universitata Hospitalo de la Valo, universitatestro de la Universitato de la Valo kaj konsilano de la urbo ĝis 2010, inter alie.

Blazono de la urbo.

Guerrero atingis la maksiman postenon el la urbo post venki al konservativa kandidato, Milton Castrillón, kiu okupis la duan lokon, kaj al María Isabel Urrutia Ocoró de la opozicio, kiu okupis la trian lokon, poste ricevis 127.802 voĉdonojn.

Mi ricevas ĉi venkon per multe da kontentiĝo, fiereco kaj humileco. Ni bezonas ke ĉiuj el la kalianoj kuniĝu por plibonigi la urbon
Rodrigo Guerrero, urbestro 2012-2015

La sendependa kandidato ricevis alligitecojn diversajn al sia kampanjo kaj eĉ la apogo de la eksprezidanto Álvaro Uribe Vélez, kio kreis dubojn pri eblaj intervenoj en la administrado de la urbo pro la helpo ricevita dum la kampanjo. La ĉefaj defioj de Guerrero estos la lukto kontraŭ senlaboreco, kiu atingis historiajn nivelojn, kaj plifirmigi la Masivan Sistemon de Transporto.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Rodrigo Guerrero es el nuevo alcalde de Santiago de Cali, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).