Saltu al enhavo

Snajpero atencis al Donald Tramp

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 14-a de julio 2024

Donald Tramp en junio de 2024
Donald Tramp en junio de 2024

La 13-an de julio 2024 ja 18:08 okazis malsukcrsa murdatenco al Donald Tramp.

Tiu tage Donald Tramp elpaŝis dum antaŭ balota kuveno en urbo Batlero (subŝtato Pensilvanio). Dum la elpaŝo la kandidato al prezidento de Usono prezentis tabelon kun datenoj de limtrairo de kontraŭleĝa migrado al Usono. Tramp prononcis "Rigardu kio okazis..." Tiumomente okazis kvar pafoj, Tramp tuŝis per dekstra mano kolon kaj sur vizaĝo aperis sango. La atencanto trafis orelon de Tramp.

Antaŭ la kvina kaj sesa pafoj la ofero sin kaŝis pos katedro. Tuj post la pafoj la gardistaro kuris al la kandidato kaj kaŝis Trampon de sekvaj pafoj. Post kvar sekundoj okazis kelkaj pafoj kaj al scenejo kuris kelkaj gardantoj. Post 17 sekundoj de la unua pafo oni aŭdis la lastan pafon kaj ekkriis virino. Post 5 sekundoj al la scenejo venis tri agantoj de garda servo vistitaj en kirasoj kaj kun armiloj en manoj. Baldaŭ post tio veturilaro de Tramp forlasis la kunvenon.

Federacia Buroo de Enketado sciigis, ke la atencon faris 20-jaraĝa loĝanto de Pensilvanio Tomas Metju Kruks. Li uzis aŭtomatan fusilon AR-15. La atencanto estis murdita tuj per fafoj de snajpero de garda servo.

Unu atestanto rakontis:

Mi aŭdis kelkajn pafojn. Viro apud mi ricevis pulvopafilan vundon je kapo kaj falis al planko. La alia virino aspektis tiel, kvazaŭ estis vundita en antaŭbrakon.
'

La alia ĉeestanto, kuracisto de urĝa medicina helpo, atestis:

Iu kriis "Oni homon pafis, homon pafis", pro tio mi alvenis kaj klarigis, ke mi estas kuracisto, kaj petis prmeson helpi ... La viro fiksiĝis inter benkoj. Li trafis pafon en kapon. Ĉirkaŭe abundis sango.
'

Usona eksperto pri snajperado Konstantin Konev rimarkis kelkajn gravajn erarojn de garda servo. Laŭ lia opinio malgraŭ realeco de la atenco la terorago estis tre teatreca kvazaŭ speciale organizita. La gardoservantoj ne kaŝis Trampon dum foriro de scenejo, antaŭ elpaŝo la scenejo ne estis izolita per slogan- kaj reklampaneloj de eksteraj supraĵoj kaj kaj estis aliaj mankoj de gardo.

Israela eksperto pri gardo Skilled Kamikaze ankaŭ opinias, ke la murdatenco estis malsukceso de usona garda servo, kiu ne akceptis serioze anoncojn de lokanoj kaj vide ne izolis la scenejon.

Fontoj

[redakti]


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q127421251Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo