Blu Oriĝin relanĉis suborbitan turismon. Ĉu sukcese?

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 21-a de majo 2024

Kapsulo de Nev Ŝepard

la 19-an de majo 2024 Blu Oriĝin post longa paŭzo lanĉis la sepan pilotatan suborbitan turisman misiom NS-25.

La misio okazis la unua pilotata post kraŝo de raketo dum misio NS-23 kiam Nev Ŝepard eksplodis pro "termo-struktura fiasko". Tia misio estis senŝipanara kaj la sistemo de savo sukcesis: ties kapsulo revenis sur teren sen defektiĝo.

Dum la dimanĉa starto okazis kelkaj problemoj.

La planita starta tempo 9:30 EDT/13:30 UTC estis estis rompita kaj la raketa starto malfruiĝis preskaŭ 22 minutoj.

La misio daŭriĝis dum 9 min 53 s. La kapsulo superis linion de Karman kaj atingis alton 107 km. Tamen dum paraŝuta etapo de malsupreniĝo okazis problemo: anstataŭ tri paraŝutoj sukcese aktiviĝis nur du.

Eksa direktoro pri misioj de SpaceX Abhi Tripathi komentis la problemon:

Mi supozas ke ĝis la ilia sekva flugo trapasos multa tempo.
'

Laŭ opinio de Blu Oriĝin la sistemo de surterigo estis projektita por solvi similajn problemojn, kio estis prezentite dum la flugo.

La pilotata flugo de Blu Oriĝin estis:

  • la unua flugo de 2024
  • la 7-a pilotata flugo
  • la 25-a suborbita flugo de la firmao
  • la 37-a homo fluginta dank'al la firmao tra linio de Karman

En la ŝipanaron de la NS-25-misio eniris:

La konkurencanto de Blue Origin en sfero de suborbita kosmoturismo usona firmao Virgin Galactic planas la 8-an de junio 2024 suborbitan pilotatan flugon Galactic 07. La flugo estod la lasta por kosmoplano VSS Unity.

Vidu antaŭajn artikolojn:

Fontoj[redakti]