Panamo malpermesas trairi la kanalon al Nordkoreia ŝipo
|
Merkredo, la 17-a de julio 2013
Ŝipo kiu ekiris el Kubo kun Nord-Koreia flago estis haltigita fare de Panamaj aŭtoritatoj kaj estis trovita grand-kvalita milita materialo kamuflita ene de sukera kargo, disinformis per sia Tvitero-konto la prezidanto, Ricardo Martinelli.
La haltigo okazis en la Panama kanalo pasint-nokte. La ŝipestro provis sin mortigi post la kaptado sed estis kaptita kune kun 35 aliaj personoj kiuj "Ankoraŭ ne helpas kun la reserĉado"
Laŭ deklaracioj de la Ministro de Sekureco de Panamo al CNN, la Panama registaro estis ricevinta informon pri la ebla transportado de drogo en la ŝipo, kaj dum la reviziado troviĝis milita materialo kaŝita sub 250 mil kvintaloj da sukero.
Panamo anoncis ke ili petos helpon al Unuiĝintaj Nacioj por certigi pri kia armilo temas. Kelkaj amaskomunikiloj spekulis ke, laŭ fotoj rivelitaj fare de Matinelli ĉe Tvitero, temus pri misiloj.
Ni ekmalŝarĝis la sukeron kaj trovis ujojn kiuj supozeble enhavas kompleksan ekipon de misiloj kaj tio estas malpermesata. La Panama kanalo estas paca kanalo kaj ne de milito | — Ricardo Martinelli, prezidanto de Panamo
|
Martinelli aldone diris al Radio Panamá ke la ŝipo "venis el Kubo kaj iris Nord-Koreien". Finfine li diris al la komunikiloj "ke la mondo sciu ke oni ne povas pasigi militan materialon tra la Panama kanalo".
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Panamá detiene un barco norcoreano que transportaba material bélico proveniente de Cuba, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |