Panamo malpermesas trairi la kanalon al Nordkoreia ŝipo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 17-a de julio 2013

Ŝipo kiu ekiris el Kubo kun Nord-Koreia flago estis haltigita fare de Panamaj aŭtoritatoj kaj estis trovita grand-kvalita milita materialo kamuflita ene de sukera kargo, disinformis per sia Twitter-a konto la prezidanto, Ricardo Martinelli.

La haltigo okazis en la Panama kanalo pasint-nokte. La ŝipestro provis sin mortigi post la kaptado sed estis kaptita kune kun 35 aliaj personoj kiuj "Ankoraŭ ne helpas kun la reserĉado"

Laŭ deklaracioj de la Ministro de Sekureco de Panamo al CNN, la Panama registaro estis ricevinta informon pri la ebla transportado de drogo en la ŝipo, kaj dum la reviziado troviĝis milita materialo kaŝita sub 250 mil kvintaloj da sukero.

Panamo anoncis ke ili petos helpon al Unuiĝintaj Nacioj por certigi pri kia armilo temas. Kelkaj amaskomunikiloj spekulis ke, laŭ fotoj rivelitaj fare de Matinelli ĉe Twitter, temus pri misiloj.

Ni ekmalŝarĝis la sukeron kaj trovis ujojn kiuj supozeble enhavas kompleksan ekipon de misiloj kaj tio estas malpermesata. La Panama kanalo estas paca kanalo kaj ne de milito
Ricardo Martinelli, prezidanto de Panamo

Martinelli aldone diris al Radio Panamá ke la ŝipo "venis el Kubo kaj iris Nord-Koreien". Finfine li diris al la komunikiloj "ke la mondo sciu ke oni ne povas pasigi militan materialon tra la Panama kanalo".


Fontoj