Opoziciulo venkis en prezidanta baloto en Malavio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de junio 2020

Rezulto de la prezidanta baloto en Malavio. Ruĝe farbitaj elektodistriktoj voĉdonis por Lazarus Chakwera, tiuj bluaj — por Peter Mutharika.

La opozicia kandidato Lazarus Chakwera venkis en ripeta kandidata baloto Peter Mutharika, la aktualan prezidanton de Malavio — unuafoje en historio de Afriko. La voĉdono okazis la 23-an de junio.

La 65-jara opoziciulo ricevis 2,6 el 4,4 milionoj da voĉoj, do 58,75% kaj estis oficiale proklamita la elektita prezidanto de la lando. Liaj subtenantoj reagis al la anonco per svingado de la nacia flago kaj kriado "Registaro!" en la njanĝa lingvo.

La Demokratia Progresinta Partio, subtenanta la aktualan prezidanton, nomis la baloton nekorekta kaj la 26-an de junio alvokis la balotkomisionon nuligi ĝian rezulton kaj anonci la trian voĉdonon. La 79-jara malgajninto alvokis nomis sian malvenkon maljusta pro multnombraj atakoj kontraŭ liaj subtenantoj, sed alvokis la popolon al paco. La Malavia Homrajta Komisiono kaj la elekta komisiono nomis la balotadon travidebla kaj paca. La eksterlandaj observantoj mankis pro la kronvirusa pandemio.

Unuan fojon la baloto okazis la 21-an de majo 2019, kiam la venkinto estis deklarita Peter Mutharika, ricevinta 38,57%, dum Lazarus Chakwera — nur 35,41% kaj la eksa vic-prezidanto Saulos Chillima — 20,24%. Ambaŭ malgajnintoj akuzis la venkinton pri fraŭdoj, inkluzive korektadon de voĉdoniloj per skribiloj, kaj postulis novan voĉdonon. Sekvis tutlandaj surstrataj protestoj de la opozicio kaj la 3-an de februaro 2020 la Konstitucia Kortumo nuligis la rezultojn de la voĉdono. Samtempe la kortumo konkludis, ke la malavia konstitucio postulas ke la gajninto havu pli ol 50% de la voĉoj.

Tio estis la dua kazo en la afrika historio, kiam la kortumo nuligis la prezidantan baloton (unuafoje tio okazis en Kenjo en 2017) kaj la unua fojo kiam postulinta tion opoziciulo venkis en la ripeta voĉdono.

Fontoj