Saltu al enhavo

Oni oficiale sciigis la nomon de la dua kamikazino en la Moskva metroo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 6-a de aprilo 2010

La Nacia kontraŭterorisma komitato (Rusio) oficiale konfirmis, ke estis identigita la dua kamikazino, kiu la 29-an de marto eksplodigis sin en la metrostacio Lubjanka de la Moskva metroo. Tiu estis 28-jara Mariam Ŝaripova, edzino de la dagestana batalanto Magomedali Vagapov.[1]

Ŝi naskiĝis en 1982 la vilaĝo Balaĥani, Uncukula distrikto, Dagestano en familio de instruistoj. Ŝia patro sian tutan vivon instruis en loka mezlernejo la rusan lingvon kaj literaturon, la patrino — biologion. Mariam finlernis tiun mezlernejon kaj iĝis la studentino de la Dagestana pedagogia universitato, kiun finis en 2005 kun "ruĝa diplomo" (plej ejstara takso) kaj havis du altajn edukadojn — pri matematiko kaj psikologio. Post tio ŝi revenis en Balaĥani, kie instruis informatikon en la mezlernejo kaj loĝis en gepatra domo. En majo de 2008 ŝia frato Ilas estis arestita kaj akuzita en partoprenado en batalantaj grupaĉoj, sed poste li estis absolvita.[2]

Mariam estis antaŭe rekonita de ŝia patro Rasul Magomedov, kiu alparolis al prokuroro kaj ĵurnalistoj. Li diris, ke lastan fojojn vidis la filinon la 26-an de marto. Antaŭ tago ĝis la eksplodoj, la 28-an de marto Mariam estis en Maĥaĉkala. Ŝia patro rakontis, ke lia filino neis sian rilaton kun batalantoj kaj edzecon kun Vagapov.[2]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. НАК подтвердил личность террористки с "Лубянки" ruse
  2. 2,0 2,1 Ирина Гордиенко. «Я опознал свою дочь»: Разговор с отцом предполагаемой смертницы, взорвавшейся на Лубянке ruse



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761266Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo