Novaj kaptitoj en Bruselo kaj Parizo pro teroraj agoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 25-a de marto 2016

La specialaj fortoj de Belgio kaptis hieraŭ ses personojn dum kontraŭterorisma operacio en Bruselo kadre de esplorado pri la atencoj en flughaveno kaj metro-stacio de la belga ĉefurbo, laŭ informo de la federacia Prokurorejo.

"Ses personoj estis kaptitaj", certigis Eric Van der Skypt, proparolanto de la Prokurorejo. Hodiaŭ la juĝistoj difinos ĉu ili estos formale akuzitaj. Dume oni ne konas la identecon de tiuj personoj, kaj la Prokurorejo anoncis nur ke morgaŭ disponeblos plian informon por la publiko. Kvar personoj estis kaptitaj en Bruselo, tri el ili en la urbocentro, aliaj du en Jette. Laŭ atestantoj, dum la operacio en la distrikto Schaerbeek aŭdiĝis eksplodoj.

La alarma stato, kiu estis je la pleja nivelo, estis malaltigita je nivelo 3.

Fiaskigita atako en Parizo

La franca Ministro pri Interaj Aferoj, Bernard Cazeneuve, certigis ke estis kaptita franca civitano suspektata pri aparteni al reto de personoj planantaj atakon. Tiu ulo, de franca nacieco, estis neĉeeste kondamnita en iu lando eŭropa ankoraŭ nekonata, kadre de la sendado de ĝihadistoj en Sirion.

La aresto helpis "detrui komploton kontraŭ Francio", certigis Cazeneuve ĵaŭde nokte. Post la aresto fare de la kontraŭterorisma servo, la agentejo traserĉis konstruaĵon en Argenteuil, suburbo de Parizo.

Rilataj novaĵoj

Fontoj