Belga polico emisias serĉ-ordonon kontraŭ suspektatoj de atakoj en Bruselo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Dosiero:Suspect - Brussels 22-march-2016.jpg
Suspektato.
Fonto: Belgium police Twitter post

Mardo, la 22-a de marto 2016

La federacia polico de Belgio emisiis serĉ-ordonon kontraŭ suspektato de la eksplodoj en la Flughaveno de Zaventem kaj la metro-stacio Maelbeek. La foto estis prenita de sekurkameraoj de la flughaveno. La polico dismontris la foton kaj petis komuniki ĉian informon rilate al la suspektato.

Lokaj amaskomunikiloj raportas ke la belgaj aŭtoritatoj jam ekis la serĉadon en la distriktoj Schaarbeek kaj Jette de la belga ĉefurbo. Aldone, oni kontrolas kaj pridemandas diversloke de la lando.

Rilataj novaĵoj

Fontoj

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo:

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Policía federal belga emite orden de búsqueda por sospechoso de ataques, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).